Monaĥejo de La Rábida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo de La Rábida

La Monaĥejo Sankta Maria de La Rábida, komune nomata kiel Monaĥejo de La Rábida, estas franciskana monaĥejo en la municipa areo Palos de la Frontera, en la andaluza provinco Huelva, (Hispanio).

Starigita en la 14-a-15-a jarcentoj, elstaras pro la arta intereso de la preĝejo el la arkitekturaj stiloj gotiko-mudeĥaro, la ĉambroj dekoraciitaj kun freskoj de Daniel Vázquez Díaz, la klostro kaj la muzeo, kie konserviĝas multnombraj memorigaj objektoj de la Malkovro de Ameriko kaj skulptaĵo de la maria nomo al kiu estas dediĉata la monaĥejo, Nia Sinjorino de la MiraklojSankta Maria de la Rábida, gotikstila bildo el la 13-a jarcento proksimume, farita el alabastro.

Dum ĝiaj pli ol 500 jaroj da ekzistado, la monaĥejo suferis plurajn reformojn, ĉefe pro la tertremo de Lisbono. En ĝi estis gastigata Kristoforo Kolumbo jarojn antaŭ la foriro al la Nova Mondo, kiam ankoraŭ preparis la projekton. En tiu monaĥejo troviĝas la tombo de Martín Alonso Pinzón, kiu forpasis post malmultaj tagoj de la reveno de la unua kolumba vojaĝo. Sammaniere, je la reveno de kelkaj konker-ekspedicioj, alvenis al tiu franciskana monaĥejo Hernán Cortés, Gonzalo de Sandoval kaj Francisco Pizarro. Pro tio ĝi estas elstara en la art-historia itinero konata kiel la Kolumbaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]