John Cassin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri John Cassin. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Cassin.
John Cassin
Persona informo
John Cassin
Naskiĝo 6-an de septembro 1813 (1813-09-06)
en Upper Providence Township
Morto 10-an de januaro 1869 (1869-01-10) (55-jaraĝa)
en Filadelfio
Tombo Laurel Hill Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Westtown School vd
Familio
Infanoj Rachel Cassin Davis vd
Profesio
Okupo ornitologo • zoologoverkistobotanikisto vd
Laborkampo ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John CASSIN (6an de septembro 181310an de januaro 1869) estis usona ornitologo.

Li estas konsiderata unu el la plej gravaj fakuloj de la usona ornitologio, kaj estis la unua usona taksonomiisto, kiu priskribis 198 birdojn ne ĝistiame menciitaj de Alexander WilsonJohn James Audubon. Cassin pentris, presis kaj mankolorigis multajn el la bildoj de la Pacific Railroad Surveys, dum la okcidentaj regionoj de Usono estis esploritaj. Li estis nomumita zorganto de la de Filadelfio Akademio de Naturaj Sciencoj en 1842, kaj post la morto de John T. Bowen, li ekkontrolis ĝin. Liaj "Illustrations" celis esti 3-voluma verko, sed financaj konsideroj malhelpis la publikadon de pli da unu volumo.

Biografio kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis ĉe Filadelfio la 6an de septembro 1813 en kvakera familio kies membroj distingiĝis en milita kaj flotarmea servoj. El junaĝo tamen la preferata studo de John estis ornitologio. Li kontribuis per priskriboj de novaj specioj de birdoj kaj resumaj revizioj de diversaj birdofamilioj por la filadelfia Akademio de Naturaj Sciencoj. Liaj publikaĵoj inkludis tiujn de "Birds of California", kun priskriboj kaj kolorbildoj de 50 specioj ne menciitaj de Audubon; "Synopsis of the Birds of North America"; "Ornithology of the United States Exploring Expedition"; "Ornithology of the Japan Expedition"; "Ornithology of Gillis' Astronomical Expedition to Chili"; kaj la ĉapitroj pri rabobirdoj kaj vadbirdoj ĉe "Ornithology of the Pacific Railroad Explorations and Surveys".

Plej konataj de liaj multaj publikaĵoj estas liaj Illustrations of the Birds of California, Texas, Oregon, British and Russian America (1853-56), kaj Birds of North America (1860), kunverkitaj kun Baird kaj Lawrence.

[redakti | redakti fonton]

[redakti | redakti fonton]