Albert Jacquard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Jacquard
Albert Jacquard en Majo 2009
Albert Jacquard en Majo 2009
Persona informo
Naskonomo Albert Marie Joseph Jacquard
Naskiĝo 23-an de decembro 1925 (1925-12-23)
en 1-a Arondismento de Liono
Morto 11-an de septembro 2013 (2013-09-11) (87-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo
Mortokialo leŭkemio
Tombo Pariza tombejo de Bagneux
Lingvoj franca
Loĝloko Francio
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika LernejoUniversitato Stanford • Universitato de Tuluzo III Paul Sabatier • Universitato de Tuluzo
Okupo
Okupo eseisto • genetikisto • biologofilozofo
vdr

Albert Jacquard, en Esperanto Alberto Ĵakaro[1] (naskiĝis la 23-an de decembro 1925 en Liono, mortis la 11-an de septembro 2013 en Parizo[2] ), estis franca sciencisto, genetikisto, eseisto, humanisto. Li estis membro de la Nacia Konsulta Komitato pri Etiko[3].

Albert Jacquard dediĉis la ĉefan parton de sia aktivado al disvastigo de humanista diskurso por favori evoluigon de la kolektiva konscienco.

Li estis unu el la subtenantoj de la asocio Droit au logement (Rajto je loĝejo), kiu celas, ke neniu homo restu senhejma. Li estis membro de la Komitato de Patronado de la Franca Kunordigado por la Jardeko de la Kulturo de Paco kaj Neperforto[4]. Li esprimis sian penson en triminuta ĉiutaga radiofonia kroniko “L'aventure humaine“ (La homa aventuro) ĉe France Culture. Li estis ankaŭ defendanto de la koncepto de daŭripova nekresko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Jacquard naskiĝis kaj vivis sian junaĝon en katolika konservativa familio el la franca departemento Ĵuraso. Li fariĝis agnostikulo.

Dramo forte emociigis lin kiam li estis naŭjara. Sekve de grava akcidento en la familia veturilo, li perdis sian plej junan fraton. Li mem estis grave vundita ĉe la vizaĝo, tiel ke li suferis je fizikaj kaj moralaj sekvoj. De tiam transformiĝis lia percepto de la rigardo de aliaj homoj al li : “mi kredis, ke ili malestimis min[5].

En 1941, lia patro iĝis directoro de Banko de Francio en Gray, pro tio li forlasis liceon de Soissons dum la lerneja jaro kaj eniris liceon Augustin Cournot de Gray.

Li sukcesis abiturientiĝi pri elementa matematiko kaj filozofio en 1943 en Besançon. Tre brila lernanto, li eniris en 1945 en la Politeknikan Lernejon [6] kaj eliris kiel inĝeniero el la ŝtataj manufakturoj en 1948. Li poste eniris la Instituton pri Statistikoj de la Universitato de Parizo[7] el kiu li eliris ankaŭ diplomita, kaj li fariĝis inĝeniero pri organizado kaj metodo.

Li forpasis en 2013 pro leŭkemio.

Altaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

Albert Jacquard eniris en la Societon de industria ekspluatado de la tabakoj kaj alumetoj[8] kiel inĝeniero pri organizado kaj metodo. Li poste fariĝis vic-ĝenerala sekretario de 1951 ĝis 1961. Raportisto de la Korto de la Kontoj [9] de 1959 ĝis 1970 kaj vic-direktoro en la Servo pri ekipado de la ministerio pri publika sano de 1962 ĝis 1964, li eniris en la Instituto pri Demografio de la Universitato Parizo-1 kaj estis tie diplomita en 1965.

Titulara pri atesto pri genetiko en 1966, li orientiĝis al scienca kariero, iris al Usono por studi genetikon de la loĝantaroj en la Universitato de Stanford, kiel laboristo pri esplorado (Research Worker) en 1966 kaj 1967. Post reveno en Francio, en 1968, kun ŝtata diplomo pri fundaj esploroj en genetiko, li eniris la Nacian Instituton pri Demografiaj Studoj[10] kiel taskito pri esploroj kaj respondeculo de la servo pri genetiko. Titulara je universitata doktoreco pri genetiko en 1970 kaj ŝtata doktoreco en homa biologio en 1972, li estis nomumita eksperto pri genetiko ĉe Monda Organizo pri Sano de 1973 ĝis 1985.

