Radio Francio Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radio Francio Internacia
emblemo
radiostacio • international broadcasting • ŝtata entrepreno
Komenco 6-a de januaro 1975 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Issy-les-Moulineaux
Moto Les voix du monde
La Radio mondiale !
Et l'info devient mondiale
Ĉefestro(j) Marie-Christine Saragosse • Henri Tézenas du Montcel • André Larquié • Jean-Paul Cluzel • Antoine Schwarz • Alain de Pouzilhac vd
Membro de Eŭropa Radio kaj Televido Unio vd
Filioj Monte Carlo Doualiya vd
Posedatoj RFI website vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Radio France internationale
Urbo Parizo
Lando Francio
Formato informacia
Frekvencoj FM, altfrekvenco, AM
Tempo de elsendo 24 horoj tage
Zono de elsendo la tuta mondo
Lanĉita la 6-an de majo 1931
Fondinto la Registaro de Francio
Posedanto Société de l'audiovisuel extérieur de la France
Gvidantoj Alain de Pouzilhac
Retejo [1]
vdr

Radio France internationale estas franca publika radiostacio, kies elsendejo estas en Parizo. Ĝi estas konata ankaŭ laŭ la komencliteroj de ĝia nomo : RFI (franca prononco : er-ef-i). Ĝiaj programoj estas direktitaj al la tuta mondo. Kun 45 milionoj da aŭskultantoj en 2006, ĝi estas la tria plej aŭskultata internacia radiostacio en la mondo, post BBC World Service kaj Voice of America, je egaleco kun Deutsche Welle.

RFI elsendas 24 horojn tage tutmonde en la franca kaj 19 aliaj lingvoj, per frekvenca modulado (FM), per altfrekvenco (HF kun kurtaj ondoj[1]) kaj per amplituda modulado (AM[2]), per kablo, per la satelita reto Worldspace[3], kaj interrete per rfi.fr.

RFI estas centelcente filio de la publika franca organismo Société de l'audiovisuel extérieur de la France (Societo de ekstera aŭdvida servo de Francio), jam de 2008.

Historio[redakti | redakti fonton]

La elsendoj de RFI komenciĝis jam en 1931. Ĝia unua nomo estis Poste Colonial (Kolonia radiostacio); ĝi ricevis la nomon Paris Mondial ekde 1938, Radio Paris en 1939, RTF Radio Paris en 1945 kaj ORTF Radio Paris en 1965, antaŭ ricevi la nomon Radio France internationale en 1975.

Le Poste Colonial: 1931–1938[redakti | redakti fonton]

Lanĉita la 6-an de majo 1931, dum la Universala Ekspozicio de Parizo, ĝi celis atingi la tiaman francan kolonian imperion per tri kurtondaj frekvencoj Azio, Afriko, Amerikoj[4]. La unuaj elsendoj okazis sine mem de la ekspozicio kaj estis dissenditaj per kablo al la stacio de Pontoise[5], kie troviĝis la du unuaj elsendiloj de po 15 KW. Ĝi disaŭdigis la kurzojn de la borso kaj kulturajn programojn, i.a. teatraĵojn. Fine de decembro, la skipo instaliĝis ĉe la bulvardo Haussmann, en Parizo. Ĝi ekdissendis sekvencojn en la angla kaj hispana. La 31-an de majo 1933 aperis takso por uzrajto de radioriceviloj, kaj takso pri la lampoj de radioriceviloj, kiuj financis la stacion. Samjare, sub nazia reĝimo, Germanio lanĉis siajn unuajn elsendojn per kurtaj ondoj al Eŭropo kaj Nordameriko.

Dum la somero 1931, plurajn monatojn post la lanĉo, nov-kaledoniaj gazetoj el Noumeo alvenis en Francio en dato de la 7-a de majo 1931. Ili raportis pri partoj el la inaŭgura parolado de la ekspozicio. Tiel naskiĝis la revolucio de la informado: tuj informi la tutan planedon.

En la jaroj 1930, radiofonio fariĝis propagandrimedo. Konscia pri tiu aspekto, Georges Mandel[6], ministro de la poŝto, deziris, ke Poste Colonial dissendu ankaŭ por eksterlando. En decembro 1935, li voĉdonigis projekton de konstruo de elsendo-centro de kurtondaj elsendoj konsistanta el ses elsendiloj de 100 KW. En 1936, la Popola Fronto akiris la regpovon kaj ne prikonsideris la radiostacion kiel prioritaton. La nova ministro de la poŝto eĉ forlasis la konstruadon de la centro de Noyan. El tio rezultis parlamentaj protestadoj. Sekve, elsendilo estis instalita en Les Essarts-le-Roi[7]. Pro la hispana milito rezultis kresko de la elsendoj en la hispana ekde aprilo 1937. Aperis ĵurnaloj en la japana, rusa, greka, rumana, serba-kroata (tiu termino estis tiutempe multe uzata pro relativa simileco de la du lingvoj, serba kaj kroata, kies esenca diferenco estas en la alfabeto respektive cirila kaj latina; same poste), pola kaj en skandinavaj lingvoj. La 25-vata elsendilo de Les Essarts-le-Roi estis inaŭgurita la 23-an de marto 1938. Poste Colonial de tiam ricevis la nomon Paris Ondes Courtes (Parizo Kurtaj Ondoj), kaj, unu semajnon poste, Paris Mondial.

Paris Mondial: 1938–1940[redakti | redakti fonton]

La nova direktoro estis proksimulo de Albert Sarraut[8], radikala-socialista ministro. Tri eksterlandaj elsendoj havis aparte gravan karakteron en la tiama situacio de la fino de la jaroj 1930 : la germana sekcio varbis germanajn judojn; la itala redakcio estis sub respondeco de Emmanuel Modigliani, kontraŭfaŝista advokato kaj frato de la pentristo[9]; kaj la hispana sekcio konsistis el hispanaj respublikanoj.

La 1-an de septembo 1939, Germanio invadis Pollandon. Komenciĝis la dua Mondmilito. La fremdlingvaj elsendoj transloĝiĝis en la subgrundon de la ministerio de signalservo, avenuo de Ségur, en Parizo. Paris Mondial tiam kondamnis la kruelegaĵojn, kiujn faris germanoj. Komence de 1940, la stacio elsendis en 20 lingvoj, kontraŭ 16 por BBC : germana, angla, araba, bulgara, dana, hispana, greka, itala, japana, nederlanda, norvega, pola, portugala, rumana, rusa, serba-kroata, slovaka, sveda, ĉeĥa kaj turka.

La 10-an de majo 1940, germanoj enpenetris la francan teritorion. La 9-an de junio, la fremda personaro de la radiostacio estis invitita foriri suden por atingi Tours, poste Poitiers kaj Tuluzon. La stacio ĉesis funkcii la 17-an de junio.

