Ferike Boros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferike Boros
Persona informo
Naskonomo Weinstock Franciska
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1873 (1873-08-03)
en Oradea
Morto 16-an de januaro 1951 (1951-01-16) (77-jaraĝa)
en Holivudo
Tombo Glen Haven Memorial Park vd
Lingvoj hungaraangla vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

BOROS Ferike (Ferike Weinstock ĝis 1900) (pr. boroŝ) estis hungara aktorino, usona filmaktorino naskita en Nagyvárad (Hungarujo) la 3-an de aŭgusto 1873 kaj mortinta en Holivudo la 16-an de januaro 1951.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi ludis en 1893–94 en Miskolc, en 1894–95 en Szabadka, en 1896–97 en Szeged, poste en Budapeŝto inter 1896 kaj 1898 en trupo de Lajos Pesti Ihász, ekde 1898 ĝis 1900 en Gaja Teatro, ekde 1900 ĝis 1903 en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1903 ŝi vivis en Londono, ekde septembro de 1909 en Novjorko. En 1928 ŝi dungiĝis en Holivudo al filmfabriko Metro Goldwyn Mayer. Inter 1930 kaj 1946 ŝi aperis en pluraj filmoj.

El ŝiaj roloj en Hungarujo[redakti | redakti fonton]

  • Kató (Blumenthal–Kadelburg: Az „Arany Kakas”);
  • Babette (Feydeau: A férj vadászni jár);
  • Hautignol-né (Feydeau: Osztrigás Mici).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.