Ryokan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun Rjokano (gastejo)


Ryokan
Persona informo
良寛
Naskiĝo 1-an de januaro 1758 (1758-01-01)
en Echigo Province
Morto 1-an de januaro 1831 (1831-01-01) (73-jaraĝa)
en Japanio
Mortis per disenterio vd
Religio budhismo vd
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • kaligrafo • bikŝuo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

RyōkanRjokano (Hepburn-Transskribo; japane  (りょう) (かん) [rjoːkan]), kies vera nomo estis YAMAMOTO Eizo ( (やま) (もと) (えい) (ぞう), [jamamoto eizoː]; naskiĝis la 2-an de oktobro en la 8-a jaro de Hōreki [la 2-an de novembro 1758]; mortis la 6-an de januaro en la 2-a jaro de Tenpō [la 18-an de februaro 1831]), kies kromnomo estis Taigu ( (たい) (), [taꜜigu], “Granda Malsaĝulo”) estis japana zenbudhista monaĥo, kaligrafo kaj poeto, kiu loĝis en Echigo (en la nuna gubernio Niigata), Japanujo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Izumozaki, Echigo (nun Izumozaki, Santo-distrikto, Niigata). Lia patro YAMAMOTO Samon Yasuo (山本左門泰雄), posteulo el riĉa familio, estis poeto, estro de sia urbeto kaj ŝintoisto de Ishii-Sanktejo. La juna Eizo pasigis sian junulecon studante. Dekokjara li decidis eniri en zenmonaĥejon. Tie lia vivo skuiĝis. Li estis disĉiplo de la majstro Kokusen, kiu apartenis al la sekto Soto. La budhista monaĥo Ryōkan verkis multajn poemojn, nomatajn utaojn, naivstilajn, volonte forlasante la kompleksajn regulojn kaj la tradician stilon de tiaj poemoj.

Post la morto de sia majstro, Ryōkan estis ties nura heredanto kaj oni nomis lin posteulo de Kokusen. Malgraŭ tio, li preferis foriri. Dum la sekvaj dudek jaroj li loĝis en monta ermitejo, kiun li nomis Gogo an. Tiam, li konatiĝis kun Teishin, juna zen-monaĥino, kun kiu li havis intiman amikecon. Fine de sia vivo, forlasinte Gogo an, Ryokan vivis en la domo de sia amiko Kimura Motoemon. La "granda stultulo" (大愚, 'taigu'), forpasis en la jaro 1831, sepdekdu-jaraĝa.

Poemoj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj poemoj verkitaj de Ryokan:

Kiu diras, ke miaj poemoj estas poemoj?
Miaj poemoj ne estas poemoj.
Kiam vi scios, ke miaj poemoj ne estas poemoj,
tiam ni povos paroli pri poezio. [1]

Morgaŭ?
Sekvan tagon?
Kiu scias?
Ni ebriiĝas
de tiu ĉi tag'! [2]

Jen tankao:

Originalo Rondaj kanaoj Transliteraĵo Traduko
形見とて
何か残さむ
春は花
山ほととぎす
秋はもみぢ葉
かたみとて
なにかのこさむ
はるははな
やまほととぎす
あきはもみぢは
Katami tote
Nani ka nokosamu
Haru wa hana
Yama hototogisu
Aki wa momiji ha
Kiel memorigaĵon
Kion mi lasu post mi?
Printempe, florojn;
Monte, grizkapajn kukolojn;
Aŭtune, kolorŝanĝitajn foliojn.[2]

Lia ermita vivo estas ofte objekto de liaj poemoj. Tiel, iam reveninte hejmen vespere Ryokan konstatis, ke ĉiuj liaj posedaĵoj malaperis, kaj verkis jenan hajkon:

Originalo Rondaj kanaoj Transliteraĵo Traduko
盗人に
とり残されし
窓の月
ぬすびとに
とりのこされし
まどのつき
Nusubito ni
Torinokosareshi
Mado no tsuki
De la ŝtelisto
Forgese forlasita:
Lun’ ĉe l’ fenestro.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rjokano (gastejo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tradukita el la angla
  2. 2,0 2,1 Tradukita el la franca vikipedio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]