Denise Morel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Denise Morel
Persona informo
Denise Morel
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1946 (1946-08-10) (77-jaraĝa)
en Setif
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo psikoterapiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Denise MOREL (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1946 en Setif) estas franca verkisto kaj psikologo

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Setif, kiu tiam estis franca departemento de Alĝerio, ŝia infanaĝo estas markita de la Milito de Alĝerio, kaj de la alveno en Marsejlon en 1961.

Ŝi doktoriĝis pri psikologio en la Universitato Parizo-René Descartes kaj ricevis titolon de Majstrino en komparata literaturo en la Universitato Parizo Okcidenta - Nanterre La Défense. Ŝiaj laboroj temis pri la meĥanismo de la kreado: Kreada procezo en la familio kaj mito pri Babelo kiel arketipo de la kreiva agado. Ŝi faris komparativajn esplorojn pri la verkoj de Paul Auster kaj Anselm Kiefer.

Fervora pri egiptologio, ŝi enskribiĝis en la instituto Keops en Parizo kaj faris pluraj vojaĝojn en Egiption kaj, kun Martine Feller, kreis tarokon ilustrita de egipt-temaj bildoj nomata « Tarot des Hiéroglyphes », (Taroko de la hieroglifoj).

Ŝi ankaŭ praktikis la psikoterapion en la departemento Yvelines kaj vigligas verkatelierojn. Ŝi organizas "la diktaĵon de Chesnay" kaj aliaj agadoj pri la plezuro verki.

Ŝia verko estas konstanta demandado pri la ligo inter la Homo kaj la Mondo. En ĉiuj siaj rakontoj, ŝi instigas ĉiujn integri siajn memajn malakordojn kaj fari el tio kreivan materialon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ano de la redakta komitato de la revuo Dialogue, Denise Morel verkis dek-kvinon da artikoloj por ĉi tiu revuo. Ŝi verkis ankaŭ plurajn eseojn kaj romanojn, sole aŭ kunlaborante

Eseoj
  • Cancer et psychanalyse, Belfond, 1984.
  • Porter un talent, porter un symptôme : les familles créatrices, Éd. Universitaires, coll. Émergences, 1988
  • Qui est vivant ?, Dervy, 1991.
  • Le pays de l'étrange (kunverkita kun M. du Souchet Robert), Papyrus, 1994.
  • Célébration de l’écriture Éd. Cité de l’écriture, 1997.
  • Symboles & couleurs dans le Tarot des Hiéroglyphes (kunverkita kun M. Feller), Scriban, 2001.
  • Le Tarot des Hiéroglyphes (kunverkita kun M. Feller), tarokaro kaj libro, Scriban, 2000.
  • Les grands pharaons d'Égypte, Biotop, 2002.
  • Pour ne plus rester victime : comment guérir de ses peurs, Scriban, 2003.
  • Secrets d'écrivain –Petites fiches pour développer le style et le plaisir d’écrire, Diateino, 2003.
  • Cette année je me prends au mot et j'écris !, Diateino, 2004.
  • Avec Sekhmet -Médecine, Psychothérapie, Spiritualité, (pseŭdonimo : Diane Marnand), Scriban, 2004.
  • 12 étapes pour écrire votre livre : écriture et développement personnel, Scriban, 2005.
  • Énergie des hiéroglyphes, Scriban, 2005.
  • L'Apocalypse, Maison de Vie, 2006.
Rakontoj
  • Les enfants de Pitchipoï (kunverkita kun B. Pinta), France-Empire, 1994.
  • SÉTIF de ma jeunesse (kun koloraj bildoj), Éd. J.Gandini, 2001.
  • "DENIS", Voix multiples, sub la direkto de Denise Morel, 2008.
Fikcioj kaj romanoj
  • A l'aube, Éd. Cité de l’écriture, 1999.
  • Les brodeuses de l'histoire (kunverkita kun M.-F. Le Clainche), Coop Breizh 2006.
  • Une Mère de papier, Scriban, 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]