Malika Ménard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malika Ménard
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1987 (1987-07-14) (36-jaraĝa)
en Renno
Lingvoj franca
Loĝloko Hérouville-Saint-Clair
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de KaenoLycée Malherbe
Okupo
Okupo partoprenanto de belec-konkurso • modelo
TTT
Retejo http://modebymalikamenard.fr/
vdr

Malika MÉNARD (naskiĝis la  14-an de julio 1987(nun 1987-07-14) en Rennes) estas la 80-a Miss France (Fraŭlino Francio), elektita la 5-an de decembro 2009, kun la skarpo de Miss Normandio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Malika Ménard estas 1.76 m alta, kaj estas blu-okula brun-harulino.

Ŝi deklaris, ke ŝiaj gepatroj estas francoj kaj ke ŝi havas nenian magreban devenon[1][2], malkonfirmante onidiron devenantan de paroloj de Geneviève de Fontenay antaŭ la elekto kaj de ŝia antaŭnomo[3].

En la momento de sia elekto, Malika Ménard estas studentino en 3-a jaro de juro en Universitato de Caen[4] kaj volas fariĝi ĵurnalistino[5].

Miss Francio 2010[redakti | redakti fonton]

La prezidantino de la ĵurio estis komediistino Arielle Dombasle kaj la ĵurio konsistis el tajloro Jean-Paul Gaultier, aktoro Jimmy Jean-Louis, animacianto kaj komediisto Jean-Luc Reichmann, animaciantino Mareva Galanter, miss Francio 1999, aktoro Xavier Deluc kaj aktorino Farida Khelfa.

Malika Ménard estis la unua Miss Francio elektita de la nuraj telespektantoj. Ŝi akiris 34.0 % el la voĉdonoj de la publiko, antaŭ Miss Rodano-Alpoj (20.1 %), Miss Bretonio (18.4 %), Miss Provenco (16.1 %) kaj Miss Quercy-Rouerge (11.0 %)[6].

La fina rezulto estas[7]:

  • 1-a daŭfenino: Virginie Dechenaud, 23-jara, Miss Rodano-Alpoj
  • 2-a daŭfenino: Mélanie Craignou, 19-jara, Miss Bretonio
  • 3-a daŭfenino: Émilie Corbi, 21-jara, Miss Provenco
  • 4-a daŭfenino: Nathalie Ample, 19-jara, Miss Quercy-Rouergue
  • 5-a daŭfenino: Cassandre Roland, 18-jara, Miss Orleano [8]
  • 6-a daŭfenino: Tineffa Naïsso, 20-jara, Miss Franca Gujano

Ŝiaj sinsekvaj elektoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miss Francio 2010 mobilizas kvar telespektantojn el dek Arkivigite je 2009-12-09 per la retarkivo Wayback Machine Le Point, artikolo vidita la 6-an de decembro 2009
  2. Malika Ménard Miss Francio 2010 estis en RTL Arkivigite je 2009-12-08 per la retarkivo Wayback Machine RTL.fr konsultita la 6-an de decembro 2009
  3. « Inter ni, deklaras Geneviève de Fontenay al la Dépêche, mi esperas ke antaŭ morti, mi vidos magreban Miss Francion ». Por la prezidantino de komitato Miss Francio tiu elekto estus « vangofrapo administrata al politikuloj kiuj faris el nacia identeco sian propraĵon ». fonto: Agoravox
  4. « La Normandino Malika estas Miss Francio 2010 », Ouest-France, dimanĉon la 6-an de decembro 2009, konsultita en www.ouest-france.fr la 6-an de decembro 2009
  5. Laurent Quembre, « Miss Normandio elektita Miss Francio 2010 », France 3 Normandie, la 6-an de decembro 2009.
  6. Malika Ménard elektita per 34% el la voĉdonoj de la publiko télé-première.fr
  7. Oficialaj rezultoj de la 63-a elekto de Miss Francio Arkivigite je 2009-12-12 per la retarkivo Wayback Machine TF1.fr
  8. Cassandre Roland, daŭfenino de la nova Miss Francio Arkivigite je 2009-12-13 per la retarkivo Wayback Machine La république du Centre