Paul Wittgenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Wittgenstein
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1887 (1887-11-05)
en Vieno
Morto 3-an de marto 1961 (1961-03-03) (73-jaraĝa)
en Manhasset
Lingvoj angla
Ŝtataneco AŭstrioUsono
Memorigilo Paul Wittgenstein
Familio
Patro Karl Wittgenstein
Patrino Leopoldine 'Poldy' Kalmus
Frat(in)oj Margaret Stonborough-Wittgenstein • Ludwig Wittgenstein • Hermine Wittgenstein • Helene Wittgenstein • Dora Wittgenstein • Rittmeister Konrad Wittgenstein • Rudolf Wittgenstein • Johannes Wittgenstein
Edz(in)o Hilde Schania
Infanoj Elizabeth Wittgenstein • Paul Wittgenstein • Johanna Wittgenstein
Okupo
Okupo pianisto • muzikinstruisto • komponisto • artkolektanto
vdr

Paul WITTGENSTEIN (n. 11-a de majo 1887 en Vieno, Aŭstrio, m. 3-a de marto 1961 en Usono) estis aŭstria pianisto kaj plej aĝa frato de la filozofo Ludwig Wittgenstein. Li ricevis katolikan edukadon en familio.

La edzino de Paul Wittgenstein, nome Hilde Wittgenstein, vivis de 1915 ĝis 2001.

Wittgenstein kaj ankaŭ la komponisto Ravel estis en militservo dum la Unua Mondmilito (1914 - 1918). Paul Wittgenstein perdis manon en milito. En tempo de germania tria regno oni deklaris Paul Wittgenstein-n esti aŭstria duona judo.

Pianomuziko por unusola mano[redakti | redakti fonton]

Ravel komponis belan koncerton por unusola mano. Paul Wittgenstein donis komponan mendon al Prokofjev pri piano koncerto por unusola mano. Sed Paul Wittgenstein nur private studis la koncerton de Prokofjev sed li ne faris koncerton.

Post la morto de Paul Wittgenstein oni faris la premieron kaj ludis la Prokofjev-an piano- konzerton. La pianisto Leon Fleiŝer, (angle: Leon Fleisher), (germane: Leon Fleischer) ludis ankaŭ la Ravel-koncerton por unusola mano. La biografiisto Alexander Waugh, muzikfaka aŭtoro verkis libron pri Paul Wittgenstein kaj lia familio.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • The House of Wittgenstein - A Family at War by Alexander Waugh, angle, (2008) ISBN 9-78074759-185-6
  • Waugh, Alexander, Das Haus Wittgenstein : Geschichte einer ungewöhnlichen Familie / Alexander Waugh ; aus dem Engl. von Susanne Röckel, 2. Aufl., Frankfurt am Main : eldonejo S. Fiŝer S. Fischer, 2009, 439 paĝoj, kun bildoj. Originala titolo: The house of Wittgenstein Bibliografio, literatura dosierujo paĝoj: 415-426, Literaturverz. S. 415 - 426 ISBN 978-3-10-092220-5 (en germana lingvo)
  • « W comme Wittgenstein », in Improvisation so piano, Jean-Pierre Thiollet, Neva Éditions, 2017, p. 121-127. (ISBN 978-2-35055-228-6)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]