Universitata kariero kaj rekono[redakti | redakti fonton]

Albert Jacquard de tiam orientiĝis al universitata esplorado : li fariĝis invitita profesoro ĉe la Universitato de Ĝenevo de 1973 ĝis 1976, poste asociita profesoro de 1976 ĝis 1992. La Universitato de Parizo-6 titolis lin de 1978 ĝis 1990, kaj la Katolika Universitato de Loveno, en Belgio, invitis lin de 1979 ĝis 1981.

La laboro de Albert Jacquard havigis al li nacian agnoskon : li estis nomumita oficiro de la Honora Legio kaj komandoro de la Nacia Ordeno pri Merito fare de la prezidento Valéry Giscard d'Estaing en 1980. Li ricevis samjare la sciencan premion de la Fondaĵo de Francio[11] antaŭ ol esti nomumita membro de la Nacia Konsulta Komitato pri Etiko (Comité consultatif national d'éthique) de 1983 ĝis 1988.

Post multaj publikaĵoj de scienca popularigo kaj pripensado pri la homa kondiĉo, Albert Jacquard ricevis honoran doktorecon (doctoratus honoris causa) en la Universitatoj de Kebekio en 1987, de Nov-Brunsviko (Kanado), de Henegovio, kaj de la Katolika Universitato de Loveno-la-Nova (Belgio). Scienca konsilanto ĉe la Nacia Instituto pri Demografiaj Studoj (INED) de 1990 ĝis 1991, kaj ankaŭ profesoro de la Akademio pri Arkitekturo de Mendrisio (Accademia di architettura di Mendrisio, kantono de Tiĉino, itallingva Svisio), lia bela skribstilo kaj talento meritigis al li literaturan premion de la urbo Ĝenevo en 1992.

Politika engaĝiĝo[redakti | redakti fonton]

Mi ne havas solvon : mi ne celas konstrui la morgaŭan homan socion, sed montri ke ĝi ne devas simili al la hodiaŭa.

Albert Jacquard partoprenis en la Nacia Konsulta Komitato pri Etiko. Genetikisto, li mem decidis ĉesigi siajn esplorojn. Li deklaris sin kontraŭ komercocela ekspluatado de la homa genaro kaj la ĝenerala patentado de vivantaĵoj.

Li estis idee proksima je alimondismo (alternativaj solvoj) kaj regula kontribuanto de la monata gazeto “Le Monde diplomatique“, kiu havas Esperanto-version.

Granda humanisto, Albert Jacquard engaĝiĝis por defendi la plej senhavajn homojn. Li aktivis precipe flanke de la asocio Rajto je loĝejo (france Droit au logement Arkivigite je 2006-10-24 per la retarkivo Wayback Machine) kaj subtenis la pastron Abbé Pierre en helpo al malriĉuloj, rifuĝintoj kaj senhejmuloj. Per malsatstriko, dum somero 2007, li subtenis la enmigrintojn sen legitimiloj. Li esprimis sian vidpunkton pri la socio kaj aktualaĵoj en ĉiutaga radiofonia rubriko "L'aventure humaine" (La homa aventuro) ĉe France Culture.

En 1994, li estis unu el la fondintoj de la asocio "Droits Devant !!" por egalrajteco por la laboristoj sen legitimiloj kaj por subteno al homoj sen socia protekto, senlaboraj, senhejmaj, senhavaj.

En 2004, kun la sociologo kaj filozofo Edgar Morin, li patronis la balotliston Eŭropo - Demokratio - Esperanto por elekto de deputitoj ĉe la Eŭropa Parlamento.

