Lehel Ódry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lehel Ódry
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1837 (1837-11-30)
en Svetozar Mileticj
Morto 5-an de februaro 1920 (1920-02-05) (82-jaraĝa)
en Arad
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Attila Odry • Árpád Ódry • Zuárd Odry
Okupo
Okupo operkantisto • opera director • libretisto
vdr

ÓDRY Lehel [pr. odri] Audry estis hungara kantisto (baritono), operreĝisoro naskiĝinta en Hungara reĝlando en Nemesmilitics (nuntempa Svetozar Mileticj (Sombor) en Serbio) la 30-an de novembro 1837 kaj mortinta en Arad (jam en Rumanio) la 5-an de februaro 1920. Li estis patro de aktoro Árpád Ódry.

Lehel Ódry en sia aĝo 80

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Lehel Ódry en 1858 estis aktoro ĉe malgrandaj trupoj. En 1962 li aperis en Koloĵvaro, en 1863–64 li estis ĥoristo de la Nacia Teatro (Budapeŝto), poste solisto. En 1865 li estis solisto de la teatro de Koloĵvaro, inter 1869–72 de la Nacia Teatro. Inter 1878–1884 li ankaŭ reĝisoris. Kiel gasto li elpaŝis en Vieno, Pozsony kaj Arad. Li estis framasono [1].

Lia vivverkaro[redakti | redakti fonton]

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

El liaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Erkel F.: Brankovics György (kun F. Ormay, 1874).

El liaj dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Piros Panna,
  • A fehér páva,
  • A virágasszony leánya (1877).

El liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Az életből és a színpadról (1875);
  • Ének- és játékmester (1893).

Fontoj[redakti | redakti fonton]