Aysel Teymurzadə

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aysel
Aysel kaj Arash, la duo kiu reprezentis Azerbajĝanon
Aysel kaj Arash, la duo kiu reprezentis Azerbajĝanon
Bazaj informoj
Naskonomo Aysel Məhəmməd qızı Teymurzadə
Naskiĝo 25-an de aprilo 1989 (1989-04-25) (34-jaraĝa)
en Bakuo
Edz(in)o Murad Adıgözəlzadə
Ĝenroj Popolmuziko

popmuziko
Profesio Diplomiĝinto pri Internaciaj Rilatoj
Signifa instrumento
kantado
Persona informo
Aliaj nomoj AySel
Ŝtataneco Azerbajĝano
Alma mater Texas High School • Azerbaijan University of Languages
Familio
Edz(in)o Murad Adıgözəlzadə
Okupo
Okupo kantistopianisto
vdr

Aysel Teymurzadə (naskiĝis la 25-an de aprilo 1989 en Bakuo, Azerbajĝano) estas 34-jara kantistino de R&B.

Aysel Teymurzadə naskiĝis en Bakuo, la plej juna el tri gefiloj de ĵurnalisto kaj universitata profesoro. Ŝi diplomiĝis en la Intellect Lyceum (Bakuo) kaj ĉeestis klasojn de gimnazio en Teksaso, Usono, en 2005-2006. Ŝi fakiĝis pri Internaciaj Rilatoj de la Universitato de Lingvoj de Azerbajĝano.

En 2005 ŝi partoprenis la nacian kantokonkurson Yeni Ulduz 4.

Ŝi estis interne elektita de la televidkanalo Ictimai por la reprezentado de Azerbajĝano en Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 kune kun Araŝ en Moskvo, Rusio. Ili gajnis la trian pozicion en Eŭrovido.