La 26an de oktobro 2005, la semajngazeto "L'Express" publikigis "alvokon de la maljunuloj" (Appel des vieux"[rompita ligilo]), kiun li lanĉis kun ok aliaj “maljunuloj“ : la antropologistino Françoise Héritier, la pastro Abbé Pierre (fondinto), la biologo kaj kancerologo Maurice Tubiana, la historiisto Jean Delumeau, specialisto pri kristanismo, la sociologo Edgar Morin, la franca-tunizia verkisto, eseisto kaj sociologo Albert Memmi kaj Denis Clair, prezidanto de la movado de maturuloj.

En 2006, kaj ekde septembro 2005, kun la mediatologo Régis Debray, la genetikisto kaj eseisto Axel Kahn kaj la esploristo kaj verkisto Philippe Meirieu, fakulo pri sciencoj de edukado, li fariĝis patrono de la projekto Cité des Savoirs du XXIe siècle (Civito de la scioj por la 21a jarcento) por la pariza insulo Seguin, sed tio ne efektiviĝis[12].

Dum la Prezidanta baloto de 2007 en Francio, li subtenis la projekton de {fr} Christian Garino Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine, kandidato por Esperanto - Liberté (Esperanto-Libereco).

Dum la deputita balotado de junio 2007, Albert Jacquard kunprezidis, kun Axel Kahn, la Subten-Komitaton André Aschieri en la 9a distrikto de la departemento Alpes-Maritimes. Tamen, Aschieri ne estis elektita.

Li subtenis ankaŭ peticion "Au nom de l'enfance violée — contre la prescription" (Nome de la perfortita infaneco — kontraŭ la preskricio) por subteno al la infanoj viktimoj de (seksa) perforto kaj incesto, al la viktimoj kaj ties proksimuloj, por ke deliktuloj ne restu senpunaj.

Li kontraŭstaris ankaŭ al la ralio Paris-Dakar per subteno al la asocio Padak [13].

Li estis membro de la Tribunalo Russell pri Palestino, kies laboroj komenciĝis la 4an de marto 2009.

La 22an de marto 1999, la gazeto “L'Humanité“ publikigis provokan artikolon sub lia subskribo kaj sub la titolo “Moi, Albert Jacquard, ministre de l’Éducation, je décrète“ Arkivigite je 2009-11-21 per la retarkivo Wayback Machine (Mi, Albert Jacquard, ministro pri edukado, mi dekretas). En ĝi li kondamnis la nunan eduksistemon kaj proponis inversigi la prioritatojn : la nacia edukado ne plu produktu "profitokarnon", t.e. ke ĝi ne transformu lernantojn en varhomojn.

Subtenanto de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Albert Jacquard reklamas por Eŭropa Demokratio Esperanto en 2009

Profesoro Albert Jacquard senambigue esprimis sin favore al Esperanto kiel solvo al la problemoj de lingva komunikado, precipe en kvar radioelsendoj de France Culture, en julio 2004. Per patronado, li krome subtenis politikajn iniciatojn, en 2004, por la listo Eŭropo - Demokratio - Esperanto en la parlamentaj EU-balatoj, kaj en 2007 por la listo Espéranto Liberté (Esperanto Libereco) en la prezidantaj balotoj en Francio.

En 2011, li akceptis patroni la en Francio landskalan petskriban kampanjon "L'espéranto au bac" (kunorganizita de Espéranto-France kaj SAT-Amikaro) favore al aldono de Esperanto kiel ĉe kromfako elekteblan lingvon por la bakalaŭriĝa ekzameno. Li jene esprimiĝis:

« Mi ricevas kiel honoron la proponon, kiun faras al mi ambaŭ asocioj Espéranto-France kaj SAT-Amikaro, patroni tiun petskribon favoran al Esperanto.
Mi deziras, ke lernado de Esperanto estu oficialigita de la aŭtoritataj instancoj de multaj landoj. Tago venos, kiam ĉiu homo kapablos uzi Esperanton kiel ilon de komunmeto. Disvolvi uzadon de Esperanto estas maniero gardi la estonton de la franca lingvo.»[14]

Li ankaŭ verkis postparolon por la 10a eldono (2006) de la fama franclingva lernmetodo de Esperanto "Racia Kurso" (Cours Rationnel Arkivigite je 2008-10-11 per la retarkivo Wayback Machine).

