Ophélie Winter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ophélie Winter
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1974 (1974-02-20) (50-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro David Alexandre Winter
Frat(in)o Mickaël Winter
Okupo
Okupo aktoromodelokantisto • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.ophelie-winter.com
vdr
Ophélie Winter en Festivalo de Cannes, 1997

Ophélie WINTER, naskiĝnome Ophélie Kleerekoper-Winter (naskiĝis la  20-an de februaro 1974(nun 1974-02-20) en Boulogne-Billancourt, Hauts-de-Seine) estas franca kantistino kaj aktorino. Nun ŝi havas 50 jarojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro, David Alexandre Winter, estis jud-nederlanda pop-muzika kantisto dum la 1970-aj jaroj, kaj ŝia patrino estis franca modelo, kiu fariĝis ŝia agento. Ŝia frato, Michael, estas kantisto kaj televida prezentisto.

Ophélie Winter transloĝiĝis al Usono por esti proksima al sia patro post kiam ŝiaj gepatroj eksedziĝis, kiam ŝi estis apenaŭ 2-jaraĝa. En Usono, Ophélie Winter studis dancadon, kantadon, muzikon kaj aktoradon. Kiam ŝi estis 17-jaraĝa, ŝi foriris al Parizo, kie ŝi vivis kun ŝiaj patrino kaj frato. Tie ŝi estis rimarkita de model-agento sur Avenuo de la Elizeaj Kampoj, kaj post tri jaroj da modelado, ŝi decidis fariĝi kantistino kaj aktorino. Kantisto Prince verkis por ŝi kanzonon.

Ŝi nun vivas en Parizo, aperante en pluraj televidaj elsendoj. Marioneto je ŝia bildo reprezentis ŝin en franca televida programo "Les Guignols de l'info" (1988).

Kantista kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝia deziro fariĝi kantistino ekis post kiam amiko de ŝia patro, kiu ankaŭ estis kantisto, serĉis junan virinon por kanti kun li duope. Ophélie Winter akceptis kaj komencis registradon. Ŝi nun aperigis kvar albumojn: No Soucy! kunlabore kun ŝia frato, Privacy, Explicit Lyrics kaj Résurrection.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1996 : No Soucy !
  • 1998 : Privacy
  • 2002 : Explicit Lyrics
  • 2009 : Résurrection

Singloj[redakti | redakti fonton]

  • 1992 : When I Got The Mood
  • 1993 : Shame On U
  • 1994 : Dad/Pour Une Lady
  • 1995 : Dieu M'a Donné La Foi
  • 1996 : Le Feu Qui M'attise
  • 1997 : Keep It On The Red LIght
  • 1997 : Rien Que Pour Lui
  • 1998 : Je Marche à L'envers
  • 1998 : Elle Pleure
  • 1999 : Je Cours
  • 1999 : Je T'abandonne
  • 2000 : Prends moi en freestyle
  • 2000 : Ce Que Je Suis
  • 2002 : Sache
  • 2003 : Tout Le Monde Le Fait
  • 2009 : Affection
  • 2010 : Sunshine

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Televidaj elsendoj[redakti | redakti fonton]

  • 1994-1996: "Dance Machine 4, 5, 6 kaj 8"
  • 1994-1995: "Hit Machine"
  • 1995-1996: "Dance Machine Club"
  • 1995-1996: "Hit Dance"
  • 1996: "Coming Next"
  • 1996: "Ophelie Street"
  • 1997: "Ophelie Show"
  • 2000: "NRJ Music Awards"
  • 2000: "Ophelie Winter Show"
  • 2005: "Mission Missy"
  • 2005: "Soirée Spéciale Denis Farinna"
  • 2007: "Popstars"
  • 2009: "La bataille des chorales"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]