Petr Korda
Petr Korda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1968 (56-jaraĝa) en Prago |
Lingvoj | angla • ĉeĥa |
Loĝloko | Montekarlo |
Ŝtataneco | Ĉeĥio • Ĉeĥoslovakio |
Familio | |
Edz(in)o | Regina Rajchrtová |
Infanoj | Jessica Korda • Nelly Korda • Sebastian Korda |
Okupo | |
Okupo | tenisisto • tenisa trejnisto |
Petr Korda estas ĉeĥa tenisisto. Li naskiĝis la 23-an de januaro 1968 en Prago, do nun estas 56-jara. Ekde la jaro 1987 ĝis 2000 li estis tenisa profesiulo. Interalie li en 1994 kune kun la samlanda tenisistino Jana Novotná gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.
Nun li vivas en Montekarlo, Monako.