O Pasquim

El Vikipedio, la libera enciklopedio

O Pasquim estis semajna brazila ĵurnaleto farita de 1969 ĝis 1991, konata pro sia opozicia rolo kontraŭ la militista reĝimo en Brazilo (1964-1985).

La unua eldono havis 20 mil ekzemplerojn (kion oni konsideris tre granda por eta ĵurnalo), kaj poste ĝi atingis pli ol 200 mil ekzemplerojn dum la kulmina tempo en la 1970-aj jaroj. O Pasquim tial fariĝis unu el la plej grandaj fenomenoj de la brazila ĵurnala merkato.

Komence ĝi estis eldonaĵo pri moroj (ĝi diskutis pri sekso, drogoj, feminismo kaj divorco, inter aliaj). Poste, O Pasquim iom post iom politikiĝis, pro la kreskado de la diktatura subpremo, speciale kiam la dikaturo kreis la subpreman leĝon AI-5. O Pasquim do fariĝis la voĉo de la brazila indigno kontraŭ la reĝimo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La projekto naskiĝis en la fino de 1968, post kunsido inter humurdesegnisto Jaguar kaj ĵurnalistoj Tarso de Castro kaj Sérgio Cabral; la tri viroj volis anstataŭigi la humuran ĵurnalon "A Carapuça", de Sérgio Porto (tiam ĵus mortinta).[1] La nomo Pasquim, kun signifo "kalumnia ĵurnalo, ofenda broŝureto", estis sugesto de Jaguar; "ili bezonos krei aliajn nomojn por fiparoli pri ni!", li diris, jam antaŭvidante la kritikojn, kiujn ili ricevos.[2]

Pasis la tempo kaj famuloj el la brazila gazetaro, kiel Ziraldo, Millôr, Prósperi, Claudius kaj Fortuna, eniris la teamon de la ĵurnalo kaj la unua eldonaĵo finfine aperis, la 26-an de junio 1969.

Krom la konstantaj kunlaborantoj, la ĵurnalon helpis ankaŭ personoj kiel Henfil (kiu ne partoprenis la kreadon de la ĵurnalo pro antaŭa kverelo inter li kaj pli malnovaj humurdesegnistoj kiel Ziraldo kaj Claudius dum antaŭa projekto). Aliaj okazaj partoprenantoj estis ĵurnalisto Paulo Francis, Ivan Lessa, Carlos Leonam, Sérgio Augusto Ruy Castro kaj Fausto Wolff. Kiel simbolon de la ĵurnalo, oni kreis museton Sig (inspire de Sigmund Freud), desegnita de Jaguar, bazita sur la tiama anekdoto, kiu asertis, ke "... se Dio kreis sekson, do Freud kreis la fiecon."

En la fino de la 1960-aj jaroj, pro polemika intervjuo kun aktorino Leila Diniz, estis starigita cenzuro al la eldonaĵoj en Brazilo, tra dekreto kiu ricevis la nomon de la aktorino. En Novembro 1970, ĉiuj verkistoj de 'O Pasquim' estis arestitaj post la publikigo de satiro pri fama pentraĵo de Petro la 1-a dum la proklamo pri sendependeco de la lando en 1822 (de pentristo Pedro Américo).

La militistoj celis, ke la ĵurnalo malaperu kaj ke siaj legantoj malinteresiĝus, sed dum la tuta tempo kiam la skipo estis mallibera - ĝis Februaro de 1971 - 'O Pasquim' daŭrigis siajn laborojn tra Millôr Fernandes (kiu eskapis de la aresto), kun la helpo kaj artikoloj de Chico Buarque, Antônio Calado, Rubem Fonseca, Odete Lara, Gláuber Rocha kaj multaj aliaj pensuloj el Rio de Janeiro.

La arestadoj daŭris tra la postaj jaroj kaj en la 1980-aj jaroj vendejoj de ĵurnaloj kiel O Pasquim estis atakitaj de bomboj. Post tiuj atakoj, la duono de la vendejoj ĉesis vendi la ĵurnalon, pro timo, kaj tio markas la komencon de la fino por tiu eldonaĵo.

La ĵurnalo ankoraŭ supervivis tra la 1985a redemokratiigo de la lando kaj vidis la naskiĝon de diversaj opoziciaj ĵurnaloj kaj de novaj humuraj ideoj (Hubert, Reinaldo kaj Cláudio Paiva, eksaj kunlaborantoj de O Pasquim, kreis O Planeta Diário). Danke al la laboro de Jaguar, la nura el la origina skipo kiu daŭris ĉe O Pasquim, la ĵurnalo pluvivis daŭrigus aktiva ĝis la 1990-aj. La lasta eldonaĵo, numero 1.072, estis publikigita la 11-an de Novembro, 1991. Antaŭ tio, dum la karnavalo de Rio de Janeiro, la tuta skipo de la ĵurnalo estis omaĝita de la karnavala ensemblo Acadêmicos de Santa Cruz kun la temo "La Herooj de la Rezistado".

'O Pasquim' en la 21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Oni provis rekrei la ĵurnalon kun alia nomo, "Bundas" (Pugoj), lanĉita en 1999, sed tiu provo daŭris malmulte da tempo. La titolo Pugoj primokis la monduman revuon Caras (Vizaĝoj). Sloganoj kreitaj de Ziraldo: "Tiuj, kiuj montris sian pugon en Caras (Vizaĝoj) ne montros sian vizaĝon en Bundas (Pugoj)" kaj "Bundas estas la revuo, kiu ne hontas montri sian vizaĝon".

En 2002, Ziraldo kaj lia frato Zélio Alves Pinto lanĉis novan eldonaĵon de O Pasquim, renomita O Pasquim 21. Ankaŭ tiu versio ne vivis longe, malgraŭ la helpo de iamaj kunlaborantoj, kaj la revuo mortis en 2004.

Ironie, la ĵurnalo gajnis omaĝon de dokumenta filmo realigita per mono de la landa registaro: O Pasquim - La Humura Revolucio, lanĉita en junio de 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Naskiĝo de Pasquim - Caderno B, Jornal do Brasil, 26/03/2006
  2. O Pasquim Antologia Volume 1 - 1969-1971, paĝo. 7