La milito de la ondoj: 1940–1944[redakti | redakti fonton]

Francio dispartigita en kvar partoj : libera zono, okupaciita zono, aneksitaj departementoj, kaj nordo de Francio rekte sub militista germana administrado.

La 22-an de junio 1940, Francio subskribis la armisticon. Ĝi estis dispartigita en du zonojn : la okupaciita zono ("Zone occupée" : Nordo) kaj libera zono ("Zone Libre" : Sudo). La t.n. "Reĝimo de Vichy", submetita al la nazia okupacianto en la urbo Vichy, uzis la kurtajn ondojn por pluteni ligilon kun la kolonioj. Tiel naskiĝis La Voix de la France (La Voĉo de Francio) kiu elsendis por la araba mondo, Hispanio, Portugalio, Latin-Ameriko, Nordameriko kaj Rumanio. En novembro 1942, armeoj de Germanio kaj Italio invadis la sudan zonon kaj parton el la kolonia franca spaco eskapinta al la kontrolo de la reĝimo de Vichy. La relajsostacioj de Alĝero kaj de Rabato fariĝis neuzeblaj sekve de la elŝipiĝo de la Aliancanoj en Norda Afriko (operaco "Torch"). Nova stacio estis fondita por kompensi tiun perdon : La France Fidèle (La Fidela Francio), kiu dissendis en la franca kaj la araba. En 1944, tria stacio estis kreita sub la nomo "La France Musulmane (Muzulmana Francio). Ĝi elsendis per kurtaj ondoj en la araba kaj berbera. Ligita al la Ministerio de Informado kaj Propagando de Philippe Henriot[10], ĝi funkciis kvin monatojn. La 17-an de aŭgusto 1944, la germanoj eksplodigis la elsendilojn de Allouis[11], kio malhelpis dissendon de francaj programoj per kurtondoj.

La Libera Francio[12] de generalo Charles de Gaulle esprimiĝis ĉe BBC, sed baldaŭ disponis je propra kurtonda radiostacio : Radio Brazzaville (Brazavilo). Je ĝia origino estis iama respondeculo de Paris Mondial, kiu kreis, kun sia duon-frato, elsendilon. Pli potenca elsendilo, nemuntite ricevita el Usono, estis inaŭgurita la 18-an de junio 1943 fare de generalo de Gaulle. La 22-an de junio 1944, en Alĝero, li subskribis dekreton por naciigo de ĉiuj radiostacioj.

La refunkciigo: 1945–1946[redakti | redakti fonton]

La 1-an de januaro 1945, reaperis la elsendoj al eksterlando, al Eŭropo kaj Norda Afriko. La stacio konsistis baldaŭ el dudek sekcioj, el kiuj la lasta estis la araba, en aprilo 1945. La elsendoj en la germana strebis siaflanke demoralizi la malamikon. La hispana sekcio, siaflanke, estis konsiderata kiel prioritata ĉar Franco ankoraŭ regis en Hispanio. Fine, la nordamerika sekcio dissendis siajn programojn kun certa sukceso sur la ondoj de la ĉefaj usonaj retoj. En junio 1945, komenciĝis la konstruo de kurtonda elsendilo en Allouis. Fine de 1945, 300 dungitoj laboris por eksterlanda dissendo en la jenaj lingvoj : franca, angla, germana, bulgara, araba, dana, norvega, sveda, hispana, portugala, hungara, itala, nederlanda, pola, ĉeĥa, slovaka, greka, serba-kroata kaj slovena. 46 landoj ricevis tiujn programojn dissenditaj per tri elsendiloj de 150 kilovatoj. Post eksiĝo de Charles de Gaulle el la registaro, en januaro 1946, la direktoro enpostenigita en 1944 estis anstataŭigita. Samjare aldoniĝis elsendoj en la finna.

Senambicia politiko: 1946–1975[redakti | redakti fonton]

La 15-an de marto 1946, la direktoro reduktis la buĝeton. En 1947, kvankam komenciĝis la Malvarma Milito, la "commission de la hache" (laŭvorte : komisiono de la hakilo, kies celo estis redukti la buĝeton) rekomendis la forigon de la sekcioj jugoslava, rumana, bulgara, slovena, sveda, dana kaj norvega, ĉar la ministrejo pri eksterlandaj aferoj konsideris ke radiofonio estas senefika kaj ke efikas nur kultura agado. En 1947 aperis 15-minuta elsendo en Esperanto. En marto 1949, la sekcioj jugoslava, rumana kaj bulgara estis restarigitaj. Paralele, forlasitaj estis tiuj en la nederlanda, Esperanto kaj itala. Same pri la elsendoj al Usono kaj Latina Ameriko en aprilo 1951, kaj en la finna en aprilo 1954. En 1956, la amplekso de la elsendoj en la hungara estis plifortigita dum la insurekcio de Budapeŝto, sed baldaŭ malfortiĝis pro ties kosto.

La elsendoj en la araba, el Francio, unue celantaj Proksiman Orienton kaj poste reorientitaj al Magrebo, havis certan gravecon pro la tiama agitado, kiu skuis la regionon, precipe en Alĝerio. Pluraj stacioj subtenis la alĝerian ribelon : La voix des Arabes (La voĉo de la araboj), egipta radiostacio elsendanta por Magrebo, Proksima Oriento kaj Afriko, La Voix de l'Algérie libre (la voĉo de la libera Alĝerio), elsendanta el Kairo kaj La Voix de l'Algérie Combattante (la voĉo de la batalanta Alĝerio), elsendanta el Tunizo, Rabato, Damasko, Bagdado kaj Tripolo (Libio). Tio instigis Francion al plifortigo de siaj elsendoj en la araba kaj kabila. En 1960, la elsendoj en la araba kaj berbera translokiĝis de sia oficejo ĉe Champs-Élysées (Avenuo de la Elizeaj Kampoj) por instaliĝi en privata hotelo de la strato Colomb. Sekve de la sendependiĝo de Alĝerio, la amplekso de la elsendoj en la araba kaj kabila estis reduktita.

La 12-an de aprilo 1958, kvaronhora elsendo estis lanĉita en la jida en direkto de la judoj de Sovetunio. Sed nur la 3-an de oktobro 1960 komenciĝis elsendoj en la rusa dum furiozis la krizo de Berlino. Sed, ilin realigis rusaj enmigrintoj de 1920, ili estis enhave prudentaj por eviti perturbadon kaj ĉar la rilatoj estis pliboniĝantaj inter Francio kaj Sovetio.

