Aura Dione

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aura Dione
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1985 (1985-01-21) (39-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Danio
Okupo
Okupo kantaŭtorokantisto
TTT
Retejo http://www.aurapower.dk/
vdr
Aura Dione

Aura Dione ankaŭ konata nur sub la persona nomo Aura (naskiĝis en 1985 en Kopenhago) estas dana kantaŭtorino, do kantistino publike prezentanta siajn proprajn komponaĵojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Aura Dione estas la filino de patrino el feroa kaj franca familio, kiu laboras kiel muzika instruistino, kaj de patro el dana kaj hispana familio. Pro siaj gepatroj ŝi frue kontaktis kun muziko, literaturo kaj arto, kaj laŭ propraj informoj ŝi verkis sian unuan kanzonon en aĝo de ok jaroj. La patro hobie kolektis gitarojn, kio laŭ ŝi same influis ŝian deziron poste iĝi profesia muzikisto.

La gepatroj estis hipioj kaj per velboato krozis la mondajn oceanojn, ĝis ili en la jaro 1992, kiam la knabino Aura estis sepjara, ekloĝis sur la dana insulo Bornholm en la Balta Maro. Sur la insulo ŝi pasigis la lernejajn jarojn. Kiam ŝi estis 17-jara, ŝi translokiĝis al Aŭstralio por pluedukiĝi pri muziko kaj interalie studi la muzikan kulturon de la indiĝenaj aŭstralianoj.

Ŝiaj kantoj estas popmuzikaj, kun influoj kaj de folklora kaj de elektronika muziko.

En 2008 ŝi en Danio publikigis la unuopaĵojn Something From Nothing ("io el nenio"), Song For Sophie ("kanto por Sofia") kaj I Will Love You Monday ("mi amos vin lunde"). Sekvajare ŝi pro tiuj tri verkaĵoj ricevis la premion Danish Music Awards. Ekster la hejmlando la unua publikaĵo estis ŝanĝita versio de la kanto I Will Love You Monday (365), kiu la 13-an de novembro 2009 prezentiĝis en Germanio. La muzikaĵo fine de novembro 2009 estis la dua plej populara popmuzika verko en Germanio. La unua muzika albumo Columbine en Germanio prezentiĝis la 27-an de novembro 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]