Hélène Boucher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hélène Boucher (Tramtransporto en Parizo).
Hélène Boucher
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1908 (1908-05-23)
en Parizo
Morto 30-an de novembro 1934 (1934-11-30) (26-jaraĝa)
en Guyancourt
Tombo Yermenonville
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Montaigne
Memorigilo Hélène Boucher
Okupo
Okupo piloto
Verkoj Souvenirs et Récits contés le 28 novembre 1933
vdr
Hélène Boucher antaŭ sia Caudron Rafale

Hélène Boucher (naskiĝinta en Parizo la 23-an de majo 1908, mortinta en Guyancourt en departemento Yvelines, la 30-an de novembro 1934) estis franca aviadistino. Ŝi venkis multajn rekordojn de rapideco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hélène Antoinette Eugénie Boucher estis la filino de Léon Boucher, pariza arkitekto kaj de Élisabeth Hélène Dureau. 22-jaraĝa, ŝi decidis iĝi aviadistino. Ŝi estis instruita de Henri Farbos, franca piloto, fondinto de la aero-klubo de Mont-de-Marsan (departemento Landes) en 1928. Ŝi trapasis sian flugbapton la 4-an de julio 1930.

En 1934, kun la aviadistinoj Maryse Bastié kaj Adrienne Bolland, ŝi engaĝiĝis en la feminisman batalon por la voĉdonrajto en la movado iniciatita de Louise Weiss.

La aviadistino[redakti | redakti fonton]

Ŝi komencis sian pilotkurson en marto 1931 kaj ricevis sian pilot-diplomon en junio 1932. Jam en julio 1932, ŝi partoprenis en aera ralio Caen-Deauville, ŝia aviadilo malbone pretigita paneis kaj ŝi devis urĝe surteriĝi. La aviadilo restis alkroĉita ĉe la branĉoj de arbo, sed ŝi detiris sin nevundita de tiu akcidento. Ŝi plu partoprenis en la aeraj eventoj : la prov-flugo Parizo-Saigono komence de 1933, la «12 horoj» de Angers en julio 1933 kaj la 2-an de aŭgusto, la unua rekordo de la mondo, tiu de virina altitudo kun 5900 metroj.

En septembro 1933, ŝi ekriskis sin en aerobatiko. Michel Détroyat ŝia instruisto deklaris je la fino de ŝia instruado : « Post kelkaj monatoj, ŝi estos la plej talenta akrobatino de la mondo. » En junio 1934, ŝi subskribis kontrakton kun la nova societo Caudron-Renault. Tiam ŝi ankaŭ ricevis salajron certigantan ŝian financan sendependecon, teknikajn rimedojn, kiuj ebligas al ŝi uzi siajn plej bonajn kvalitojn.

La 8-an de aŭgusto 1934, stirante aviadilon Caudron-Renault, Hélène Boucher estigis la rekordon de rapideco por distanco de 100 km kun 412 km/hore, kaj aliflanke la rekordon de 1000 km kun meznombre 409 km/hore. La 11-an de aŭgusto ŝi estigis la virinan rekordon de 445 km/hore.

La akcidento[redakti | redakti fonton]

La 30-an de novembro 1934, Hélène Boucher stiranta Caudron C460 estis viktimo de grava akcidento dum trejnad-flugo sur la aerodromo de Guyancourt (Yvelines). La gazetaro aludis perdon de rapideco (staŭlo) je la surteriĝo, la aviadilo alkroĉis la pintojn de la arboj super la arbaro kaj kraŝis. La pilotoj, Raymond Delmotte Fouquet kaj Goury, vidinte la akcidenton, alvenis unuaj sur la lokon. Hélène Boucher grave vundita estis urĝ-transportita al la hospitalo de Versailles. Ŝi mortis en la ambulanco dum la transporto. Ŝi estis entombigita en la tombejo de Yermenonville (Eure-et-Loir), kie ŝi travivis sian junaĝon.

Honoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Hélène Boucher estis ordenita postmorte per la Honora Legio kun la jena citaĵo :

  • « Pilot-aviadistino : 3 jarojn de profesia sperto. »
  • « Altnivela piloto, ŝi oferis al la franca aviado sian pasian fidon kaj sian pripenseman aŭdacon. »
  • « Montris sian tutan kapablecon dum sia mallonga kariero. »
  • « Venkinte multajn konkuradojn, donis al Francio ses rekordojn precipe internacian rekordon de rapideco en ĉiuj kategorioj por 1000 km je 409 km/h.»
  • « Oferis sian vivon al la celo, kiun ŝi brave defendis. »
  • « Estis honorcitita je la ordo de la nacio. »

Multaj publikaj strukturoj, vojoj, liceoj, lernejoj ricevis ŝian nomon. Interalie, oni donis la nomon Hélène Boucher al haltejo de tramvojo T7 situanta en komunumo Paray-Vieille-Poste.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La precipa fonto de tiu traduko estas: http://fr.wikipedia.org/wiki/Hélène_Boucher