En februaro 1962, la internaciaj aktivaĵoj de Radiodiffusion-télévision française (RTF[13]), la publika franca elsendanto, estis grupigitaj sine de la Direkcio de la eksteraj rilatoj, forpuŝante la direkcion de la Alta frekvenco (kurtaj ondoj) al nivelo de simpla ĉefredaktoreco dum, antaŭe, ĝi estis sub-direkcio. En junio 1963, ĝi suferis je nova buĝeta reduktiĝo, el kio rezultis forigo de la vjetnama lingvo, de la elsendoj en la franca al Ekstrem-Oriento kaj Eŭropo, de la programoj por Germanio kaj Anglio, kaj ankaŭ de tiuj por Hispanio kaj Latina Ameriko.

Fine de 1963, Édouard Balladur[14], tiam estro de la postuloj ĉe la Ŝtat-konsilantaro (france: Conseil d'État) kaj konsilisto de la direktoro de Radiodiffusion-télévision française (RTF) ricevis la taskon studi la celojn, ambiciojn kaj rimedojn de ekstera radiodissendo. Li rekomendis la dissendon de daŭra franclingva servo kaj la konstruon de elsendiloj kaj relajsostacioj. Sed, sine de la ŝtato, plue ekzistis la ideo, ke la kurtondaj elsendoj estas senutilaj. La estro de la departemento de la elsendoj al eksterlando strebis detrui tiun ideon per lanĉo de opinisondo sub la nomo la rose des vents (laŭvorte, la rozo de la ventoj t.e. kompasrozo), kun celo testi la disponeblajn teknikojn kaj subteni la proponon de Édouard Balladur. 45 000 leteroj estis ricevitaj. Tamen, plue malkreskis la kreditoj.

En 1965 aperis fremdlingvaj elsendoj por enmigrintaj laboristoj vivantaj en Francio. Ligitaj al la elsendoj por eksterlando, ili estis financataj fare de la ministerio pri laboro. La uzataj lingvoj celis :

  • hispanojn, italojn kaj portugalojn (ekde 1966).
  • arabojn kaj jugoslavojn (ekde 1972)
  • turkojn (ekde 1974).
  • franclingvajn afrikanojn (ekde 1975).
  • kamboĝanojn, laosanojn kaj vjetnamojn (ekde 1976).

Dum la studenta kaj laborista ribelo de majo 1968, la intersindikato de ORTF (Office de radiodiffusion télévision française / Oficejo de Franca Radio kaj Televido), la franca publika radiodissendoservo, montriĝis laca pro la politika kuratoreco kaj la malfacileco raporti pri la eventoj. Striko trafis la programojn al eksterlando ekde la 3-a de junio 1968. Ocora Radio France, organismo de kooperado kun Afriko, estis trafita jam la 12-an de majo. Pluraj dekoj da dungitoj estis poste maldungitaj, alilokigitaj en provinco, senditaj al eksterlando aŭ anticipe emeritigitaj. En 1969, fondiĝis la Direction des Affaires extérieures et de la Coopération (D.A.E.C. – Direkcio pri eksteraj Aferoj kaj Kooperado).

En septembro 1969, la bulgara, la slovena kaj la portugala estis forigitaj dum kreskis la amplekso de la elsendoj en la rusa kaj rumana.

La ministrejo pri eskterlandaj aferoj komprenis poste, ke eblas pli bone uzi la elsendilojn sen kresko de la produktado : la ceteraj francaj publikaj radiostacioj havigos siajn programojn al la franca ekstera radiodisaŭdigo, kio estis des pli facile realigebla ke, sekve de majo 1968, ĵurnalistoj de France Inter estis alipostenigitaj ĉe DAEC. En 1972, ORTF perdis la elsendojn en la araba profite al SOMERA. La instalaĵoj de Radio Brazzaville por relajsi la elsendojn en la franca, angla kaj portugala per kurtaj ondoj estis raciigitaj. Restas nur la elsendejoj de Allouis kaj Issoudun[15] sur la franca teritorio. La unuaj 500-kilovataj elsendiloj estis instalitaj en 1973 en Issoudun.

En 1973, la Nacia Sindikato de Ĵurnalistoj (Syndicat national des journalistes – SNJ) starigis bilancon pri DAEC en oficiala dokumentaro "La Voix de la France, constat d'une faillite" (La voĉo de Francio – konstato pri fiasko). Ĝi kondamnis la buĝeton, je 60% koste de ORTF, la tuton de teknika materialo kaj instalaĵoj, kaj la misfunkciadon de DAEC. En la Nacia Asembleo, la deputitoj malsamopiniis pri la eksterlanda radiodissaŭdigo, sed la morto de la prezidento Georges Pompidou, en 1974, ĉesigis la debaton. Lia posteulo dispecigis ORTF-on, sed la financa leĝo estigis drastan redukton de la elsendoj al eksterlando : 14 el la 17 lingvaj redakcioj estis forlasitaj, kaj cento da ĵurnalistoj estis maldungitaj.

Naskiĝo de RFI[redakti | redakti fonton]

Radio France internationale (RFI) naskiĝis la 6-an de januaro 1975. Ĝi estas parto el la grupo Radio France depost leĝo de aŭgusto 1974. Ĝi estas financata per takso. Ŝanĝiĝis la orientado de la stacio : anstataŭ elsendi por la tuta planedo, ĝi devas de tiam koncentriĝi al Afriko, kio ebligas ŝparadon. Fakte, RFI disponas je 20 elsendiloj, sed je neniu relajsostacio, kio malfaciligas ĝian ricevon.

La Chaîne Sud (suda ĉeno) estis tiam kreita. Ĝi elsendis 17 horojn 30 minutojn tage al Afriko, el kiuj 16 horojn 30 minutoj en la franca kaj unu horon en la angla. La centra redakcio afrikaniĝis kaj reorganiziĝis. Novaj elsendoj estis kreitaj : Rencontre avec (Renkontiĝo kun), Carrefour (Krucvojo) en 1975, L'important c'est la santé (Gravas sano) – estonta Priorité santé (Prioritato al sano) –, samjare, kaj ankaŭ Mondial sport (Tutmonda sporto), ĉiam en 1975. 24 heures en Afrique (24 horojn en Afriko) kaj Carrefour estis tiam la ĉefaj elsendoj de RFI. Sed duono el la programoj estis elsendoj venantaj el aliaj stacioj de Radio France. Vespere, estis multe da muziko. La aŭskultantoj estis tiam ĉefe afrikanoj, multe pli ol francoj vivantaj eksterlande. La prezidantino de Radio France obtenis la plivastigon de la elsendoj per alta frekvenco (kurtaj ondoj). La 16-an de februaro 1976 kreiĝis la Chaîne Ouest (Okcidenta Ĉeno) celanta la okcidentan marbordon de Nordameriko kaj centran Amerikon. Ĝi elsendis kvin horojn tage kaj uzis la programojn de France Inter.

