Maĥmud Abbas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maĥmud Abbas
Persona informo
Naskonomo محمود رضا عباس عباس
Naskiĝo 15-an de novembro 1935 (1935-11-15) (88-jaraĝa)
en Safed,  Brita mandato Palestino
Lingvoj araba
Loĝloko SafedSirioKataroJordanioLibanoTunizioGaza-urboAl-Bireh
Ŝtataneco Palestino
Alma mater Universitato de DamaskoRusia Universitato de Amikeco inter Popoloj
Subskribo Maĥmud Abbas
Familio
Edz(in)o Amina Abbas
Infano Yasser Abbas
Okupo
Okupo politikistojuristo
Verkoj The Other Side: The Secret Relationship Between Nazism and Zionism
TTT
Retejo https://president.ps
vdr

Maĥmud ABBAS (arabe محمود عباس, naskita je la 15-a de novembro 1935 en Safed en Brita mandato Palestino), nomata Abu Mazen (ابو مازن) estas palestina politikisto.

La gepatroj de Maĥmud Abbas en 1949 fuĝis kun li al Damasko; tie li studis anglan kaj araban literaturojn kaj juron. Poste li studis politikan sciencon en Moskvo kaj doktoriĝis pri cionismo. En sia disertaĵo li hipotezis, ke cionistoj partoprenis en la kontraŭjudaj krimoj de nazioj por motivi judojn al elmigrado; poste li distanciĝis de tiuj hipotezoj.

Maĥmud Abbas estis unu el la fondintoj de Organizaĵo por Palestina Liberigo (OPL) kaj de la organizaĵo Fatah. En 1968 li iĝis ĝenerala sekretario de OPL kaj membro de la Centra Konsilio Palestina. En 1980 li iĝis estro de la OPL-estraro kaj estis konsiderata neoficiala viculo de Jaser Arafat.

Maĥmud Abbas estas konsiderata kiel subtenanto de repaciĝo inter Israelo kaj la palestinanoj; li defendas "duŝtatan solvon" de la israela-palestina konflikto.

Post la morto de Arafat Abbas transprenis la estrecon de OPL. Je la 9-a de januaro 2005 li estis elektita prezidento de la Palestina Aŭtonomio (aŭ Ŝtato Palestino), kun signifa plimulto de pli ol 62 %.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]