Christina Aguilera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christina Aguilera
en 2006
en 2006
Bazaj informoj
Naskonomo Christina María Aguilera
Naskiĝo 18-an de decembro 1980 (1980-12-18) (43-jaraĝa)
en Staten-Insulo
Edz(in)o Jordan Bratman
Ĝenroj popmuziko
Retejo www.christinaaguilera.com
Signifa instrumento
voĉo
Persona informo
Naskonomo Christina María Aguilera
Aliaj nomoj Xtina (X-Tina) • Baby Jane
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater North Allegheny Intermediate High School
Subskribo Christina Aguilera
Familio
Edz(in)o Jordan Bratman
Infanoj Mat Muñoz • Summer Rain Rutler
Okupo
Okupo kantaŭtorokomponistodancistomuzikistomuzikproduktisto • reĝisoro de muzikvideo • entreprenisto • filmproduktoromodeloaktoro • voĉaktoro • diskografa artisto
TTT
Retejo https://www.christinaaguilera.com/
vdr

Christina María Aguilera (Angla prononco: [kɹɪsˈtiːnə ˌægɪˈleɹə]) (naskiĝis la 18-an de decembro 1980 en Novjorko, Usono) estas usona popmuzika kantistino. Ĝis kvarfoje honoriĝis per la muzika premio Grammy. Komence de sia kariero, ŝi konatiĝis kiel prezentisto de la televida programo "Mickey Mouse Club".

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Christina Aguilera naskiĝis en la novjorka urboparto Staten Island kaj kreskis en la novjorka urboparto Manhatano. Ŝia patro, Fausto Xavier Wagner Aguilera, devenas el Ekvadoro kaj laboris kiel usona soldato, partopreninta en la vjetnama milito. Pro tio ke li regule batis la patrinon, ŝin kaj la pli junan fratinon, la patrino divorciĝis kiam Christina estis 4- aŭ 5-jara. Poste la tri inoj vivis ĉe la avino de Christina en Pittsburgh. Laŭdire la avino estis la unua persono kiu aparte atentis pri la escepte bela voĉa kantado de la knabino. Christina de infana aĝo volis iĝis profesia popmuzika kantistino kaj adoris muzikistinojn kiel Billie Holiday, Ella Fitzgerald, Etta James, Judy Garland, Madonna kaj Whitney Houston.

Laŭ la usona ekonomika magazino Forbes, ŝi laŭ la stato de la jaro 2009 estas la 19-a plej riĉa popmuzikistinoj tutmonde.

En novembro 2005 ŝi edziniĝis kun la muzika produktisto Jordan Bratman, kaj ekde januaro 2008 estas patrino de filo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ekster la urbo Pittsburgh ŝi ekkonatiĝis en 1993, kiam ŝi iĝis prezentistino de la porinfana televida programo "Mickey Mouse Club", kune kun interalie Britney Spears kaj Justin Timberlake. En 1994 registriĝis la unuaj profesiaj muzikaĵoj. En 1998 ŝi elektiĝis kanti la gvidan muzikaĵon por la animacia filmo Mulan, kiu tiujare atingis la 16-an rangon de plej sukcesaj usonaj muzikaĵoj. Sekvajare la kanto Genie in a Bottle ("ĝino en botelo") kaŭzis la definitivan komercan sukcesiĝon. Februare 2000 ŝi ricevis la premion Grammy kiel "plej bona nova artisto", kontraŭ forta konkurenco de ekzemple Britney Spears, Kid RockMacy Gray. Samjare ŝi publikiĝis sian unuan muzikan albumon kantitan en la hispana lingvo - sub la titolo Mi reflejo. Post monato sekvis la albumo My Kind of Christmas.

Malgraŭ sia sukceso, Christina malkontentis pri sia renomo esti "adoleska popmuzikista knabino". La sekva albumo laŭ ŝia anonco estu muzike kaj tekste pli serioza. En 2001 publikiĝis la kanto Lady Marmalade, gvida muzikaĵo de la kineja filmo Moulin Rouge, kaj en oktobro 2002 fine la dua anglalingva muzika albumo, Stripped, kiun la muzikaj kritikistoj vere konsideris pli serioza muzika kontribuo.

Pro tio, ke samtempe ŝi publikigis nudajn kaj duonnudajn fotojn pri si, kion multaj usonaj amaskomunukiloj komentis tre malapreze, la albumo en Usono tamen ne iĝis sukcesego.

Post la trankviliĝo de tiu kritiko tamen aparte la kanto Beautiful el la albumo en Usono sukcesiĝis, kaj tutmonde entute vendiĝis 9 milionoj da albumaj ekzempleroj. Post 2003 malplimultiĝis skandalaj novaĵoj pri ŝi, kaj stabiliĝis pli "plenkreska", serioza renomo.

Sekvis multaj komerce tre sukcesaj muzikaĵoj. Fine de la jaro 2009 krome komenciĝis la realigo de la kineja filmo 'Burlesque', en kiu ĉefrolas ŝi kun la kantistina kolegino Cher.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Christina Aguilera (1999)
  • Mi Reflejo (2000)
  • My Kind of Christmas (2000)
  • Stripped (2002)
  • Back to Basics (2006)
  • Bionic (2010)
  • Lotus (2012)
  • Liberation (2018)

Premioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Premio Grammy
  • 2000 en la kategorio "plej bona nova artisto"
  • 2002 en la kategorio "plej bona popmuzika kunlaboraĵo kun voĉo": por la kanto „Lady Marmalade
  • 2004 en la kategorio "plej bona virina popmuzika prezento": por la kanto „Beautiful
  • 2007 en la sama kategorio: por la kanto „Ain’t no other man
Premio Latin Grammy Award por latinamerika muziko
  • 2001 por la albumo „Mi Reflejo
Muzika premio de la televida kanalo MTV Europe
  • 2003 en la kategorio "plej bona muzikistino"
  • 2006 en la sama kategorio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]