La 28-an de marto 1977 estis kreita la Chaîne Est (Orienta Ĉeno) celanta centran kaj orientan Eŭropon, kiu, komence, pludissendis la elsendojn de France Inter. La 7-an de marto de la sama jaro, la portugala estis ree uzata dum unu horo tage cele al Portugalio, kiu tiam estis transiranta al demokratio.

La 10-an de majo 1981, la socialisto François Mitterrand estis elektita prezidento. En 1981, komitato de kunordigo de la redaktistaro de RFI kontestis la agadon de la direkcio de RFI, kiun instalis la antaŭa prezidento Valéry Giscard d'Estaing. Michèle Cotta, nova prezidantino de Radio France, elektis Hervé Bourges por estri la stacion. Nova programo estis lanĉita la 28-an de septembro 1981. Aperis novaj elsendoj, precipe Canal tropical (Tropika Kanalo), Le petit charbonnier illustré (la ilustrita karbisteto). La programoj de France Culture[16] kaj de France Inter reprezentis duonon el la elsendoj dissenditaj fare de RFI. La 1-an de februaro 1981, elsendocentro estis lanĉita en Gabono kun kvar elsendiloj de po 500kW. En januaro 1982, Hervé Bourges ekestris RFI. Lia celo estis malebligi renversiĝon de la disvolviĝo de la stacio. Li aprobigis kvinjaran planon fare de interministra komitato la 1-an de marto 1982. RFI devos de tiam disvolviĝi sen ideo de superrego per malkoloniado de la informado. La relanĉo de RFI akceliĝis pro la puĉo de Jaruzelski en Pollando, la 13-an de decembro 1981, pro kio reaperis la pola sekcio de RFI jam la 17-an de decembro. Leĝo de la 29-a de julio 1982 faris el RFI nacian societon, filion de Radio France. La 5-an de septembro 1982, la rusa redakcio estis rekreita, kaj poste la rumana la 1-an de januaro 1985 kaj la serba-kroata ekde la komenco de 1986. La 1-an de oktobro 1982, RFI malfermiĝis al latina Ameriko en la franca, hispana kaj portugala. Komence de 1985, malfermiĝis gujana centro (3 elsendiloj de 500 kW, en 1984). La parto de la elsendoj de France Inter kaj de France Culture en la programado reduktiĝis. La 29-an de septembro 1985, RFI komencis elsendi per frekvenca modulado en la pariza regiono.

En 1986, la balotoj redonis regpovon al la dekstrularo. La personaro de RFI estis celo de la ĉefministro, Jacques Chirac, kaj de la ministro de la kulturo, François Léotard[17]. Michel Péricard volis lokigi RFI rekte sub la aŭtoritato de la registaro kaj nomumigi ĝian prezidanton kadre de ministra konsilio. RFI estis akuzita je maldekstremismo. Tiu provo fiaskis, kaj la prezidanto de la stacio estis de tiam elektita fare de aŭtoritato de reguligado de la mediatoj el listo de kvar kandidatoj nomitaj de la ŝtato. La prezidanto estas nemovebla dum la daŭro de sia mandato.

Relanĉo de la stacio: 1986–1996[redakti | redakti fonton]

Leĝo voĉdonita la 30-an de septembro 1986 kaj aplikita ekde la 1-a de januaro 1987, faris el la stacio sendependan societon. Henri Tezenas du Montcel fariĝis ties prezidanto. Li deziris, ke RFI ne koncentriĝu al francparolantaro, ke ĝi malfermiĝu al Azio, al la araba mondo kaj al Irano. Tiel, la elsendoj en la araba, forigitaj en 1974, estis restarigitaj en marto 1988. En julio de la sama jaro, RFI subskribis interkonsenton kun NHK, la publika japana radiodissenda servo, kaj poste kun Radio Pekino en novembro. RFI de tiam elsendis en Azio-Pacifiko 14 horojn tage. En septembro 1988, la daŭro de la elsendoj en la rusa kreskis de unu horo al unu horo kaj kvaronhoro tage. Fine, RFI subskribis interkonsenton kun Africa n° 1 por uzi kvinan elsendilon troviĝanta en Moyabi, en Gabono. Plie, la ekstera aspekto de la stacio estis modernigita : nova emblemo blua-blanka-ruĝa, novaj enkondukaj muzikoj, forlaso de la akordiono en la indiksignalo. Dum la eventoj de la placo Placo Tian An Men, en Pekino, RFI lanĉis elsendojn en ĉina lingvo.

En novembre 1989, André Larquie, kiu laboris kun la ĉefministro Michel Rocard[18] kaj la ministro pri kulturo Jack Lang[19], fariĝis estro de RFI. La 20-an de decembro 1989, li subskribis kun la ŝtato objektivan kontrakton, kiun preparis lia antaŭulo, kaj kiu fiksis la disvolviĝon de la stacio ĝis 1995. Tri aksoj de disvolviĝo estis deciditaj :

  1. la lanĉo de novaj lingvoj,
  2. la plifortigo de la elsendmaterialo
  3. la modernigo de la dissendomaniero pro la apero de la frekvenca modulado

Aldoniĝis kvin radioĵurnaloj por Azio-Pacifiko. La programo de RFI estis modifita pro la milito de Kuvajto (1990–1991). Unu semajnon post la invado de Kuvajto fare de la iraka armeo, ĝi dissendis programojn en la araba post la franclingvaj ĵurnaloj. La 21-an de aŭgusto, ĝi malfermis servon de mesaĝoj en kiu la parolistoj legis la korespondaĵojn por francaj malliberigitoj, kiujn sendis ties proksimuloj. La 30-an de septembro, RFI lanĉis elsendon Quartier libre (Elirpermeso), cele al la francaj soldatoj. La luado de elsendilo en Gabono estis renovigita, kaj RFI subskribis interkonsenton pri modernigo de la elsendiloj kun TDF (TéléDiffusion de France)[20]. Novaj lingvoj aperis : la vjetnama la 9-an de julio 1990, kaj la persa la 21-an de marto 1991, cele al Irano, Afganio kaj Taĝikio. Tiam la stacio uzis 14 elsendolingvojn.

El la demokratigo de Afriko rezultis fermo de multaj radiostacioj, kiuj rompis la monopolon de RFI en Afriko. Ĝi decidis reagi per lanĉo de elsendo RFI Plus Afrique (RFI plus Afriko), t.e. kvarhora matena programo, kiu celis proksimiĝon kun Afrikanoj. La 8-an de septembro 1991, RFI dissendis unuafoje per frekvenca modulado por Afriko en Dakaro, Senegalio. La 14-an de novembro samjare, ĝi uzis frekvencan moduladon en Parizo dum la pintokunveno de la Franclingvanaro ("Francophonie"). Fine, en februaro 1992, la elsendoj en la lingvoj de RFI anstataŭigis la tutmondan servon en la franca ĝis tiam dissendita per mezlongaj ondoj.

