John Fletcher (dramisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Fletcher
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1579 (1579-11-30)
en Rye
Morto 1-an de aŭgusto 1625 (1625-08-01) (45-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Tombo Southwark Cathedral vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Kolegio Corpus Christi • The King's (The Cathedral) School vd
Familio
Patro Richard Fletcher vd
Parencoj Giles Fletcher • Giles Fletcher • Phineas Fletcher vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John FLETCHER (n. 1579, m. 1625) estis angla dramisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

John Fletcher naskiĝis en Rye (Sussex) kaj estis filo de Richard Fletcher, kiu estis episkopo de Worcester 1593-1594 kaj de Londono 1595-1596, kaj kapelano de Elizabeto la 1-a (Anglio).

En 1591 li eniris Corpus Christi College, Universitato de Kembriĝo. Ne certas ĉu li diplomiĝis. Ŝajne oni atendis ke li havus eklezian karieron, sed li iris al Londono kaj komencis verki teatraĵojn. Lia unua verko ensceniĝis en 1606. Ofte, kiel tiuepoke kutimis, li kunlaboris kun aliaj dramistoj. Ĝis 1613 lia ĉefa kunverkisto estis Francis Beaumont, kun kiu, laŭ John Aubrey, li loĝis ĝis ties edziĝo tiun jaron. Inter aliaj kunverkistoj estis Philip Massinger, William Rowley, Ben Jonson, James Shirley kaj Thomas Middleton. Dum la 1610-a jardeko liaj teatraĵoj tiom popularis kiom tiuj de William Shakespeare.

Li mortis pro pesto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

John Fletcher plej sukcesis kiel aŭtoro de komedioj kaj tragikomedioj. Inter la eble kvindek teatraĵoj kiujn li verkis kaj al kiuj li kontribuis estis:

  • The Faithful Shepherdess (pastorala teatraĵo, 1608-1609)
  • The Maid's Tragedy (La Tragedio de la Virgulino, kunverkita kun Francis Beaumont, 1609)
  • Philaster (tragikomedio kunverkita kun Francis Beaumont, 1609)
  • Henriko la 8-a (kunverkita kun William Shakespeare, ĉirkaŭ 1613)
  • Two Noble Kinsmen (Du Nobelaj Parencoj, kunverkita kun William Shakespeare, ĉirkaŭ 1613)