Gazebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gazebo
Bazaj informoj
Naskonomo Paul Mazzolini
Naskiĝo 18-an de februaro 1960 (1960-02-18) (64-jaraĝa)
en Bejruto
Ĝenroj Italo-disko
Profesio kantisto
Parencaj
temoj
Francesco Napoli, Ivan
Retejo www.gazebo.info
Persona informo
Lingvoj anglaitalafrancadana
Loĝloko Romo
Ŝtataneco Italio
Alma mater Lycée français Chateaubriand • Universitato de Romo "La Sapienza"
Okupo
Okupo kantistomuzikproduktistokantoverkisto
TTT
Retejo https://www.gazebo.info
vdr

Paul MAZZOLINI (naskiĝis la 18-an de februaro 1960 en Bejruto, Libano), konata kiel Gazebo, estas itala kantisto. Li fariĝis konata danke al sia stilo Italo-disko, muzika variaĵo de la tiel nomata eŭrodanco. Li kulminis en sia gloro precipe en la 1980-aj jaroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Bejruto kiel filo de itala diplomato kaj usona kantistino. Laŭ mitoj li eklernis ludi gitaron jam en sia deka jaro, por ke li impresu sian samklasaninon. Sian muzikan karieron li komencis kiel juna kantisto de ĵazo, rokmuziko kaj punko, sed poste en Romo li renkontis produktoron Paul Micioni. Lia unua sukceso, Masterpiece en la jaro 1982, estis ĝuste frukto de kunlaboro kun tiu ĉi produktoro.

La plej granda ŝlagro estis en la jaro 1983 komponaĵo I like Chopin, kie sonas vera muziko de Fryderyk Chopin kunigita kun moderna vigla sono. La sekvanta kanto Lunatic apartenis inter Top 20 kantoj en eŭropaj furorparadoj. En la jaro estis eldonita lia nova albumo Tears for Galileo. Nuntempe estas preparata nova kanto Virtual Love after "Ladies! el albumo The Sindrome.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Gazebo (Baby Records, 1983)
  • Telephone Mama (Baby Records, 1984)
  • Univision (Carosello, 1986)
  • The Rainbow Tales (Carosello, 1988)
  • Sweet Life (Carosello, 1989)
  • Scenes From The Broadcast (Lunatic, 1991)
  • Portrait (Giungla-BMG Italy, 1994)
  • Viewpoint (Softworks, 1997)
  • Portrait & Viewpoint (Softworks, 2000)
  • Tears For Galileo (CD Single Softworks, 2006)
  • Ladies ! (iTunes Softworks, 2007)
  • The Syndrone (Softworks, 2008)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]