Fine de 1992, Larquie konservis sian estran postenon. Ĉar li opiniis la kontrakton de celoj de 1989 plenumita, li lanĉis novan por la periodo 1994–2000 sub la nomo "Horizon 2000". Inter liaj prioritatoj estis la bona aŭdebleco de RFI ĉie en la mondo, la enkonduko de novaj fremdaj lingvoj kaj la starigo de tutmonda servo en la angla. La 16-an de aprilo 1993 aldoniĝis la laosa kaj la kamboĝa.

En 1995, Jacques Chirac estis elektita prezidento. Fine de novembre, Jean-Paul Cluzel, proksimulo Alain Juppé, kunlaboranto de la nova prezidento, fariĝis prezidanto de RFI[21]. En februaro 1996, li decidis, ke RFI devas fariĝi radio de daŭra informado kun dek minutoj da informado ĉiun duonhoron kaj elsendoj dum dudek minutoj.

Nur informcela radiostacio: 1996-[redakti | redakti fonton]

La nova horarprogramo estis lanĉita la 16-an de septembro 1996. La dissendoj de tiam okazis per pluraj kanaloj :

  • RFI I : la tutmonda franclingva servo.
  • RFI II : por la 17 fremdaj lingvoj.
  • RFI III : la muzika programo.

Aperis nova emblemo, ruĝa kaj blanka dum la radiostacio RMC Moyen-Orient eniris en la grupon de RFI. La nova programo estigis malkreskon de la intereso flanke de parto el la afrika publiko, kiu tamen fine revenis. La reorganizado estis poste aplikita al la elsendoj en lingvoj, sed kun pli da fleksebleco kaj malsimila kalendaro. Tio koncernis unue la latinamerikan redakcion en 1997 kun informoj ĉiun duan horon. Ekde aprilo 2001, la angla por anglalingva Afriko koncentriĝis en frumatena periodo, tre grava por tiu aŭskultantaro. Koncerne la germanan, RFI kunlaboris kun BBC.

Fine de 1999, RFI ekuzis diĝitigon (ciferecigon).

La atencoj de la 11-a de septembro 2001 estigis abruptan modifon de la programoj : RFI transsendis informojn dum 24 horoj sinsekve. En 2004, Antoine Schwarz fariĝis prezidanto de RFI. Schwarz prezentis, en 2004, projekton de entrepreno 2005–2010, kiu strebis reorienti la agadon de RFI per koncentriĝo je kvar lingvoj : angla, araba, hispana kaj ĉina. Tiu projekto estis poste forlasita [22]. Konsiderante, ke la elsendoj en aliaj lingvoj estis malmulte aŭskultataj, la ŝtato konsideris, ke RFI devas havi du prioritatajn celojn: Afrikon kaj Mez-Orienton, kaj ankaŭ, duanivele orientan Eŭropon kaj Ĉinion. Ĝi deziris ankaŭ, ke la stacio disvolviĝu interrete[23]. Poste, en 2006, la prezidanto de RFI strebis transformi la radion en multmediatan entreprenon, kaj tiel pliproksimigi ĝin al la publiko. Plie, li engaĝiĝis por konservado de la lingvoj uzataj de RFI[24]. Tamen, la dungitaro maltrankviliĝis pro la necerteco de la laboro, la forlaso de la kurtaj ondoj en certaj regionoj kaj la malfirmeco de la programoj en lingvoj[25].

Post sia elekto al la prezidenteco, en 2007, Nicolas Sarkozy decidis reorganizadon de la publika aŭvida servo: la 4-an de aprilo 2008, RFI estis asociita al la holdingo France Monde por krei iaspecan "francan CNN", la holdingon de ekstera aŭdvida servo de Francio France Monde. Dum la administra konsilio de la 23-a kaj 24-a de oktobro 2008, la ĝenerala prezidanto-direktoro de RFI anoncis la forigon de certaj lingvoj pro malgraveco de la aŭskultantaro : germana, albana, pola, serba-krota, turka kaj laosa; la pluan uzadon de la mandarena, de la rusa, de la persa kaj de la vjetnama interrete; la disvolviĝon de la franca, la angla, la portugala (cele al Brazilo), la hispana, la haŭsa kaj la svahila; kaj fine la fermon de ĉiuj filioj de RFI[26].

El la anglalingva versio de Wikipedia tra WikiTrans[redakti | redakti fonton]

La 17-an de septembro 2002, togolanda prezidento Gnassingbé Eyadéma provis maldaŭrigi la dissendadon de intervjuo kun unu el siaj kontraŭuloj, Agbéyomé Kodjo, per telefonado rekte al la Élysée Palaco (la prezidentejo de Francio). La intervjuo ne estis cenzurita fare de Jean-Paul Cluzel, tiutempe Prezidanto Ĝenerala Direktoro, pro la kunordigita interveno de la sindikatoj de la ĵurnalistoj. Tamen, raporto, kiu levis la demandon koncerne la francajn sekretajn servojn pri la morto, en 1995, de la juĝisto Bernard Borrel, en Ĝibuto, kiu estis elsendita la 17-an de majo 2005, estis poste forigita el la retejo de RFI pro ne diskonigitaj kialoj, probable pro la interveno de Ĝibuta prezidento Ismail Omar Guelleh. [1 ]

La 21-an de oktobro 2003, Jean Hélène raportis por RFI dum la interna milito en Ebur-Bordo, kiam li estis mortigita en Abiĝano fare de policestro Séri Toulou Dago Théodore. (el Wikitrans: Radio France Internationale)

Striko sen limtempo ĉe RFI en 2009[redakti | redakti fonton]

Depost la 12-a de majo 2009, la elsendoj de RFI estis perturbitaj pro striko sen limtempo[27] kontraŭ projekto de maldungo, parte sub devigo. Tio estas la plej longdaŭra striko konata en la publika aŭdvida servo depost majo 1968. Tiu plano antaŭvidis 206 forigojn de postenoj kaj fermon de ses lingvaj redakcioj (germana, albana, pola, serba-kroata, turka kaj laosa) bazitaj en Parizo.[28].

