Naomi Campbell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naomi Campbell
Persona informo
Naomi Campbell
Naskonomo Naomi Elaine Campbell
Naskiĝo 22-an de majo 1970 (1970-05-22) (53-jaraĝa)
en Streatham
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Italia Conti Academy of Theatre Arts • Dunraven School • Barbara Speake Stage School vd
Familio
Patrino Valerie Morris Campbell vd
Amkunulo Flavio Briatore vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo modeloaktorokantisto • filmaktoro • filantropo • televida produktoro vd
Laborkampo manekenado • aktorado • kantado • television production • karitato vd
Aktiva en Londono vd
Aktiva dum 1987– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naomi Elaine Campbell ([nejOmi KAMbel]; Esperantigite Nejomi Kambel) (naskiĝis 22-an de majo 1970 en Streatham en suda Londono, Britio de gepatroj jamajkaj), ankaŭ nomita "la nigra Panterino" aŭ la "la nigra Venuso", estas brita fotomodelo kaj aktorino el Londono, unu el la plej superaj modeloj en la mondo.

Naomi Campbell estis malkovrita en 1985 de Beth Boldt de la modela agentejo Elite en Covent Garden, parko apud sia lernejo en Londono. Boldt diris: "Ŝi nur fosforeskis. Mi sekvis ŝin por vidi kiel ŝi moviĝis kaj mi demandis, ĉu ŝi deziras esti modelo. Ŝi respondis, ke jes". Naomi estis tiam nur 15-jara. Unu jaron poste ŝi estis sur la kovrilo de la brita revuo Elle.

Modela kariero[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 1988 ŝi estis la unua nigra virino sur la kovrilo de la franca gazeto Vogue. Unu jaron poste ŝi aperis sur la kovrilo de la usona Vogue kiel unua nigra modelino sur la kovrilo de iu ajn ĉefa usona modmagazino. Poste ŝi aperis sur multaj aliaj kovriloj. En decembro 1999 ŝi aperis nuda en Playboy.

Naomi Campbell laboris por Anne Klein, Bill Blase, Chanel, Fendi, Guess, Karl Lagerfeld, Ralph Lauren, Todd Oldham, Yves Saint Laurent kaj precipe Gianni Versace antaŭ lia morto.

Ŝi gajnis 10,4 milionojn da usonaj dolaroj ĝis 1998. Nur kvar modeloj gajnis pli da mono.

Filma kariero[redakti | redakti fonton]

Naomi Campbell rolis en deko da filmoj:

  • 1991 - Cold as Ice
  • 1993 - The Night We Never Met
  • 1995 - Miami Rhapsody
  • 1996 - Catwalk
  • 1996 - Girl 6
  • 1996 - Invasion of Privacy
  • 1999 - Prisoner of Love
  • 2004 - Fat Slags
  • 2005 - Go Go Tales

Kvankam Naomi aperis en multaj filmoj, plejparte kiel si mem (t.e., fama supermodelo), ŝi ne ĉefrolis ĝis 1999 en la kanada filmo Prisoner of Love ("Malliberulo de Amo"). La filmo perdis monon. Ŝi estos en filmo de Antonioni.

Campbell aperis en la muzika filmeto de Michael Jackson, In the Closet (En la ŝranko), en alia de George Michael, Freedom (Libereco) kaj en Erotica de Madonna.

Ŝi ankaŭ aperis en la usona televido, inter aliaj en la Cosby Show kaj en New York Undercover.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Naomi havis rilaton kun:

Spite al siaj famo kaj mono, ŝi deziras esti edzino kaj patrino.

Naomi kaj pelto[redakti | redakti fonton]

Naomi iam (1993-1997) estis propagandisto de PETA (Homoj por la Etika Traktado de Animaloj, kiu, inter aliaj, staras kontraŭ la portado de pelto). Ŝi publike ĵuris en 1993 ne porti peltaĵon, sed PETA eksigis ŝin, kiam ŝi portis peltaĵon en marto 1997. Laŭ Naomi, ŝi eksigis sin mem post tagmanĝo en Novjorko kun la redaktoro de Vogue, kiam PETA-ano aperis kaj ĵetis la kadavron de prociono en la manĝon de la redaktoro. Naomi diris, "Mi manĝas viandon, mi portas ledon. Mi ne volas esti hipokritulino." Naomi nun malkaŝe portas peltaĵon.

