Armagedono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armagedono
geografia lokigo • biblia temo [+]
Koordinatoj32° 35′ 6″ N, 35° 11′ 6″ O (mapo)32.58535.185Koordinatoj: 32° 35′ 6″ N, 35° 11′ 6″ O (mapo)

Armagedono (Israelo)
Armagedono (Israelo)
DEC
Armagedono
Armagedono

Map
Armagedono
Vikimedia Komunejo:  Armageddon [+]
vdr
Megiddo tion laŭ la kredo, en kiu la Armagedono okazos

Armagedono[1]Har-Magedono[2] (greka Ἁρμαγεδών) estas en la Apokalipso de Johano la loko (monto de Megido) de la mondfina decida batalo en la "milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca". En pli larĝa senco la termino en teologio signifas la eskatologian decidan batalon.

La Biblia teksto[redakti | redakti fonton]

La vorto "Har-Magedono" aperas en la Nova Testamento de la Biblio en la Apokalipso 16, 13-16[3]:

"13 Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaŭ ranojn, elirantaj el la buŝo de la drako, kaj el la buŝo de la besto, kaj el la buŝo de la falsa profeto; 14 ĉar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la reĝoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca. 15 (Jen mi venas kvazaŭ ŝtelisto. Feliĉa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.) 16 Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har-Magedon."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiel en Esslemont, J.E., Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, 2a eld. s.l.: Bahaa Esperanto-Ligo 1978, p. 236, 308 [1a eld. Kolonjo 1930].
  2. Tiel PIV 2005 laŭ Nova Testamento kaj Biblia Vortaro.
  3. Traduko laŭ la Londona Biblio trovebla tie ĉi.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Biblia Vortaro / sub la direkcio de H. Paruzel kaj E. Wojtakowski. Repr. del la eld. Ravenna 1975. Romo: Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj 1984, XVII, 830 p.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]