Organizado[redakti | redakti fonton]

Statuto[redakti | redakti fonton]

Radio France internationale estas publika radiostacio financata per ŝtata imposto kaj fare de la ministerio pri Eksterlandaj Aferoj. Laŭ deziro de la prezidento Nicolas Sarkozy, la organizado de RFI devis okazi en la kadro de la Societo pri ekstera aŭdvida servo de Francio (Société de l'audiovisuel extérieur de la France), publika holdingo havanta partoprenrajton sur la tereno de ekstera aŭvida servo (RFI, TV5 Monde, France 24). La prezidanto de tiu nova organismo estas nomumita kadre de ministra konsilio. Ĉe la estrado de tiu organismo troviĝas Alain de Pouzilhac, prezidanto, kaj la ĵurnalistino Christine Ockrent[29], delegita ĝenerala direktorino, cetere kunulino de la franca ministro pri eksterlandaj aferoj Bernard Kouchner[30].

Misio[redakti | redakti fonton]

Se dum longa tempo RFI estis la voĉo de Francio, ne plu estas tiel nuntempe. En 1987, la radiostacio fariĝis sendependa societo. La franca ŝtato konservas tamen influon, ĉar la prezidanto de RFI estas nomumita fare de la Supera Konsilio de la Aŭdvida Servo (Conseil supérieur de l'audiovisuel – CSA), kies membroj estas elektitaj fare de la prezidento, de la Nacia Asembleo kaj de la Senato. Ĝia misio estas difinita per la leĝo de la 2-a de aŭgusto 2000: kontribui al la disvastigo de la franca kulturo ĉe eksterlandanoj kaj francaj formigrintoj.

Publika interesiĝo[redakti | redakti fonton]

RFI estas la franca radiostacio, kies publika interesiĝo estas plej alta. En 2006, ĝi estis taksita je 44 milionoj da personoj. En 2007, ĝi estis proksimume 46 milionoj. Tamen, laŭ Alain de Pouzilhac, la entuta semajna publika interesiĝo de RFI (inkludanta Monte Carlo Doualiya – MCD) transiris de 44 milionoj al 35,6 milionoj inter 2004 kaj 2008, t.e. malkresko de 20 %. Ekster MCD, t.e. nur RFI, la entuta publika interesiĝo transiris de 33,5 milionoj al 29,8 milionoj, t.e. malkresko de 11 %. Dum la sama tempo, la publika interesiĝo de Afriko en la aŭskultado de RFI (...) transiris de 73 % ĝis 85 %[31].

Jen la strukturo de la aŭskultantaro de RFI, en milionoj da aŭskultantoj :

Aŭskultantaro laŭ teritorioj
Zono Publika interesiĝo 2006 Publika interesiĝo 2007
Afriko 25,8 27,5
Proksima/Meza-Oriento 10,5 10,5
Amerikoj 4,05 4,2
Eŭropo 2,05 2,2
Azio-Oceanio 1,9 1,7
TOTALO 44,3 46,1

Rimedoj[redakti | redakti fonton]

Radio France internationale disponas je du ĉefaj fontoj de financado : la aŭdvida imposto, kiun pagas ĉiu posedanto de televidilo, kaj la subvencio de la franca ministrejo pri Eksterlandaj aferoj. RFI elsendas ankaŭ iom da reklamo.

Inter 1990 kaj 1995, la buĝeto de RFI kreskis je 48,12%, kio signas la rolon de la ŝtato disvolvi la stacion.

Evoluo de la buĝeto de Radio France internationale de 1990 ĝis 1995 laŭ la raporto Balle
1990 1991 1992 1993 1994 1995
Totalo 439,9 481 505,5 548 593,1 651,6
el kio:
Ministrejo pri eksterlandaj aferoj 236,5 205 461 477,3 450,1 449,3
En milionoj da francaj kurantaj frankoj. Fonto: Rapporto Francis Balle, "La politique audiovisuelle extérieure de la France" (La aŭdvida ekstera politiko de Francio), 1996, p. 227.

Inter 1996 kaj 2000, tiu altiĝo malakceliĝis por atingi 18,43%.

Evoluo de la buĝeto de Radio France internationale de 1996 ĝis 2002 laŭ CSA.
1996 1997 1998 1999 2000 2001 2002
Produktoj 689,6 738,8 773,7 739,4 816,7 124,18 128,8
Kromkosto 743,4 764,1 782,1 739,1 780,1 125,67 136,06
Bilanco - 53,8 - 25,3 - 8,5 0,3 36,4 - 1,49 - 7,68
En milionoj da kurantaj frankoj (1996–2000), kaj poste kurantaj eŭroj (2001 kaj 2002). Fonto : jarraportoj de Conseil supérieur de l'audiovisuel (CSA) koncernanta RFI de 2000 ĝis 2003[2][rompita ligilo].

Ekde 2000, la buĝeto de RFI stagnis: de 128,55 milionoj da eŭroj en 2002 ĝis 132,77 en 2007.

Evoluo de la buĝeto de Radio France internationale
2002 2003 2004 2005 2006 2007
Total 128,8 128,55 129,9 130,21 132,77
el kio :
Takso 51,3 53 53,71 55,86 59,139
Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj 69,7 71,42 72,01 69,54 69,031
Alia (en 2007: Propraj rimedoj) 7,8 4,13 4,13 4,81 7,206
En milionoj de eŭroj. Fonto : Jaraj raportoj de RFI de 2002 ĝis 2008.

Post forta kresko dum la jaroj 1990, la buĝeto de RFI stagnis de 2000-2001 inter 128 kaj 130 milionoj da eŭroj, dum tiu de BBC World Service kaj Voice of America kreskis, precipe por respondi al la neceso de disvolvo de mediatoj en la mondo depost la atencoj de la 11-a de septembro 2001. En 2006, la buĝeto de RFI atingis 130,21 milionojn da eŭroj, kontraŭ 175,5 (260,5 milionoj da anglaj pundoj) por BBC World Service[32]. RFI perdis 1,1 milionojn da eŭroj en 2007[33].

Dissendo[redakti | redakti fonton]

RFI uzas plurajn rimedojn por elsendi siajn programojn : Altan frekvencon/kurtajn ondojn, Mezan amplitudon/mezajn ondojn, frekvencan moduladon/FM, sateliton, Interreton kaj transsendon fare de aliaj radiostacioj. La zonoj konsiderataj kiel prioritataj estas Afriko kaj Meza Oriento. Orienta Eŭropo kaj Ĉina popola Respubliko konsistigas ankaŭ prioritatojn, sed malpli gravaj[34]. Pli kaj pli malkreskas la uzo de kurtaj ondoj fare de RFI profite al satelito, FM, Interreto kaj transsendo fare de aliaj radiostacioj. La stacio uzas tri kanalojn:

  • RFI Monde : nur en la franca.
  • RFI II : por la fremdaj lingvoj.
  • RFI Musique : por disaŭdigo de muziko.