Cetero[redakti | redakti fonton]

Naomi verkis Swan (Cigno), romanon pri la moda industrio. La monon, kiun ŝi gajnis pro la libro, ŝi donacis al la Ruĝa Kruco de Somalio.

De infanaĝo ŝi celis esti kantistino kaj verkis la diskon BabyWoman (Bebovirino). La kanto "La, La, La Love Song", kiun ŝi kantis kun la japana kantisto Toshi Kubota, estis numero unu en Japanio.

Ŝi estas posedanto de la kafejo Fashion Cafe ("Kafejo de Modo") en Novjorko kun la supermodeloj Elle Macpherson, Claudia Schiffer kaj Christy Turlington.

Kun la Dalai Lama, ŝi allogis monon por Unesko por konstrui lernejojn por malriĉaj infanoj tra la mondo. Unu troviĝas en Jamajko kaj estas nomita laŭ ŝi. Ŝi ankaŭ allogis monon kun Nelson Mandela, estante ambasadorino por lia Infan-Fonduso. Ŝi ankaŭ helpas la organizaĵojn amfAR kaj Cancer Research.

La plej feliĉa tago de ŝia vivo estis, kiam ŝi renkontiĝis kun Nelson Mandela, kiun ŝi profunde admiras kaj tenas kiel heroon kaj modelon. Ŝi ankaŭ admiras Fidel Castro, la estron de Kubo. Ŝi renkontis lin en februaro 1998 kaj donis monon al la Junaj Pioniroj de Kubo. Naomi diris, ke Castro estas "inspiro por la tuta mondo kaj homo tre inteligenta". Castro diris, ke la renkontiĝo estis tre spirita kaj trovis ŝin surprize malsama en la karno.

Detaletoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pupoj de Naomi kaj ekzistas vaksfiguro pri ŝi en unu el la muzeoj de sinjorino Tussaud.

En 1998, dum la realigado de la filmo Prisoner of Love en Toronto, Naomi frapis sian sekretarion per telefono.

En 2000 ŝi lanĉis sian parfumon, kiu simple estas nomita "Naomi Campbell".

En 2001 ŝi aĉetis apartamenton en Trump Towers (Novjorko) kontraŭ 1,6 milionoj da dolaroj. Ŝi ankaŭ havas loĝejon en Parizo, sed ĉefe loĝas en Londono, la urbo de sia infanaĝo, kie ŝi naskiĝis en malriĉa kvartalo de Londono de gepatroj jamajkaj. Ŝia patrino, Valerie, kiu mem estas bela, estis modelo kaj dancistino; ŝia patro forlasis ŝin antaŭ la nasko.

Naomi fumas, meditas kaj legas librojn pri memhelpo. Ŝi ŝatas trinki teon, kokakolaon kaj mineralan akvon, ŝi malŝatas kafon. Ŝi ŝatas Novjorkon, ŝi malŝatas Londonon. Ŝi ŝatas la arton de Basquiat kaj Matisse, la filmojn de Fellini kaj Scorsese kaj la librojn de Toni Morrison. Ŝi malŝatas tinuson, pri kiu ŝi estas alergia.

Naomi havas kvar hundojn: Milo, Dolce, Luna kaj Venus.

Pliaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • Alteco: 177 cm
  • Pezo: 55 kg
  • Mezuroj (brusto-talio-kokso): 86-61-88 cm
  • Hararo: Malhelbruna
  • Okuloj: Malhelbruna (iafoje false blua aŭ verda)
  • Grandeco de Robo: 38
  • Grandeco de Ŝuoj: 40
  • Grandeco de Mamzono: 34C (usona)
  • Agentejo: International Creative Management de Los-Anĝeleso
  • Hobioj: bokso

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1][rompita ligilo] La oficiala retejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.