Eastbourne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eastbourne
urbego • banurbobazarurbo
Administrado
Poŝtkodo BN20 - 23
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 101 547  (2014) [+]
Loĝdenso 2 300 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 46′ N, 0° 17′ O (mapo)50.7663890.28611100000001Koordinatoj: 50° 46′ N, 0° 17′ O (mapo) [+]
Alto 22 m [+]
Areo 44,16 km² (4 416 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Eastbourne (Anglio)
Eastbourne (Anglio)
DEC
Eastbourne
Eastbourne
Situo de Eastbourne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eastbourne [+]
vdr
La piero de Eastbourne

Eastbourne estas granda urbo de East Sussex, Anglio. En 2009 ĝi enhavis ĉirkaŭ 98 mil loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭaĵoj arkeologoj elfosis ŝtonepokajn restaĵojn. Ene de la urbo eltroviĝis pluraj romiaj restaĵoj, inter kiu estas vilao kaj banejo. Anglosaksa ĉarto de ĉ. 963 menciis alteriĝejon.

Dum la mezepoko Henriko la 1-a (Anglio) kaj Eduardo la 2-a (Anglio) vizitis la urbon.

En 1780 la filoj de Georgo la 3-a (Britio) somerferiis ĉe Eastbourne por marbanadi. Poste Eastbourne iĝis laŭmoda feriejo. La urbo multe pligrandiĝis post la alveno de fervojo al Londono en 1849. La loĝantaro kreskis de 4 mil en 1851 al preskaŭ 35 mil en 1891. Piero konstruiĝis dum la dua duono de la 19-a jarcento.

En 1793 infanterio kaj artilerio lokiĝis ĉe Eastbourne por defendi la apudan golfon kontraŭ la francoj. Konstruiĝis Martello-turoj, kaj, de 1805 al 1807, kanonejo kun apuda kazerno.

En 1935 Georgo la 5-a (Britio) kaj lia edzino vizitis Eastbourne.

Frue dum la dua mondmilito infanoj evakuiĝis al Eastbourne sed post la germana konkero de Francio en 1940 oni timis ke la germanoj invadus la urbon - kaj fakte estis planoj por tiea alterigo de germanaj batalistoj. Pro tio multaj loĝantoj portempe translokiĝis alien, kaj plejparte hoteloj kaj privataj lernejoj fermiĝis. La forlasitajn konstruaĵojn oni uzis por loĝigi batalistojn, inter kiuj miloj de kanadanoj de julio 1941 al la 1944-a invado de Normandio. La mararmeo estigis instruejon pri submaraj armiloj, kaj apude la flugarmeo havis radarstaciojn. Aparte inter majo 1942 kaj junio 1942 la urbo ege suferis pro bomboj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Eastbourne apudas la Manikon kaj estas ĉirkaŭata de la South Downs, montetoj kiu etendas de Kent al Hampshire.

Apud Eastbourne estas Beachy Head, kretklifa promontoro kiu fifamas ekde la 16-a jarcento pro memmortigoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Turismo daŭre estas la ĉefa industrio, kvankam Eastbourne malpli laŭmodas ol antaŭ la dua mondmilito. Pro tio la urbo malpli prosperas kaj estas multe da dumvintra senlaboreco.

Eastbourne estas konferencejo, kie okazas de tempo al tempo jarkunvenoj de politikaj partioj.

Lokanoj[redakti | redakti fonton]