Aleš Hrdlička

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleš Hrdlička
ĉeĥdevena usona antropologo
ĉeĥdevena usona antropologo
Persona informo
Naskiĝo la 29-an de marto 1869
en Humpolec, Aŭstrio-Hungario
Morto 5-an de septembro 1943
en Vaŝingtono, Usono
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio
Okupo
Okupo antropologo • kuracisto • patologo
vdr

Aleš Hrdlička (naskiĝis la 29-an de marto 1869 en Humpolec, nuna Ĉeĥio, tiama Aŭstrio-Hungario - mortis la 5-an de septembro 1943 en Vaŝingtono, Usono) estas elstara ĉeĥdevena usona kuracisto kaj antropologo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel la unua el 7 infanoj. Lia origina antaŭnomo estis Alois. Ekde frua aĝo li montris signojn de aparta inteligenteco kaj lernemo. Bazojn de la lerneja kleriĝo donis al li lia patrino, tiel ke li povis akceptita rekte al la 2-a klaso de la bazlernejo. Li sopiris iri al gimnazio, sed kiam li havis 13 jarojn, lia familio transloĝiĝis al Novjorko, kie li devis labori kun sia patro kiel helplaboristo en cigarfabriko. Kiam li kiel 18jara volis ekstudi en mezlernejo, li grave malsaniĝis kaj observante laboron de kuracistoj en la hospitalo li decidis studi poste medicinon. Li finstudis Eclectic Medical College kaj Homeopatic College en Novjorko.

En 1894 li eklaboris en instituto por mensmalsanuloj en Middletown, kie li renkontiĝis kun antropometrio (korpa mezurado de la homo), kio influis lin kaj decidis pri lia plua profesia kariero. Lia ĉefa fako estis precipe nordamerikaj indiĝenoj kaj eskimoj, sed li realigis multajn esplorvojaĝojn ankaŭ al aliaj landoj (Sudafriko, Indonezio, Hindio, Peruo, Ĉinio, Aŭstralio k.a.)

Ekde 1903 ĝis sia morto li estis direktoro de la antropologia departemento de la Nacia muzeo en Vaŝingtono. Li estas fondinto de la renoma gazeto Americal Journal of Physical Anthropology. En siaj teorioj li provis pruvi, ke homo neandertala estas rekta antaŭulo de la nuna homo kaj ke ĉiuj rasoj havas unuecan devenon. Li konkludis, ke Ameriko estis loĝigita el Azio tra la Beringa Markolo.

Li tenis daŭrajn kontaktoj kun sia hejmlando kaj subtenis evoluon de antropologio tie. El liaj donacoj kaj subvencioj estis fondita Muzeo de la Homo en Prago kaj Fonduso de Hrdlička kaj subtenita antropologia fako en la Universitato de Karolo en Prago.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Dum sia vivo Aleš Hrdlička verkis pli ol 300 fakajn studojn (plejparte anglalingve):

Aleš Hrdlička (1930).
  • Diseases of the Indians, esp. of the Southwest United States and Northern Mexico, 1905 kaj 1909
  • Evolution of Man in the light of recent discoveries and its relation to medicine, 1915
  • Goiter among the Indians among the Missouri, 1916
  • Physical Anthropology, 1919
  • Anthropometry, 1920
  • Old Americans, 1925
  • Anthropology and Medicine, 1927
  • O původu a vývoji člověka i budoucnosti lidstva, 1924 (ĉeĥlingve)
  • Neanderthal Phase of Man, 1927
  • The Skeletal Remains of Early Man, 1930
  • The Question of Ancient Man in America, 1937
  • Alaska Diary (1926-1931), 1943
  • Physiological and Medical Observations Among the Indians of Southwestern United States and Northern Mexiko, 1908 (moderne Ausgabe: Kessinger Publishing, 2005, ISBN 1-4179-3837-4)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BRZOŇ, František: Chlapec s arnykou : kronika dětství světového antropologa Dr. Aleše Hrdličky. České Budějovice : Jihočeské nakladatelství, 1983.
  • KOČÍ, B.: Dr. Aleš Hrdlička - O původu a vývoji člověka i budoucnosti lidstva, 1924.
  • PALIVEC, Viktor: Kdo je Aleš Hrdlička. Praha: Orbis, 1947.
  • WINTERS, Christopher: International Dictionary of Anthropologists. New York: Garland Publishing, 1991.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]