Kenyon Cox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kenyon Cox
Kenyon Cox en 1896
Kenyon Cox en 1896
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1856 (1856-10-27)
en Warren
Morto 17-an de marto 1919 (1919-03-17) (62-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Cornish vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj vd
Subskribo Kenyon Cox
Familio
Patro Jacob Dolson Cox vd
Patrino Helen Clarissa Finney vd
Edz(in)o Louise Cox vd
Infanoj Allyn Cox vd
Profesio
Okupo pentristo • ilustristoverkisto • arthistoriisto • universitata instruisto vd
Laborkampo pentrado vd
Verkado
Verkoj Study for Central Frieze - Law Reigns - in New York Appellate Courtroom vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kenyon Cox (naskiĝis la 27-an de oktobro 1856 en Warren, Ohio; mortis la 17-an de marto 1919 en Novjorko) estis usona pentristo, desegnisto, arthistoriisto kaj arta instruisto. Li estis akademiisma pentristo, kiu kontraŭe al modernaj tendencoj konservis pentran stilon realisman kaj simbolisman. Li kreis multajn murpentraĵojn kaj mozaikojn en publikaj konstruaĵoj. Krome li konatiĝis pro poemoj kaj eseoj arthistoriaj kaj artoteoriaj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kenyon Cox estis la filo de Jacob Dolson Cox kaj Helen Finney Cox. Li unue studis arton en la McMicken School of Art (la pli posta Arta Akademio de Cincinnati) en Cincinnati. Post vizito de la Monda Ekspozicio de 1876 en Filadelfio, dediĉita je la 100-jara jubileo de la fondo de Usono, li konvinkiĝis ke Filadelfio estus pli bona loko por artisto kaj ekstudis en la Pensilvania Akademio de Belaj Artoj en tiu urbo.

En 1877 li, kiel multaj samtempaj artistoj, translokiĝis al Parizo. Komence li tie studis ĉe Emile Auguste Carolus-Duran, sed post iom da tempo konfliktis kun li kaj komencis studon en la pariza Lernejo de Belaj Artoj (École des Beaux-Arts). Tie li vizitis klasojn pri pentrado de la instruistoj Alexandre Cabanel, Jean-Léon Gérôme kaj Henri Lehmann. Dum sia restado en Eŭropo li vojaĝis tra Francio kaj Italio, kaj studis la verkaĵojn aparte de renesancaj artistoj.

Kenyon Cox: An Eclogue ("eklogo" estas antikva helena poemeto), oleopentraĵo sur kanvaso, 1890, Nacia Muzeo de Usona Arto Smithsonian, Vaŝingtono

En 1882 Kenyon Cox revenis al Usono kaj en Novjorko eklaboris kiel arta pentristo. Li iĝis instruisto de la Art-Studenta Ligo de Novjorko (Art Students League of New York). Tie li ekkonis sian pli postan edzinon, la san-franciskaninon Louise Howland King. La paro geedziĝis en 1892, kaj kvar jarojn post, en 1896, naskiĝis la filo Allyn. Por havi pliajn enspezojn, Kenyon Cox komencis desegni ilustraĵojn por magazinoj kaj gazetoj, kaj skribi arthistoriajn artikolojn por la gazeto New York Evening Post. Por iuj magazinoj, kiel Century, The Nation kaj Scribner’s, li verkis poemojn. Kune kun sia edzino li por la monda ekspozicio de 1893 en Ĉikago dekoris la murojn de la "konstruaĵo de liberaj artoj" (Liberal Arts Building).

Krome li kreis murpentraĵojn kaj mozaikojn por pluraj pliaj publikaj konstruaĵoj, ekzemple de la kongresa librejo en Vaŝingtono, la parlamentejoj State Capitol en Des Moines kaj Madison, Viskonsino. En 1910 li de la Arkitekta Ligo de Novjorko ricevis honoran medalon pro siaj murpentraĵoj.

Ĝis sia vivofino li aktivis arte. Li mortis la 17-an de marto 1919 en Novjorko pro pneŭmonio. Granda parto de liaj skribaj verkaĵoj nun estas en la Biblioteko pri Arkitekturo kaj Belaj Artoj de la Universitato Kolumbio en Novjorko.

Pentraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Sacre Conversazione (laŭ Giovanni Antonio Boltraffio, olepentraĵo sur kanvaso, 1878–1882, kolektaĵo de la Nacia Muzeo de Usona Arto Smithsonian, Vaŝingtono
  • Justice, studaĵo por la mozaiko en la konstruaĵo Wisconsin State Capital, olepentraĵo sur kanvaso, 1913, kolektaĵo de la Nacia Muzeo de Usona Arto Smithsonian, Vaŝingtono
  • The Spirit of Self-Sacrificing Love, murpentraĵo en la kolegio Oberlin, 1914
  • The Sword is Drawn The Navy Uphold it! soldatovarba afiŝo por la usona mararmeo, 1917

Eseaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1905: Old Masters and New
  • 1907: Painters and Sculptors
  • 1917: Concerning Painting: Considerations Theoretical and Historical; represo en la eldonejo Bibliobazaar, 2009, ISBN 978-1-103-86917-6

Leteroj

  • An Artist of the American Renaissance: The Letters of Kenyon Cox, 1883–1919. Kent State University Press, 1997, ISBN 0-87338-517-9

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]