Distingaĵoj[redakti | redakti fonton]

Honorigaj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiro de la Honora Legio, 1980
  • Komandoro de la nacia Ordeno de Merito, 1980

Literaturaj[redakti | redakti fonton]

  • "Prix Lyssenko" (Premio Lisenko) de la Klubo de la Horloĝo[15], 1990.
  • Literatura Premio de la urbo Ĝenevo, 1992

Profesiaj[redakti | redakti fonton]

Honora doktoreco en la Universitatoj de :

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Sciencaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Structure génétique des populations. Parizo : Masson, 1970
  • Les probabilités. Parizo : Presses universitaires de France, kolekto Que sais-je ?, 1974
  • Génétique des populations humaines. Parizo : Presses universitaires de France, 1974
  • The Genetic Structure of Populations. Berlino : Springer, 1974
  • L’Étude des isolats. Espoirs et limites. Parizo : Presse universitaires de France-INED, 1976
  • Concepts en génétique des populations. Parizo : Masson, 1977

Sciencpopularigaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Éloge de la différence. Parizo : Seuil, 1981
  • Moi et les autres ("L'inné & l'acquis"). Parizo : Seuil, 1983
  • Au péril de la science ?. Parizo : Seuil, 1982, apero en 1984
  • Inventer l’homme. Parizo : Complexe, 1984
  • L’Héritage de la liberté. Parizo : Seuil, 1986
  • Cinq milliards d’hommes dans un vaisseau. Parizo : Seuil, 1987
  • Moi, je viens d’où ?. Parizo : Seuil, 1988
  • Abécédaire de l’ambiguïté. Parizo : Seuil, 1989
  • C’est quoi l’intelligence ?. Parizo : Seuil, 1989
  • Idées vécues. Parizo : Flammarion, 1990
  • Voici le temps du monde fini. Parizo : Seuil, 1991
  • Tous différents, tous pareils. Parizo : Nathan, 1991
  • Comme un cri du cœur. Montrealo : L’Essentiel. 1992 (kolektiva verko)
  • La Légende de la vie. Parizo : Flammarion, 1992
  • E=CM2. Parizo : Seuil, 1993
  • Deux sacrés grumeaux d’étoile. Ĝenevo : La Nacelle. Oktobro 1993
  • Avec Jacques Lacarrière, Science et croyances. Paris : Écriture. Marto 1994 ; reeld. Parizo : Albin Michel, 1999
  • Absolu — Dialogue avec l’abbé Pierre. Parizo : Seuil, 1994
  • L’Explosion démographique. Parizo : Flammarion, kolekto "Dominos", 1994
  • La Matière et la vie. Tuluzo : Milan, kol. "Les essentiels", 1995
  • La Légende de demain. Parizo : Flammarion, 1997
  • L’Équation du nénuphar. Parizo : Calmann-Lévy, 1998
  • L'avenir n'est pas écrit (kun Axel Kahn). Parizo : Bayard, 2001
  • Paroles citoyennes, (kun Alix Domergue). Parizo : Albin Michel, 2001
  • De l'angoisse à l'espoir (kun Cristiana Spinedi). Parizo : Calmann Lévy, 2002
  • La Science à l’usage des non-scientifiques. Parizo : Livre de Poche. 2003
  • Ecologie et spiritualité. Parizo : Albin Michel, 2006. Kolektiva verko, kun, i.a., Jacques Brosse, André Comte-Sponville, Eugen Drewermann, Jacques Lacarrière, Théodore Monod, Jean-Marie Pelt, Pierre Rabhi, Annick de Souzenelle...
  • Le monde s'est-il créé tout seul ?. Parizo : Albin Michel, 2008. Kolektiva verko kun la astrofizikisto Trinh Xuan Thuan, la fizikisto kaj kemiisto Nobelpremiito Ilya Prigogine, la kibenetikisto Joël de Rosnay, la botanisto Jean-Marie Pelt kaj la medicinisto filozofo Henri Atlan.