Kurtaj ondoj[redakti | redakti fonton]

La kurtaj ondoj ebligas disaŭdigon de programojn sur vastegaj geografiaj areoj. Tio estas tradicia rimedo de stacioj, kiuj celas internacian disaŭdigon. Ili havas avantaĝon trafi malpli atingeblajn zonojn. Tamen, ili multekostas al la stacio, ĉar ĝi estas ligita per longdaŭra kontrakto kun TDF, subskribita en epoko, kiam kurtaj ondoj estis la sola rimedo de eksterlanda disaŭdigo. RFI luas 12 kurtondajn elsendilojn kun turniĝantaj antenoj de 500 KW, kiuj situas en Issoudun (franca teritorio) kaj Montsinéry[35] franca Gujano. Krome, ĝi luas dek aliajn antenojn, kiuj situas eksterlande, kaj kvin pliajn, kiujn ĝi dispartigas kun aliaj radiostacioj[36]. Per tiu rimedo de disaŭdigo, RFI atingas grandan parton el la planedo : Afrikon, Eŭropon, Amerikon kaj Azion. La zono Azio-Pacifiko ne estas koncernata. Tamen, ĝi malpli kaj malpli uzas tiun rimedon de dissendo, kiu multekostas al ĝi kaj ne estas adaptita al certa publiko, precipe en Eŭropo kaj en Ameriko. Tiel, en 1999, 40% el la kurtondaj elsendiloj de RFI ĉesis funkcii[37].

Mezaj ondoj[redakti | redakti fonton]

RFI malmulte uzas la mezajn ondojn. Ĝi luas du mezondajn elsendilojn en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, sed anoncis en 2007 la finon de la dissendo en Moskvo pro la tro altaj kostoj kompare al la nombro da aŭskultantoj, preferante uzi relajsostacion de Deutsche Welle. La mezaj ondoj estas uzataj cefe por Francilio[38].

FM[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de la jaroj 1990, RFI disvolvis sian dissendon per frekvenca modulado (FM), kiu ebligas bonegan kvaliton de ricevo. La plej bone atingata estas Afriko, precipe okcidenta Afriko kaj Madagaskaro. Tiel, RFI estas ricevebla per FM en Nuakŝoto, Fritaŭno, Dakaro, Bamako aŭ ankaŭ Johanesburgo[39]. RFI estas ankaŭ ricevebla en Eŭropo, ekzemple Parizo, Barcelono, Lisbono, aŭ ankaŭ Prago. Tiu dissendo okazas precipe pere de ĝiaj filioj, kiel RFI Romania en Rumanio. Latina Ameriko estas malpli bone atingata, ĉar la FM-bendo estas saturita, sed relajsostacioj estas troveblaj en Bonaero, La-Pazo (Bolivio), aŭ ankaŭ Portoprinco[40]. La etendiĝo en Azio estas malgranda, kun frekvencoj en Kabulo kaj Kamboĝo. Same por Oceanio kun Suvo (Fiĝioj) kaj Portvilao (Vanuatuo). En 2007, la stacio posedis en propraĵo 170 FM-elsendilojn kaj luis unu solan[41] Surprizige, Francio mem (escepte la pariza regiono) ne estas atingata per la FM-elsendo sekve de kontraŭstaro de la Konsilio pri la aŭdvida Servo (Conseil supérieur de l'audiovisuel – CSA). La motivo indikita por la parizregiona escepto estas, ke la membroj de ĝia Administra Konsilantaro – inter kiuj plejparto laboras en Parizo – povu aŭskulti la radiostacion, kiun ili estras[42].

Satelito[redakti | redakti fonton]

RFI luas la servojn de 35 telekomunikadaj satelitoj. Tiu rimedo ebligas atingi la tutan planedon[43].

Interreto[redakti | redakti fonton]

  • RFI disponas je retejo, same pri ĝiaj filioj. Tio ebligas atingi grandan parton el la mondo sen granda monelspezo. En 2007, la retejo de RFI ricevis 32 milionojn da vizitoj[44].
  • Radio internet : RFI estas ankaŭ disponebla ĉe plejparto el la interretaj radiostacioj venditaj en komerco, en fluo (angle : "streaming"). Por la podkastoj, la aliro per interreta radiofonio multe varias de marko al alia kaj ankaŭ laŭ la tempo. Ekzemple, per Noxxon/Terratec, en 2008, praktike ĉiuj podkastoj de www.rfi.fr estis alireblaj, sed en 2009, la listo de la afiŝitaj podkastoj RFI reduktiĝis al kvar, kaj la ligiloj ne funkcias. Tio estas nesolvebla, posedanto de aparato entute dependas de la operatoro asociita kun la aĉetita aparato. Fakte, ĉiufoje, kiam ŝanĝiĝas la programo aŭ la retejo pro ĝisdatigo, la interreta operatoro bezonas certan tempon por sia ĝisdatigo... kaj pli malpli komplete. Tio estas problemo komuna al ĉiuj radiostacioj, ĉefe neanglalingvaj.
  • Podkastoj por iPod[45]: multaj podkastoj estas senpagaj tra iTunes[46]. La elekto de podkastoj estas la plej bona kompare al plejmulto el la interretaj radiostacioj.

Resendo fare de aliaj stacioj[redakti | redakti fonton]

La programoj de la tutmonda radio estas elsendataj ankaŭ fare de aliaj radiostacioj. La elsendoj de RFI estas pludissendataj en Ameriko, en Eŭropo, en Meza Oriento kaj Oceanio. Tiel estas en Latinameriko, kie la FM-bendo estas saturita[47].

Personaro[redakti | redakti fonton]

En 2007, Radio France internationale havis 1036 kunlaborantojn inter kiuj 401 ĵurnalistoj [48]. Laŭ CSA, en 2007, la stacio havis 1118 postenojn egalvaloraj al plena labortempo inter kiuj 861,59 konstantaj, 113,81 okazaj kaj 145,91pagitaj laŭ la farita laboro. De 2006 ĝis 2007, la nombro da konstantaj postenoj kreskis dum la ceteraj malkreskis[49].

La prezidanto de RFI[redakti | redakti fonton]

Depost 1986, le prezidanto de Radio France Internationale estas nomumita fare de la Supera Konsilio de la aŭdvida servo (CSA), organismo de reguligado de la franca aŭdvida servo [50].

