Heřmanův Městec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heřmanův Městec
germane Hermannstädtel
urbo
Preĝejo de sankta Bartolomeo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Heřmanův Městec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Heřmanův Městec
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro, Fera montaro
Memorindaĵoj Heřmanův Městec
Situo Heřmanův Městec
 - alteco 280 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 51″ N 15° 40′ 05″ O / 49.94750 °N, 15.66806 °O / 49.94750; 15.66806 (mapo)
Areo 14,34 km² (1 434 ha)
Loĝantaro 4 912 (2023)
Denseco 342,54 loĝ./km²
Unua skribmencio 1325
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 03
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571385
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Heřmanův Městec
Retpaĝo: www.hermanuv-mestec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La urbo Heřmanův Městec troviĝas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, proksimume 10 kilometrojn okcidente de la distrikta urbo Chrudim, 24 kilometrojn oriente de Čáslav kaj 15 kilometrojn sude de Pardubice. Vivas ĉi tie 4 912 loĝantoj (2023). En la urbo estas galerio Cyrany fieranta per valoraj bildoj. Proksime situas kampadejo Konopáč kun banlago.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bylany, Kostelec u Heřmanova Městce, Morašice, Načešice, Rozhovice, Klešice, Úherčice, Lány kaj Svinčany.

Partoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Al la urbo apartenas urbopartoj: Heřmanův Městec

  • Chotěnice
  • Konopáč
  • Radlín

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis verŝajne fondita fare de Heřman el Mrdice. La unua mencio pri la urbeto el jaro 1325 koncernas dividon de havaĵo de tiu nobelo. En la mezo de la 16-a jarcento ĉi tie gesenjoroj el Ronovec konstruigis fortikaĵon. De la jaro 1591 posedis la urbon Žerotín-oj, poste Berk-oj el Dubá, en la jaroj 1661 – 1797 ĝi estis en havaĵo de Špork-oj kaj de la jaro 1828 de nobelfamilio Kinski.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 776
18805 095
18905 099
19005 141
19105 070
19214 649
JaroLoĝantoj
19304 391
19503 585
19614 137
19704 312
19805 003
19915 046
JaroLoĝantoj
20014 885
20144 822
20164 853
20174 845
20184 812
20194 835
JaroLoĝantoj
20204 856
20214 769
20224 721
20234 912

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kastelo Heřmanův Městec[redakti | redakti fonton]

ekestis per rekonstruo de origina fortikaĵo. Renovigita ĝi estis post brulego en la jaro 1740 kaj en nuntempan formon ĝi estis rekonstruita fare de Jan Václav (Johano Venceslao) Špork en la jaro 1784. Sinsekve estis poste alkonstruitaj kapelo, turo kaj vintra ĝardeno. Nun estas la kastelo kvar-ala, duetaĝa; en la centro ĝi havas kvadratan korton kaj malantaŭ la kastelo estas vasta naturforma parko. Al la kastelo apartenis ankaŭ granda objekto nomata Medov, situanta ĉe urboplaco trans la ŝoseo.

Preĝejo de Sankta Bartolomeo sur la Placo "Míru"[redakti | redakti fonton]

estas baroka kaj estis konstruita post brulego de la urbo samtempe kun la kastelo en la jaroj 1756 – 1761 fare de majstro F. Jedlička. La preĝejo estas ununava kun iluzia arkitekturo, ekipaĵo estas el la 2-a duono de la 18-a jarcento kaj estas el sfero de laborejo de fratoj Pacák.

Barokaj kaj empiraj domoj[redakti | redakti fonton]

Sur oblonga ĉefa placo "Míru" (esp. "de la Paco") situas barokaj domoj el la dua duono de la 18-a jarcento, konstruitaj same de la konstruisto Jedlička, kaj empiraj domoj el la unua duono de la 19-a jarcento.

Tombeja preĝejo de Anunciacio[redakti | redakti fonton]

origine renesanca el la 16-a jarcento estis modifita baroke kaj renovigita en la jaro 1928. Sur la ĉefa altaro estas bildo de Anunciacio. La flankan altaron de Sankta Antonio ornamas origina bildo de la sanktulo kaj tabula epitafo kun Resurekto de Kristo. Apud la preĝejo situas sur kvadrata masonita fundamento sonorilturo kun ligna dua etaĝo. Ĝi devenas el la jaro 1711.

Kapelo de Sankta Georgo[redakti | redakti fonton]

ĉe kruciĝo de la stratoj Tylova kaj Čáslavská proksime de la stacidomo devenas el la jaro 1680. Ĝi havas duetaĝan fasadon fragmentitan per cipoj (duonkolonoj).

Juda tombejo[redakti | redakti fonton]

origine el la 16-a jarcento estis kelkfoje ampleksigita.

Statuo de Sankta Johano de Nepomuko[redakti | redakti fonton]

kun anĝeletoj, estas datita de 1729.

Statuo de Sankta Venceslao[redakti | redakti fonton]

kun voluta piedestalo sur urboplaco antaŭ la kastelo estas el la jaro 1723.

Sinagogo en Heřmanův Městec, plafono

Statuo de Sankta Laŭrenco[redakti | redakti fonton]

estas datita 1729. Ĝia aŭtoro apartenis al Braŭna skolo.

Akvujo sur placo de Masaryk[redakti | redakti fonton]

estas baroka, poligona.

La Sinagogo[redakti | redakti fonton]

devenas el la 18-a jarcento. En la jaro 1890 ĝi estis rekonstruita en novromana stilo. En apuda estinta juda lernejo troviĝas grandsignifa arta galerio Cyrany.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Muchka I. – Petříček V. – Neubert L.: Východní Čechy. Eldonis Panorama eldonejo en Prago en j. 1990.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]