Filozofiaj aŭ/kaj politikaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Un monde sans prisons ?. Parizo : Seuil, 1993
  • J’accuse l’économie triomphante. Parizo : Calmann-Lévy, 1996
  • Le Souci des pauvres. L’Héritage de François d’Assise. Parizo : Calmann-Lévy, 1996
  • Petite philosophie à l’usage des non philosophes. Lavalo Kebekio : Québec-Livres, 1997
  • Le Souci des pauvres. Parizo : Calmann-Lévy, 1998
  • A toi qui n’est pas encore né. Parizo : Calmann-Lévy, 1998
  • Paroles citoyennes. Parizo : Albin Michel, 2001. Kun Alix Domergue
  • Dieu ?. Parizo : Stock/Bayard, 2003
  • Tentative de lucidité. Parizo : Stock. 2003. Kolekto de kelkaj el la radiokronikoj disaŭdigitaj ĉe France Culture en 2003 (arkivoj de la kronikoj)
  • Halte aŭ Jeux !. Parizo : Stock, 2004
  • Nouvelle petite philosophie. Parizo : Stock, 2005
  • Mon utopie. Parizo : Stock, 2006
  • Regards partagés sur la terre. Parizo : La Martinière. Kun Yann Arthus-Bertrand. 2006.
  • Jamais soumis, jamais soumise (dialogo kun Fadela Amara). Parizo : Stock, 2007
  • Le compte à rebours a-t-il commencé?. Parizo : Stock, 2009

Citaĵoj de Albert Jacquard[redakti | redakti fonton]

  • Dio estas senkulpa pri la tutpotenco per kiu oni volis superŝarĝi lin.[16]
  • La fundamenta peko de la religioj : fari adeptojn, kiuj ne plu starigas demandojn al si. La scienca sinteno estas ekzakte kontraŭa.[17]
  • La religioj devus solene proklami, ke ĉiuj militoj en ilia nomo ververe konsistigas blasfemon.[18]
  • De nun, la plej necesa solidareco estas tiu de la tuta Terloĝantaro.“[19]
  • Necesas konscii pri alies kontribuaĵo, tiom pli riĉa, ke la diferenco kun si mem estas pli granda.[20]
  • Necesas scii esti civitano, t.e. «politikumi». Fari tion, tio estas certe alpreni la riskon erari; ne fari tion, tio signifas esti certa erari.[21]
  • Pigreco estas, laŭdire, patrino de ĉiuj malvirtoj, sed la eksceso de laboro estas la patro de ĉiuj submetiĝoj.“[22]
  • La libereco ne estas la ebleco realigi ĉiujn siajn kapricojn; ĝi estas la ebleco partopreni en la difino de la devigoj, kiuj trudiĝos al ĉiuj.[23]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (2011), P245
  2. Albert Jacquard : Ami de l'espéranto / Amiko de Esperanto (esperante). Alirita 2013-09-13.
  3. france Comité consultatif national d'éthique.
  4. france Coordination française pour la Décennie de la culture de paix et de non-violence.[rompita ligilo]
  5. Televidelsendo "Empreintes" de France 5 : "Albert Jacquard, jamais sans les autres" (Albert Jacquard, neniam sen la aliaj) de la 11a de januaro 2008.
  6. france École polytechnique.
  7. Institut de statistique de l'Université de Paris.
  8. france Société d'exploitation industrielle des tabacs et des allumettes — SEITA.
  9. Cour des Comptes Arkivigite je 2010-03-06 per la retarkivo Wayback Machine — t.e. administra jurisdikcio kiu kontrolas la kontojn de la franca ŝtato, de ties publikaj entreprenoj, de la Socia asekuro, kaj kiu publike raportas pri tio..
  10. france Institut national d'études démographiques.
  11. {fr} Fondation de France. Fondita en 1969, la Fondaĵo de Francio celas subteni konkretajn kaj novigajn projektojn, kiuj respondas al la bezonoj de personoj fronte al la problemoj, kiujn starigas la rapida evoluado de la socio. Ĝi agas sur tri kampoj : helpo al vundeblaj personoj, disvolvado de la konoj kaj de la ĉirkaŭmedio. Vidu en Wikipedia : {en}, {es}, {it} ekde {fr} Fondation de France.
  12. La insulo Seguin situas okcidente de Parizo en la riverego Sejno. Tie troviĝis vasta uzino de la aŭtomobilkonstruisto Renault, kiu estis malkonstruita en 2004-2005. Post diversaj proponoj, la plej lasta projekto, de la 9a de julio 2009, tamen konsistas krei “insulon de ĉiuj artoj“.
  13. Padak = malkonsentite ! El vortkombinaĵo, kiu ludas per sonsimileco de la du unuaj literoj de "PAris"" kaj la unua silabo de "DAKar", tiel ke rezultas populara mallongigo "Pas d'ac" kiu signifas "ne konsentite !"...
  14. El la retejo de SAT-Amikaro. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2011-09-25.
  15. Club de l'Horloge estas ekstrem-dekstra organizaĵo, kiu celas per tiu "Premio Lisenko" "malrekompenci" personojn, kies prijuĝon ĝi malaprobas. La konsisto de ĝia ĵurio estas sekreta. Esenca diferenco estas tamen en tio ke Trofim Lisenko ĝuis, per siaj rilatoj, i.a. kun NKVD je senrezerva subteno kaj aprobo de la sovetia regpovo dum pli ol 30 jaroj, dum Albert Jacquard luktas kontraŭ devoĵiĝoj de iu ajn regpovo.
  16. Dieu est innocent de la toute-puissance dont on a voulu l'accabler.
  17. Le péché fondamental des religions: faire des adeptes qui ne posent plus de questions. L'attitude scientifique est exactement à l'opposé.“ El “Petite philosophie à l'usage des non-philosophes“.
  18. "Les religions devraient solennellement proclamer que toute guerre en leur nom constitue véritablement un blasphème.
  19. Désormais la solidarité la plus nécessaire est celle de l'ensemble des habitants de la Terre.
  20. Il faut prendre conscience de l'apport d'autrui, d'autant plus riche que la différence avec soi-même est plus grande.
  21. Il faut savoir être un citoyen, c'est-à-dire «faire de la politique». Certes, en faire c'est courir le risque de se tromper; mais ne pas en faire est être sûr de se tromper.
  22. L'oisiveté est, dit-on, la mère de tous les vices, mais l'excès de travail est le père de toutes les soumissions.
  23. La liberté n'est pas la possibilité de réaliser tous ses caprices; elle est la possibilité de participer à la définition des contraintes qui s'imposeront à tous.

