Michael Collins (kosmonaŭto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la kosmonaŭto Michael Collins. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Michael Collins.
Michael Collins
Persona informo
Naskonomo Michael Collins
Naskiĝo 31-an de oktobro 1930 (1930-10-31)
en Romo
Morto 28-an de aprilo 2021 (2021-04-28) (90-jaraĝa)
en Napolo
Mortokialo kancero
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lernejo de Aerarmeaj testpilotoj • West Pointekonomika altlernejo Harvard • St. Albans School • Academia del Perpetuo Socorro
Subskribo Michael Collins (kosmonaŭto)
Familio
Patro James Lawton Collins
Edz(in)o Patricia Finnegan
Infano Kate Collins
Okupo
Okupo oficirokosmonaŭtopilotoentreprenisto • testpiloto • aŭtobiografo • aktoro • milita adiadisto • entreprenisto
vdr

Michael COLLINS (naskiĝis la 31-an de oktobro 1930 en Romo, Italio, mortis la 28-an de aprilo 2021) estis usona kosmonaŭto kaj testopiloto Li havas irlandajn devenojn.

Li partoprenis en la kosmaj usonaj programoj Mercury kaj Apollo. En 1969 li estis la tria viro de la misio Apollo 11, la unua kiu permesis al homoj iri sur Lunon.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li aniĝis en NASA en 1963 kaj faris sian unuan kosman flugon sur Gemini 10, en 1966. Li faris du eksterveturilajn agadojn dum ĉi tiu misio.

Li estis antaŭvidata por partopreni la mision Apollo 8, sed devis rezigni, ĉar li ĵus estis suferinta kirurgian operacion ĉe la vertebraro. James Lovell anstataŭigis lin.

La 21-a de julio 1969, li estis piloto de la regokupeo de la misio Apollo 11. Li restis en orbito ĉirkaŭ Luno, dum Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin atingis la lunan surfacon. Tiam oni diris lin «la plej soleca persono en kaj ekster la planedo» : kiam la regokupeo superflugis la malantaŭan flankon de la Luno, li estis je 3 200 kilometroj for de siaj akompanantoj, kaj je 350 000 kilometroj de la cetera homaro.

Li emeritiĝis el NASA en januaro 1970 kaj fariĝis direktoro de la National Air and Space Museum de la Smithsonian Institution, en 1978 sub-sekretario de la Smithsonian Institution kaj, en 1980, vicprezidanto de Vought-Aviadila-Kompanio. Li forlasis tiun postenon en 1985 por lanĉi sian propran entreprenon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]