Petro la 3-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petro la 3-a
Reĝo de Portugalio
Petro la 3-a ĉe sia edzino Maria la 1-a
Petro la 3-a ĉe sia edzino Maria la 1-a
Regado 1777 ĝis 1786, kune kun Maria la 1-a, lia nevino kaj edzino
Antaŭulo Jozefo la 1-a, lia frato
Sekvanto Maria la 1-a, lia nevino kaj edzino
Persona informo
Pedro III
Naskonomo Pedro Clemente Francisco José António de Braganza
Naskiĝo 5-an de julio 1717 (1717-07-05)
en Lisbono
Morto 25-an de majo 1786 (1786-05-25) (68-jaraĝa)
en Sintra
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Monaĥejo de São Vicente de Fora vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Familio
Dinastio Dinastio Braganza vd
Patro Johano la 5-a vd
Patrino Maria Ana de Aŭstrio vd
Gefratoj Bárbara de BraganzaJozefo la 1-a de Portugalio • Infante Alexandre of Portugal • Gaspar de Bragança • Petro Princo de Brazilo • António de Bragança • José de Bragança • Karolo de Portugalio vd
Edz(in)o Maria la 1-a vd
Infanoj Infante José, Prince of Brazil • Johano la 6-a • Infanta Mariana Vitória of Portugal vd
Profesio
Alia nomo O Edificador vd
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petro la 3-a de Portugalio plennome Pedro Clemente Francisco José António de Braganza, infanto de Portugalio (naskiĝis la 5-an de julio 1717 - mortis la 25-an de majo 1786) estis reĝo de Portugalio inter 1777 kaj 1786.

Estante ankoraŭ Infanto Pedro de Braganzo (estonta reĝo Petro la 3-a de Portugalio) li akiris bienon en Queluz, iam apartenanta al la Markizo de Castelo Rodrigo, kaj konstruis tie ĉasdomon. Post sia geedziĝo al la reĝino Maria la 1-a de Portugalio, la bieno estis forte ŝanĝita en rokoka plezurpalaco, nune konata kiel la Nacia Palaco Queluz. Post la translokigo de la Portugala Kortego al Queluz, dum la regado de Maria la 1-a kaj Petro la 3-a, nombraj membroj de la portugala nobelaro establis bienojn kaj palacojn en la areon, dum Sintra estis la longdaŭra retirejo de la portugala aristokrataro.

Familia deveno[redakti | redakti fonton]

Petro la 3-a de Portugalio.

La infanto dom Pedro naskiĝis en Lisbono. Li estis filo de la reĝo Johano la 5-a kaj de ties edzino dona Maria Ana de Aŭstrio. Li estis la preferata filo de siaj gepatroj. Laŭ la patra familio li estis nepo de la reĝo Petro la 2-a kaj de ties edzino, dona Maria Sofia de Palatinato-Neuburg. Laŭ la patrina familio li estis nepo de la imperiestro Leopoldo la 1-a de Aŭstrio kaj de dona Leonor Magdalena de Palatinato-Neuburg. Same li estis frato de la reĝo Jozefo la 1-a (Portugalio) kaj bofrato de la reĝo Fernando la 6-a de Hispanio pro la geedzigo de tiu kun Bárbara de Braganza, sia ununura fratino.

Edzino kaj gefiloj[redakti | redakti fonton]

Pro ŝtataj kialoj, Petro edziĝis la 6-an de junio 1760 kun sia nevino Maria, kun kiu li havis kelkajn gefilojn, unu el kiuj sukcedos sian patrinon laŭ la nomo de Johano la 6-a, en 1816. Iliaj gefiloj estis la jenaj:

  • Jozefo Francisko (1761-1788), kiel heredonto li ricevis la titolon de duko de Braganzo kaj princo de Brazilo; 15jaraĝa li edziĝis al ŝia onklino, la princino Maria Benedikta de Portugalio; li mortis sen heredonto.
  • Johano (1763-1763).
  • Johano la 6-a (1767–1826), regento kaj poste reĝo de Portugalio. Kun heredonto.
  • Mariana Viktorio de Portugalio (1768–1788); edziniĝis al hispana infanto don Gabriel de Borbón; kun heredonto.
  • Maria Klementino (1774–1776).
  • Maria Izabelo (1776–1777).

Surtroniĝo kaj lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Lia edzino surtroniĝis en 1777 post la morto de Jozefo la 1-a. Tuj Petro kronigis sin kiel reĝo laŭ la nomo de Petro la 3-a, kvankam li ne partoprenis en la registaraj aferoj. Li mortis en la Palaco de Ajuda en 1786, kelkajn jarojn antaŭ la napoleona invado de Portugalio kaj la ekzilo de la reĝa familio al Brazilo.