Tristão da Cunha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tristão da Cunha
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1460 (1460-01-01)
en Lisbono
Morto 1-an de januaro 1540 (1540-01-01) (80-jaraĝa)
en Reĝlando Portugalio
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Familio
Patro Nuno da Cunha, o Velho
Infano Nuno da Cunha
Okupo
Okupo esploristo • diplomato
vdr

Tristáo da Cunha [tristAn dakUnja] (en Esperanto, Tristano de Kunjo) (ĉ. 1460 - ĉ. 1540) estis maresploristo kaj ŝipa komandanto portugala. En 1514 plenumis postenon de ambasadoro de la reĝo Manuelo la 1-a de Portugalio antaŭ la papo Leono la 10-a estrante luksan ambasadon en Romon por prezenti la novajn konkerojn de Portugalio. Poste iĝis ano de la Privata Portugala Konsilantaro. Li estis ankaŭ unua vicreĝo de la Portugala Barato en 1504, sed li ne ekplenumis la postenon pro portempa blindeco.

Gravuraĵo de Tristão da Cunha (1575).

Veturado de 1506[redakti | redakti fonton]

Tristáo da Cunha naskiĝis en Portugalio, ĉirkaŭ 1460. En 1506 li iĝis komandanto de ŝiparo de 15 ŝipoj senditaj al la orienta marbordo de Afriko kaj al marbordoj de Hindio. Lia kuzo, Afonso de Albuquerque, estris subŝiparon de kvin ŝipoj de tiu ŝiparo, kiuj poste separiĝis. Lia misio estis la konkero de Sokotro kaj konstrui tie fortikaĵon, cele fermi komercon en la Ruĝa Maro. Ili navigis kune ĝis alveni en Mozambikon.[1] En Mozambika Kanalo ili trafis lian amikon la kapitanon João da Nova kiu estis haltigita kiam li revenis el Barato. Ili savis lin kaj lian ŝipon Frol de la mar, kaj li unuiĝis al la ŝiparo.[2]

Post serio de sukcesaj atakoj al la arabaj urboj de la orienta marbordo de Afriko, ili direktis sin al la insulo de Sokotro. En tiu veturado Tristão da Cunha malkovris grupon de malproksimaj insuloj en la sudo de Atlantika Oceano, je pli da 2,800 km (1 750 marmejloj) de Sudafriko. Kiam malbona vetero malpermesis elŝipigon tiam, li nomumis la ĉefan insulon laŭ sia propra omaĝo, insulo de Tristão da Cunha, kiu poste estis angligita kiel insulo de Tristan da Cunha. Post malkovri tiun insularon de Tristan da Cunha, li elŝipiĝis en Madagaskaro. Poste li vizitis Mozambikon, Baraŭon (urbo ĉe la somalia marbordo, kie venkis la araban povon) kaj Sokotron (kiun li konkeris). Li ankaŭ elstaris en Barato pro diversa agado, kiel la sieĝo de Kananoro (1507): la garnizono portugalia estis superota, kiam la 27an de aŭgusto, la ŝiparo de 11 ŝipoj de Tristão da Cunha, elvenintaj el Sokotro, aperis kaj helpis ilin per 300 homoj.[3]

Ambasado antaŭ la Papo Leono la 10-a[redakti | redakti fonton]

Elefanto Annone kaj ties elefantestro, Plumo kaj inko, 1575, Muzeo de Belartoj de Angers.

Post reveni en Eŭropon, Tristão da Cunha estis sendita kiel ambasadoro de la reĝo Manuel la 1-a antaŭ la papo Leono la 10-a en 1514 por prezenti la novajn konkerojn de la Portugala Imperio, kun Garcia de Resende kiel sekretario.[4]

La enorma kaj luksa ambasado de 140 personoj, pasis tra Alikanto kaj Majorko, kaj alvenis al Romo en februaro. Ili defilis sur la stratoj de Romo la 12an de marto de 1514 per bizara procezio de ekzota faŭno kaj barata riĉeco, per multaj vestoj de barata stilo. En la procezio aperis elefanto nomata Annone, donaco al Papo, krom pliaj 42 animaloj, inter kiuj du leopardoj, unu pantero, kelkaj papagoj, pavoj kaj raraj barataj ĉevaloj. Annone portis platformon arĝentan sur sia dorso, kastelforman, kun protektita skatolo de reĝaj donacoj, inklude veŝtojn broditajn el perloj kaj juveloj, kaj ormonerojn stampitajn porokaze. La Papo ricevis la procezion en la Kastelo de Sankta Anĝelo. La elefanto surgenuiĝis trifoje kiel riverenco kaj poste laŭ indiko de ties elefantestro aspiris el sitelo da akvo per rostro kaj surĵetis ĝin sur la homamaso kaj la kardinaloj.

La 29an de aprilo la portugaloj senmoniĝis, sed ili estis akirintaj buleon subskribitan de la Papo, kiu estis sendinta riĉajn donacojn al la portugalia reĝo Manuelo. La reĝo siavice respondis per ŝipo ŝarĝita el spicoj kaj, poste, per hinda rinocero kiun al li estis sendinta la sultano Muzaffar Ŝaho la 2-a de Guĝarato. La ŝipo kiu transportis ĝin droniĝis ĉe Ĝenovo en februaro de 1516 kaj la rinocero estis portretita de Alberto Durero, per sia fama gravuraĵo surligna Rinocero en 1515.

Kvankam Tristão da Cunha neniam ekplenumis la postenon de vicreĝo de Barato, lia filo Nuno da Cunha estis la 9a Guberniestro de la portugala Barato, inter 1528 kaj 1538. La tombo de Tristán da Cunha troviĝas en preĝejo de la Virgulino de la Enkarigo en Olhalvo (ĉe Alenquer).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diogo do Couto, Décadas da Ásia, década X, livro I.
  2. Albuquerque, Braz de (1774). Commentarios do grande Afonso Dalboquerque. Lisbon: Na Regia Officina Typografica. Disponebla en angla kiel The Commentaries of the Great Afonso Dalboquerque, Second Viceroy of India. Laurier Books Ltd. /AES 2000. ISBN 978-81-206-1514-4.
  3. Foundations of the Portuguese empire, 1415-1580, de Bailey Wallys Diffie, pag. 233.
  4. Sanjay Subrahmanyam, The Career and Legend of Vasco Da Gama, pag. 269, Cambridge University Press, 1998. ISBN 0-521-64629-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]