John Shepherd-Barron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Shepherd-Barron
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1925 (1925-06-23)
en Shillong
Morto 15-an de majo 2010 (2010-05-15) (84-jaraĝa)
en Inverness
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Edinburgo • Stowe School • Trinity College
Familio
Patro Wilfred Shepherd-Barron
Patrino Dorothy Shepherd-Barron
Frat(in)o Dorothy Shepherd-Barron
Infano Nicholas Shepherd-Barron
Okupo
Okupo inventistomilitistoinĝeniero
vdr

John SHEPHERD-BARRON (naskiĝis la 25-an de junio 1925 en Ŝilongo, Barato - mortis la 15-an de majo 2010 en Inverness, Skotlando) estis skota inventisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

John Shepherd-Barron studis en Universitato de Edinburgo kaj en Universitato de Kembriĝo. Li eniris la firmaon 'De La Rue Instruments' komence de la 1960-aj jaroj. Li tie elpensis la koncepton de monaŭtomato de bankbiletoj uzebla po 24 horoj tage kaj po 7 tagoj semajne. La unua aparato estis instalita en agentejo de Enfield, branĉo de Barclays, norde de Londono en junio 1967.

Paper-bileto ŝovita en la aparaton, sekreta kodo de kvar ciferoj kaj la aparato liveras dek-pundajn biletojn.

Shepherd-Barron estas, praktike, la patro de la moderna bankaŭtomato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]