Eksteraj ligiloj (materialo en la franca)[redakti | redakti fonton]

  • Conférence en ligne : Qu’est-ce que l’humain ? Les réponses de la science. / Retkonferenco : Kio estas homeco ? La respondoj de la scienco.
  • Émission radiophonique d'Albert Jacquard sur France Culture / Radiofoniaj elsendoj de Albert Jacquard ĉe France Culture.
  • Un entretien de Jacques Languirand avec Albert Jacquard / Interparolado kun Jacques Languirand (Kebeka radioanimanto, verkisto, profesoro kaj scenaristo) kun Albert Jacquard.
  • Albert Jacquard à l'émission Impatience de la Radio Suisse Romande / Albert Jacquard en la elsendo Impatience (Senpacienceco) de Romanda Svisa Radio.
  • Portrait dessiné d'Albert Jacquard et interview par Ariane Laroux publié dans le livre Portraits parlés, préface de Jean Lacouture, Michel Thévoz et Nicolas Mann du Warburg Institute. Editions de l'Âge d'Homme, 2007./ Desegnita portreto de Albert Jacquard kaj intervjuo fare de Ariane Laroux publikigita en la libro Parolataj portretoj desegnita de Jean Lacouture, Michel Thévoz kaj Nicolas Mann de la Warburg-Instituto. Eldono de l'Âge d'Homme, 2007.
  • Le compte à rebours a t-il commencé ? Mai 2009 / Ĉu komenciĝis la retrokalkulado ? Majo 2009.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Plejparto el tiu ĉi artikolo fontas el la franclingva versio de Wikipedia.