Universitato de Artoj Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Artoj Berlino
germane Universität der Künste Berlin
Universitato de Artoj Berlino, konstruaĵo Fasanenstraße
Universitato de Artoj Berlino, konstruaĵo Fasanenstraße
muziklernejopublika universitato • art college
Informoj
fondodato 1696
speco ŝtata
jara budĝeto ĉ. 64,5 Mio. € (2008)
Situo
Geografia situo 52° 30′ 33″ N, 13° 19′ 37″ O (mapo)52.50916666666713.326944444444Koordinatoj: 52° 30′ 33″ N, 13° 19′ 37″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Berlino, Germanio
poŝtkodo 10623
Estraro
gvidanto Martin Rennert
Nombroj
nombro de studentoj 3 600 (somera semestro 2008) [1]
nombro de kunlaborantoj ĉ. 700 (2008)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes
• Konferenco de Altlernejaj Rektoroj
• Rektorenkonferenz der deutschen Musikhochschulen
• Informationsdienst Wissenschaft
• Kommunaler Arbeitgeberverband Berlin
• German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. vd
jura formo Körperschaft des öffentlichen Rechts vd
Universitato de Artoj Berlino (Berlino)
Universitato de Artoj Berlino (Berlino)
DEC
Universitato de Artoj Berlino
Universitato de Artoj Berlino
Map
Universitato de Artoj Berlino
vdr

La Universitato de Artoj Berlino (germane Universität der Künste Berlin, mallonge UdK Berlin; historie Hochschule der Künste Berlin, mallonge HdK Berlin) estas inter la plej aĝaj universitatoj en Eŭropo kaj el la kvar universitatoj de Berlino estas la plej malgranda. La plej aĝa el la antaŭaj artaj institucioj, el kiu evoluiĝis la nuna universitato, fondiĝis en 1686. La universitataj konstruaĵoj situas en la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de la ĉefurbo de Germanio.


Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭaj branĉoj de la institucio estis "Ŝtern-a konservatorio pri muziko", fondita en 1850, "Akademia Altlernejo pri Muziko", fondita en 1869, kaj "Altlernejo pri Kreaj Artoj", fondita en 1875. En 1966 unuapaŝe unuiĝis la konservatorio kaj la altlernejo pri muziko - la rezulto nomiĝis Staatliche Hochschule für Musik und Darstellende Kunst ("ŝtata altlernejo pri muziko kaj prezentaj artoj").

En 1975 tiu institucio unuiĝis kun la altlernejo pri kreaj artoj al "Altlernejo de Artoj Berlino, germane Hochschule der Künste Berlin (HdK). La altlernejo, tiu en Bremeno kaj tria en Essen estas la la solaj germanaj altlernjoj kiuj unuigas la edukon pri muziko kun tiu pri kreaj artoj.

La 1-an de novembro 2001 la altlernejo ricevis la titolon universitato. La nomŝanĝo tamen ne estas ŝanĝo de statuso: Jam la altlernejo de artoj havis - kiel sola arta edukejo en Berlino - la rajton doni doktorajn titolojn, kaj finance konsideriĝis samranga al la tri ŝtataj universitatoj de la urbo. Kialo por la nomŝanĝo al Universität der Künste Berlin (UdK Berlin) estis la strebo de la universitata gvidantaro, priskribi la gamon de studoj per internacie kutima nomo.[2]

universitata koncertejo (Fasanenstraße)
universitata konstruaĵo Einsteinufer

Inter la historiaj profesoroj de la universitato estas ekzemple

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La universitato konsistas el la sekvaj konstruaĵoj precipe en al berlina urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf:

  • Bundesallee ("federacia aleo") 1–12, kvartalo Wilmersdorf (eksa gimnazio Joachimsthal)
  • Einsteinufer 43–53, kvartalo Charlottenburg
  • Fasanenstraße 1b, kvartalo Charlottenburg
  • Fasanenstraße 88, kvartalo Charlottenburg - universitata biblioteko "Volkswagen"
  • Grainauerstraße 12, kvartalo Schöneberg
  • Grunewaldstraße 2–5, kvartalo Schöneberg
  • Hardenbergstraße 9, kvartalo Charlottenburg
  • Hardenbergstraße 33, kvartalo Charlottenburg
  • Hardenbergstraße 41, kvartalo Charlottenburg
  • Karlsruher Straße 7 A,
  • Lietzenburger Straße 45, kvartalo Wilmersdorf
  • Mierendorffstraße 30, kvartalo Charlottenburg
  • Straße des 17. Juni 118, kvartalo Charlottenburg

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]