Gyula Szarvady
Etoso
Gyula Szarvady | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de septembro 1929 en Arad |
Morto | 29-an de aprilo 2001 (71-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzika Akademio Gheorghe Dima, Kluĵo (–1953) |
Okupo | |
Okupo | dirigento |
SZARVADY Gyula [pr. sarvadi djula] estis rumanuja hungara dirigento kaj helpekzercisto naskiĝinta en Arad en 1929 kaj mortinta en Kluĵo la 29-an de aprilo 2001.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Gyula Szarvady maturiĝis en sia naskiĝurbo en 1948. Ekde 1953 ĝis 1962 li estis helpekzercisto kaj dirigento de la operejo Kolozsvári Állami Magyar Opera de Kluĵo, poste ĝis 1972 de la Maros Művészegyüttes de Târgu Mureș, poste de la Operejo de Constanța. Lian operon titolitan Isztrosz király prezentis kaj la operejo Kolozsvári Állami Magyar Opera de Kluĵo kaj la Operejo de Constanța. Ekde 1974 li denove estis ano de la Kolozsvári Állami Magyar Opera de Kluĵo.