Fulke Greville (1-a Barono Brooke)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fulke Greville
Fulke Greville (portreto de Edmund Lodge)
Fulke Greville (portreto de Edmund Lodge)
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1554 (1554-10-03)
en Alcester
Morto 30-an de septembro 1628 (1628-09-30) (73-jaraĝa)
en Warwick
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Collegiate Church of St Mary, Warwick vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Shrewsbury SchoolJesus College vd
Familio
Patro Fulke Greville vd
Patrino Lady Anne Neville vd
Gefratoj Margaret Greville, 6th Baroness Willoughby de Broke vd
Profesio
Okupo poeto • ŝtatreprezentantodramaturgopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fulke GREVILLE (1-a Barono Brooke) (n. la 3-an de oktobro 1554, m. la 30-an de septembro 1628) estis angla poeto kaj politikisto de la reĝepokoj de Elizabeto la 1-a kaj Jakobo la 1-a.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis ĉe Beauchamp Court, domego proksime al Alcester, Warwickshire, kaj estis filo de Kavaliro Fulke Greville. En 1564 li eniris Shrewsbury School, la saman tagon ol sia dumviva amiko la verkisto, kortegano kaj soldato Philip Sidney. Poste li studis ĉe Jesus College (Kembriĝo).

En 1576 Kavaliro Henry Sidney, patro de Philip, donis al Fulke Greville postenon sub la konsilio de la kimraj markioj. La sekvantan jaron Fulke Greville demisiis por ĉeesti la kortegon de Elizabeto la 1-a kune kun Philip Sidney. La reĝino favoris lin pro lia sobreco kaj administraj kapabloj, kaj en 1583 ŝi nomumis lin sekretario de la princlando Kimrio, sed plurajn fojojn li altiris la koleron de la reĝino pro eliri de tiu lando senpermese.

En 1585 Fulke Greville kaj Philip Sidney planis veli en la ekspedicio kiun Francis Drake estris kontraŭ la hispanaj posedaĵoj en la kariba maro, sed Elizabeto malpermesis tion. Ŝi malpermesis ankaŭ la partoprenon de Fulke Greville en militado kontraŭ la hispanoj en Nederlando (dum kiu Philip Sidney mortis).

Ĉirkaŭ 1591 Fulke Greville mallonge militis sub Henriko la 4-a (Francio) en Normandio.

En 1592 li eniris parlamenton kiel reprezentanto de Warwickshire. Li ĉeestis parlamentajn kunvenojn en 1592-1593, 1597, 1601 kaj 1620.

En 1598 Elizabeto nomumis lin mararmeon trezoristo, postenon kiun li retenis dum la fruaj jaroj de la regado de Jakobo la 1-a, kies favoron li ĝuis dum la resto de sia vivo. En 1614 Jakobo nomumis lin ĉefa financa ministro, kaj en 1621 la reĝo donis al li la rangon Barono Brooke. La reĝo donis al li ankaŭ Kastelon Warwick, por kies restaŭro Fulke Greville laŭdire elspezis 20 mil pundojn - grandegan sumon tiuepoke.

Fulke Greville postlasis neniujn gefilojn kaj lia kuzo Robert Greville (2-a Barono Brooke) iĝis lia adoptita filo kaj heredonto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Fulke Greville verkis gravan biografion de sia amiko Philip Sidney.

Li verkis ankaŭ sonetojn kaj aliajn poemojn, kaj ludis kernan rolon rilate la evoluon de angla poezio: li, Philip Sidney kaj aliaj verkistoj subtenis la uzon de klasikaj prozodio kaj metroj.