Unio de Demokratiaj Fortoj (Bulgario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unio de Demokratiaj Fortoj
Съюз на демократичните сили
Sajuz na demokratiĉnite sili
Emblemo de Unio de Demokratiaj Fortoj
politika partio en Bulgario
Lando  Bulgario
Estro Martin Dimitrov
Fondiĝo 7-a de decembro 1989
Ĉefa sidejo 134 strato Rakovska , BG-1000 Sofio
Ideologio kristana demokratio, konservativismo
Internacia aliĝo Centrodemokratia Internacio, Internacia Demokrata Unio; en Eŭropa Unio: Eŭropa Popola Partio
Retejo http://www.sds.bg/
vdr

La Unio de Demokratiaj Fortoj (bulgare Съюз на демократичните сили, Sajuz na demokratiĉnite sili, СДС, SDS) estas politika partio en Bulgario, fondita la 7-a de decembro 1989, kiel unuiĝo de dek-unu politikaj organizaĵoj en opozicio al la komunista registaro. La sekvan jaron, ses pliaj partioj membriĝis, kaj en februaro 1997, la unio estis transformigita al sola unuiĝinta partio kun sama nomo, gvide de la politikisto Ivan Kostov. La UDF estas membro de la Eŭropa Popola Partio (EPP).

Konciza historio[redakti | redakti fonton]

La grupoj de politikaj disidentoj kiuj en Bulgario formiĝis sub la komunista reĝimo de Todor Ĵivkov fine de la 1980-aj jaroj estis la bazo de la unio. Kiam Todor Ĵivkov falis en novembro 1989, la opoziciaj grupoj alcelis malfirman politikan konfederacion kie la unuopaj politikaj grupoj povus daŭrigi la laboron por siaj propraj prioriatataj celoj, dum komuna kunordiga konsilio havu tri membrojn el ĉiu organizaĵo. La longjara disidenta filozofo Ĵelju Ĵelev, kiu pli poste iĝis prezidanto de Bulgario, elektis gvidanto de la unio kaj sia kunordiga konsilio, dum Petar Beron, konata mediprotekta sciencisto, elektiĝis sekretario.[1]

La partia organizaĵo UDF malvenkis en la balotoj de 1990 favoraj por la lost la 1990 elections to la Bulgara Socialista Partio (BSP, la reformita Komunista Partio) sed plu partoprenis en la komuna registaro de Dimitar Iliev Popov (decembro 1990 - novembro 1991). Pli poste la UDF formis sian propran registaron kun ĉefministro Filip Dimitrov en novembro 1991, kvankam tiu registaro daŭris nur malmulte pli ol jaron kiam la registaro malsukcesis en malkonfida baloto en septembro 1992. La socialistoj, kune kun la Movado por Rajtoj kaj Liberoj, formis koalician registaron estratan fare de profesoro Ljuben Berov kaj tiam la BSP venkis en la balotoj de 1995.

Tamen, sekve de malkontento pri ekonomiaj problemoj ene de la bulgaria loĝantaro, ĉefministro Ĵan Videnov demisiis fine de 1996, liberigante la vojon por novaj balotoj, kiun nun venkis la partio per impresaj 55 procentaĵoj de la voĉoj. La partiestro Ivan Kostov formis novan registaron kaj sukcese realigis plurajn ekonomiajn reformojn, kaj en decembro 1999 reage la bulgara registaro invitiĝis komenci intertraktadon pri onta membreco de Bulgario en la Eŭropa Unio. Sed la publika malkontento pri la socia kosto de la reformoj, inkluzive de kreskinta procentaĵo de senlaboreco, kaj riproĉoj pri ebla korupteco gvidis al malvenko de la partio en la baloto de junio 2001, kiun venkis la konservativa Movado por Rajtoj kaj Liberoj, aparte favora je la turka etna malplimulto en Bulgario.

Ĝis majo 2007 la UDF gvidiĝis fare de Petar Stojanov, antaŭa prezidanto de Bulgario. Dume Ivan Kostov, la antaŭa ĉefministro kaj partiestro de UDF, fondis sian propran partion - Demokratoj por Forta Bulgario. Dum la baloto de junio 2009, la UDF gajnis nur 8 procentaĵojn el la voĉoj kaj 20 el 240 parlamentaj seĝoj.

Komence de 2009 formiĝis alianco kune kun la Demokratoj por Forta Bulgario kaj por la Eŭropaj balotoj 2009 kaj por la nacia parlamenta baloto. La koalicio ricevis la nomon "Blua Koalicio" kaj ankoraŭ inkluzivis plurajn aliajn partiojn.

Listo de partiestroj[redakti | redakti fonton]

partiestroj de la kunordiga konsilio

  • Ĵelju Ĵelev (1989–1990)
  • Petar Beron (1990)
  • Filip Dimitrov (1990–1994)
  • Ivan Kostov (1994–1997)

partiestroj de la unuiĝinta partio

  • Ivan Kostov (1997–2001)
  • Ekaterina Miĥailova (2001–2002)
  • Nadeĵda Miĥailova (2002–2005)
  • Petar Stojanov (2005–2007)
  • Plamen Jurukov (2007–2008)
  • Martin Dimitrov (2008 ĝis nun)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Coordinating Council of the Union of Democratic Forces. Demokratsiya Newspaper, 27 April 1990.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]