Sankta Hervé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Sankta Hervé
Persona informo
Saint Hervé
Naskiĝo 1-an de januaro 521 (0521-01-01)
en Armoriko
Morto 30-an de novembro 555 (0555-11-30) (34-jaraĝa)
en Lanhouarneau
Profesio
Okupo monaĥo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Hervé (Houarneau en la bretona lingvo) estis monaĥo de la 6-a jarcento. Li estas la patrono de la kantistoj kaj muzikistoj en Bretonio.

Festo : la 17-a de Junio

La gepatroj de Hervé[redakti | redakti fonton]

La patro de Herve nomiĝis Hoarvian[1]. Li foriris el Kimrujo je la komenco de la 6-a jarcento. Li estis bardo, poeto-kantisto, en la kortego de la reĝo Childebert, en Parizo. Post pluraj jaroj, li deziris reiri en Kimrujon. La reĝo donis al li ĉion necesan por la vojaĝo. Li deziris enboatiĝi en Armoriko. Li do alvenis en Bro-Leon kaj luprenis boaton en Aber-Wrac-h. Tie li renkontis apud fonto, en la nuna paroĥo Drennec, junulinon, kiu nomiĝis Rivanone. Ankaŭ ŝi deziris sin dediĉi al Dio. Sur la loko de la renkonto staras hodiaŭ la kapelo de Landouzan. Rivanone vivis ĉe sia frato Rivoaré. Li fondis la monaĥejon kiu estos la ĝermo de la urbeto Lanrivoaré. Hoarvian kaj Rivanone geedziĝis.

Junaĝo de Hervé[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la vilaĝo Lanrioul en Plouzévédé. Li naskiĝis blinda, laŭ la deziro de la patrino. Frue post la naskiĝo de la infano, la patro mortis. En Kéran, en la paroĥo de Tréflaouénan grandiĝis Hervé. Li studis kun monaĥo, kiu nomiĝis Arzian, dum sep jaroj. Post lia edukado, li vizitis sian onklon Urfol en la monaĥejo de Plouvien.

Legendo pri la lupoj[redakti | redakti fonton]

En Plouvien, Hervé plugis la grundon helpe de azeno. Poste, li kondukis la beston en la paŝtejon. Subite, iu lupo sin ĵetis sur la azenon kaj strangolis ĝin. Tiam Herve preĝis kaj venigis la lupon en la kapelon. Tie, li metis la jungilon sur ĝia kolo kaj ordonis ĝin anstataŭi la azenon en la agrolaboroj. Ekde tiu tempo, la lupo vivis kun la ŝafoj sen suferigi ilin.

Morto de sankta Urfol[redakti | redakti fonton]

Kiam mortis Urfol, Herve entombigis lin en la nuna loko, kie staras la kapelo Saint Urfol en la urbeto Bourg-Blanc.

Fondinto de Lanhouarneau[redakti | redakti fonton]

Tiam foriris Herve kun grupo de monaĥoj kaj lernantoj. Laŭ la rakonto de Yann Brekilien[2], iu anĝelo diris al li :

-Kiam vi aŭdos «chomit aze» (loĝu tie), vi haltos. Kaj tiun voĉon li aŭdis, kiam li trairis kampon de tritiko. Li demandis al la agrulo Innoc ĉu li bonvolos doni sian kampon. Post iom da hezitado, li konsentis. Tie, post la rikolto li konstruigis monaĥejon, en la nuna urbeto Lanhouarneau. Por pagi la bienon al Innoc li almozpetis laŭlonge de la vojo de Saint Pol al Kemper. Je Brennilis, Commana, Pleyber-Christ, oni povas vidi statuojn de la sanktulo.

Koncilio de Méné-Bré[redakti | redakti fonton]

Kapelo Sankta Herve en Méné-Bré

Tiutempe okazis grava kunveno por ekskomuniki la princon Connomor. Hervé iris al la koncilio. Sed, ĉar li estis blinda kaj aĝa, li pasis malrapide. Iu mokis pri li kaj pro puno, fariĝis blinda. Por sanigi lin, Herve ŝprucegis fonton je la pinto de Méné-Bré. Tie, hodiaŭ staras kapelo apud la fonto. Laŭ la revenvojo, Herve verkis la kanton de la paradizo. En la bretona lingvo, la titolo estas Kantik ar Baradoz. Tial Hervé fariĝis la patrono de la muzikistoj kaj de la kantistoj en Bretonio.

Morto en Lanhouarneau[redakti | redakti fonton]

Post pluraj jaroj en la monaĥejo, li mortis la 17-a de Junio ĉirkaŭ la jaro 600. Ĉar li estis blinda, multaj piuloj preĝis lin por kuraci siajn malsanojn pri la okuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chanoine Hervé le Calvez "les grands saints bretons" Ed. Arthaud 1935
  2. Contes et légendes du pays breton Ed. Spezed 1994