August Wenzinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Wenzinger
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1905 (1905-11-14)
en Bazelo
Morto 25-an de decembro 1996 (1996-12-25) (91-jaraĝa)
en Metzerlen-Mariastein
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Hochschule für Musik und Tanz Köln
Okupo
Okupo dirigento • muzikinstruisto • violonĉelisto • muzikisto
vdr

August Wenzinger (n. 14-an de novembro 1905 en Bazelo; m. 25-an de decembro 1996 en Bazelo), estis svisa violonĉelisto, gambovjolisto, muzikpedagogo kaj dirigento. Li estis unu el la pioniroj de la historiema koncertado, kaj kiel majstro de la gambovjolo kaj kiel dirigento de barokaj orkestromuziko kaj operoj.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Sian muzikan edukadon Wenzinger ricevis ĉe la konservatorio de la urbo Bazelo. Tie li studis violonĉelon ĉe Paul Grümmer, poste muzikteorion ĉe Philipp Jarnach je la altlernejo por muziko en Kolonjo kaj li sekvis privatajn lecionojn pri violonĉelo ĉe Emanuel Feuermann en Berlino.

Poste August Wenzinger ricevis postenon kiel unua violonĉelisto en la urba orkestro de Bremeno (1929-1934), poste li laboris en egala pozicio ĉe la Ĝenerala Muzik-Societo en Bazelo ĝis 1970.

Lia kreska intereso pri revivigo de la baroka repertuaro sur originalaj instrumentoj ekestis antaŭ la dua mondmilito, komence en privata rondo, la t.n. ĉambromuziko de Kabel, kiu estis subvenciita far paperfabrikisto Hans Eberhard Hoesch en Hagen (Germanio). Ofte li ankaŭ koncertis kune kun flutisto Gustav Scheck kaj klavicenisto Fritz Neumeyer en la Ĉambrotrio por Antikva Muziko, ensemblo, kiu ekzistis ekde 1935 ĝis 1965 kaj ofte sin prezentis dum la festivalo „Kasseler Musiktage“, je kies programformado Wenzinger partoprenis ekde 1933 ĝis 1954. En 1930 li kaj Gustav Scheck ankaŭ fondis la ensemblon Kammermusikkreis Scheck-Wenziger (Ĉambromuzika Rondo Scheck-Wenzinger), konsiderata kiel gvida ensemblo pri malnova muziko ĝis en la 1950-aj jaroj.

La trarompiĝo sukcesis nur dek jarojn poste. Ekde 1954 ĝis 1958 li direktis barokan muzikon per Cappella Coloniensis de la radiostacio Westdeutscher Rundfunk en Kolonjo. Per la kolonja ensemblo Wenzinger sukcesis la eniron de la historiema koncertado sur originalaj instrumentoj en la koncertejojn de Eŭropo. Eĉ en Sovetunion Wenzinger kun sia "Cappella" ricevis la unuan inviton de germana orkestro de la postmilita epoko. Inter 1958 kaj 1966 Wenzinger direktis prezentadojn de barokoperoj en Hanovro.

En 1933 Wenzinger fariĝis estro de la ĉambromuziko de Kabel, sed la grupo baldaŭ estis ĉesigita sub politika premo. Wenzinger translokiĝis al Bazelo, kie li havis komision por la instruado de violonĉelo kaj gambovjolo ĉe la novfondita Schola Cantorum Basiliensis. Estrate de li en 1968 ekestis gambovjola trio. Li estis eldonanto de versio adaptita al la baroka stilo de la solosuitoj por violonĉelo de Johann Sebastian Bach, de gambovjolaj ekzercaĵoj je du volumoj el 1935 kaj 1938 same kiel de lernkajero pri gambovjolo el 1943.

Wenzinger estis unu el la unuaj muzikistoj, kiuj faris sonregistraĵojn per gambovjolo. Li instruis multajn renomajn gambovjolistoj, inter ili Jordi Savall, kiu sukcedis lin en 1974 kiel profesoro pri gambovjolo ĉe Schola Cantorum Basiliensis. Wenzinger ankaŭ instruis ĉe la universitatoj de Harvard kaj Brandeis en Usono. En 1960 li ricevis la honordoktoran titolon de la universitato je Bazelo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]