Todor Ĵivkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Todor Ĵivkov
Тодор Живков
Persona informo
Тодор Живков
Naskiĝo la  7-an de septembro 1911(nun 1911-09-07)
en vilaĝo Pravec, Sofia provinco, Bulgario
Morto la 5-an de aŭgusto 1998 (86‑jara)
en Sofio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo centra tombejo de Sofio vd
Religio ateismo vd
Lingvoj bulgara vd
Ŝtataneco BulgarioPopola Respubliko Bulgario • Reĝlando Bulgario vd
Partio Bulgara Komunista Partio
Subskribo Todor Ĵivkov
Familio
Edz(in)o Mara Maleeva-Zhivkova vd
Infanoj Lyudmila Zhivkova • Vladimir Zhivkov vd
Profesio
Okupo politikistoŝtatreprezentanto • rezistobatalanto vd
Laborkampo politikisto vd
unua sekretario de la Centra Komitato de la Bulgara Komunista Partio
Dum 4-a de marto 195410-a de novembro 1989
Antaŭulo Vulko Ĉervenkov
Sekvanto Petar Mladenov
gvidanto de la Ŝtata Konsilio (prezidanto de Bulgario)
Dum 7-a de julio 197117-a de novembro 1989
Antaŭulo posteno kreita
Sekvanto Petar Mladenov
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Todor Ĥristov Ĵivkov (en cirila alfabeto Тодор Христов Живков [ˈtɔdɔr ˈxristɔf ˈʒifkɔf], naskiĝis la  7-an de septembro 1911(nun 1911-09-07) en la vilaĝo Pravec, Sofia provinco, Bulgario, mortis la 5-an de aŭgusto 1998) estis bulgara komunista politikisto kaj ŝtata funkciulo. De la 4-a de marto 1954 ĝis la 10-a de novembro 1989 li estis unua sekretario de la Centra Komitato de la Bulgara Komunista Partio, kaj de la 7-a de julio 1971 ĝis la 17-a de novembro 1989 estis gvidanto de la Ŝtata Konsilio, do fakte ŝtata prezidanto de Bulgario, gfxis tiam fakte Popola Respubliko Bulgario. Ambaŭ postenojn en novembro 1989 transprenis Petar Mladenov.