Abrogo
La abrogo[1] estas la nuligo de regulo (leĝo, dekreto, traktato, internacia konvencio...), kiu ne plu estos valida.
La abrogo povas esti formala, tio estas eldirata per nova teksto, aŭ implica kiam aperas, en nova teksto, dispozicioj neakordigeblaj kun antaŭaj dispozicioj.
En la unua kazo, validigas ĝin la kompetenta aŭtoritato (leĝisto, reglementa aŭtoritato) kiu antaŭé eldiris la abrogon, en la dua, validigas ĝin la juĝisto.
Leĝoj kaj reglementoj, (dekreto, juĝista decido...) povas esti abrogataj nur per samvaloraj tekstoj: leĝo per alia leĝo, dekreto per alia dekreto, ktp.
La abrogo povas koncerni nur unu aŭ kelkajn artikolojn de leĝo aŭ regularo.
La abrogo ne povas havi retroaktivan[2] efikon, ĝi povas efiki nur pri estontaj rajtoj (problemo povas esti scii kiaj rajtoj estas jam ekzistantaj, kaj kiaj estas venontaj).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kapvorto abrogo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, alternative PIV notas ankoraŭ eksan, ne plu rekomendindan praformom abrogacio, kiu signifis ekzakte la samon
- ↑ kapvorto retroaktiva en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio