Katedralo de Lugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Lugo
katolika katedralo • monumento [+]

Koordinatoj43° 0′ 33″ N, 7° 33′ 30″ U (mapo)43.0092-7.5583Koordinatoj: 43° 0′ 33″ N, 7° 33′ 30″ U (mapo)
Areo0,01 km² (0,5 ha) [+]

Estiĝo1129

Katedralo de Lugo (Galegio)
Katedralo de Lugo (Galegio)
DEC
Lokigo de Galegio en Hispanio

Map
Katedralo de Lugo

Vikimedia Komunejo:  Cathedral of Lugo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Lugo

La Katedralo Sankta Maria de Lugo estas katolika kirko kaj katedralo de la urbo Lugo, en la Aŭtonoma Komunumo Galegio, Hispanio. Mankas novaĵoj pri la unua preĝejo de Lugo ekde ĝia frua kristaniĝo, eble en la 1-a jarcento ĝis la tempo de la episkopo Odoario, meze de la 8-a jarcento. Oni scias ke tiu episkopo, kiu estas menciata en mezepoka akrostiko sur ŝtono ĉe la orienta interna pordo por aliri al la templo, ke li restaŭris la malnovan preĝejon.

La nuna katedralo estas romanika katedralo kies konstruado komenciĝis en 1129 kaj finiĝis en 1273. Ĝi estis dizajnita de la maestro Rajmondo de Monforto kaj konsekrita al Sankta Maria, nomata Virgulino de la Grandaj Okuloj. Oni povas atingi ĝin pere de la urba murego tra la Jakoba Pordo.