Norman Robert Pogson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norman Robert Pogson
Persona informo
NomoNorman Robert Pogson
Dato de naskiĝo23-a de marto 1829
NaskiĝlokoNottingham
Dato de morto23-a de junio 1891
MortolokoMadraso
Aĝo je morto62
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoBritio
Familio
InfanoVera, Isis Pogson [+]
Ceteraj informoj
HonorigoPremio Lalande [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Norman Robert Pogson (naskiĝis la 23-an de marto 1829 en Nottingham, mortis la 23-an de junio 1891 en Madraso) estis brita astronomo

Aĝa de nur 18 jaroj li jam estis kalkulinta la orbitojn de du kometoj.

En 1851 li iĝis helpanto en la observatorio Radcliff de Oksfordo. En 1860 li iris en Baraton por iĝi direktoro de la observatorio de Madraso (nun, Ĉenajo). Tie li komponis la katalogon de Madras de 1105 steloj. Li malkovris ankaŭ tie kvin asteroidojn kaj ses variantajn stelojn.

En 1868 kaj 1871, li partoprenis al la ekspedicioj por la observo de sunaj eklipsoj en Barato.

Li restis estro de la observatorio de Madraso dum tridek jaroj, ĝis sia morto. Dum lia kariero li malkovris entute 8 asteroidojn kaj 21 variantajn stelojn.

Lia ĉefa kontribuaĵo al scienco estis rimarki, ke en la sistemo de videbla magnitudo eltrovita de la greka astronomo Hiparko, la steloj de unua magnitudo estis centope pli brilaj ol tiuj de sesa magnitudo. Li sugestis en 1856 fari ke la malsupreniro de unu magnitudo kongruu kun supreniro de brilo de la kvina radiko de 100 aŭ, ke malpligrandiĝo de la magnitudo je 1 unuo signifu pligrandiĝon de kvanto da lumo je 1001/5 ~= 2,512 fojoj[1].

Malkovritaj asteroidoj : 8
42 Isis 23-a de majo 1856 Oksfordo
43 Ariadne 15-a de aprilo 1856
46 Hestia 16-a de aŭgusto 1857
67 Asia 17-a de aprilo 1861 Madraso
80 Sappho 2-a de majo 1864
87 Sylvia 16-a de majo 1866
107 Camilla 17-a de novembro 1868
245 Vera 6-a de februaro 1885


Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li estis ano de la Royal Astronomical Society (Reĝa Astronomia Societo).

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]