Ĝis marto 2009, li estis la sola prezidanto de la societoj de publika aŭdvida servo, kiun CSA ne povis libere nomumi. La leĝo de 1986 devigas CSA elekti la prezidanton de RFI inter la personoj, kiujn proponas la registaro. Depost tiam, la nomumo de la prezidantoj de France Télévisions kaj de Radio France estas ankaŭ submetitaj al elekto fare de la prezidento[51]

Listo de la prezidantoj de RFI
Prezidanto Datoj
Jacqueline Baudrier 1975–1981
Michèle Cotta 1981–1982
Jean-Noël Jeanneney 1983–1986
Henri Tezenas du Montcel 1986–1989
André Larquie 1989–1995
Jean-Paul Cluzel 1995–2004
Antoine Schwarz 2004–2008
Alain de Pouzilhac ekde julio 2008

Lingvoj de dissendo de RFI[redakti | redakti fonton]

RFI estis disaŭdigata en la jenaj lingvoj en 2008[52] :

Lingvoj
Lingvo kvanto semajne (2005) (2007)
Albana 3h 30 5h
Germana 14 h 12h
Angla 33h 30 33h 30
Araba (Monte Carlo Doualiya) 119 h 121h
Bulgara (RFI Bulgario) 70 h 70h
Kmera 7 h 7h
Ĉina 21h 21h
Kreola 30 min. -
Hispana 28 h 26h
Haŭsa - 14h
Laŭa 7h 2h 30
Persa 10h 30 10h 30
Pola 15h 45 7h
Portugala 14 h 12h
Portugala brazila 12h 30 12h
Rumana 14 h 16h 20
Rusa 14 h 14h
Serba-kroata 17h 30 11h 20
Turka 1h interrete
Vjetnama 14h 14h

En 2005 RFI dissendis 418 horojn da programoj el kiuj 188 en la franca kaj 230 en aliaj lingvoj. En 2007, ĝi elsendis entute dum 393 horojn. La dissendo en la araba kaj en la bulgara efektiviĝas pere de filioj[53].

En 2010 : Post la sukceso de elsendoj en la haŭsa, RFI anoncis novajn, la 8-an de julio 2010, en svahila lingvo (svahile: Kiswahili) el Daresalamo, Tanzanio por plivastigi sian riceveblecon al la orienta parto de Afriko[54]. La svahilan parolas pli malpli 100 milionoj da homoj, ĉefe en Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj limaj regionoj de D.R. Kongo, Zambio kaj Mozambiko. BBC elsendis en tiu lingvo jam antaŭ duonjarcento; pli poste aperis Voĉo de Ameriko, de Germanio, de Ĉinio kaj pli freŝdate de Japanio. Tiel la svahila aldoniĝas al la angla, araba, ĉina, haŭsa, hispana, laŭa, persa, portugala, rumana, rusa, vjetnama.

  • Tabelo pri frekvencoj :
En la franca (2009)
Horaroj (UTC) Frekvencoj (Kurtondoj en KHz)
04:00–05:00 5925–7215
05:00–06:00 7340–7425, 9790–11605
06:00–07:00 5925–9790, 11605–11700
07:00–08:00 9790–13695, 15170–15300
08:00–09:00 13695–15300, 17850
09:00–10:00 13695–15300, 17850
10:00–11:00 15300
11:00–12:00 15300–15680 (6175 ĝis 11:30)
12:00–13:00 15300–17660, 21580
13:00–14:00 15300–21580
14:00–16:00 15300
16:00–17:00 15300–17850
17:00–18:00 11705–11995, 13695–15300, 21690
18:00–19:00 9790–11705, 21690
19:00–20:00 6175, 9790–11705, 21690
20:00–22:00 6175–7205

Filioj[redakti | redakti fonton]

Aldone al ĝia propra aktivado, RFI mastrumas plurajn filiojn integritajn al la Grupo RFI[55]:

  • Aeriel Hongrie: lanĉita en 1999, tiu stacio dissendas 12 horojn da programoj produktitaj fare de RFI kaj dekdu aliajn produktitajn fare de BBC.
  • Beta RFI : filio de RFI kaj de la informagentejo Beta
  • Monte Carlo Doualiya (antaŭe RMC Moyen-Orient) : arablingva stacio, kiu elsendas konstante en direkto de la araba mondo. 10 milionoj da aŭskultantoj.
  • Rádio Europa Lisboa : kreita en 2006, ĝi elsendas ĉiutage al Lisbono 10 horojn da programoj en la portugala kaj 14 aliajn en la franca.
  • RFI Sofia: elsendas konstante 12 horojn ĉiutage en la bulgara.
  • RFI Romania: konstante elsendas por Rumanio.
  • RFI Deutschland: elsendas ĉiutage 16h 30 da anglalingvaj programoj, 5 horojn 30 en la franca kaj 2 horojn en la germana en direkto de Germanio.
  • RFI Marine : elsendis unuafoje la 1-an de junio 2005, precipe meteologiajn informojn.

Programado[redakti | redakti fonton]

La nuna programo de RFI konsistas el dekminutaj informĵurnaloj, kiuj komenciĝas ĉiun duonhoron. Inter ili enŝoviĝas magazinoj. La programado orientiĝas entute al internacia enhavo, kaj precipe al franclingva Afriko.

Kelkaj nunaj elsendoj :

france
  • Archives d'Afrique (Arkivoj de Afriko) : 2 foje 20 minutoj dediĉitaj al la historio de nuntempa Afriko, konsistanta el komentoj kaj son-arkivoj.
  • Débat africain (Afrika debato) : semajna magazino de dufoje dudek minutoj da debato pri la afrikaj socioj.
  • Grand Reportage (Granda reporteraĵo) : elsendo de dudekminuta enketo dissendita de lundo ĝis ĵaŭdo. Kelkaj elsendoj : Le retraitement des déchets d'Abidjan (La pritraktado de ruboj en Abiĝano – 30-an de januaro 2007), Serbie : le poids des criminels de guerre (Serbio: la pezo de la militkrimoj – 1-an de februaro 2007).
  • Orient presse (Oriento Gazetaro) : semajna dudekminuta debato pri Nordafriko kaj Mezoriento.
  • Couleurs tropicales (Tropikaj koloroj) : dufoja ĉiutaga dudekminuta elsendo dediĉita al la afrika muziko.
  • Mémoire d'un continent (Memoro pri kontinento) : semajna dudekminuta elsendo pri la historio de Afriko : La métallurgie ancienne de l’Afrique de l’Ouest (La iama metalurgio de Okcidenta Afriko – 6-an de januaro 2007), Naissance d’une religion : l’Association Louzolo Amour OPH au Congo Brazzaville (Naskiĝo de religio : la Asocio Louzolo Amour OPH en Popola Respubliko Kongo, Brazavilo – 27-an de januaro 2007).
  • Médias d'Afrique (Mediatoj de Afriko) : ĉiutaga dufoja dudekminuta elsendo : internaciaj aktualaĵoj laŭ vidpunkto de la afrika gazetaro. Kelkaj el la pritraktitaj temoj: les séries télévisées (La televidserioj), la police en Afrique (La polico en Afriko).
  • http://voyage.blogs.rfi.fr Si Loin Si Proche (Tiel malproksima Tiel proksima): semajna unuhora elsendo dediĉita al vojaĝo proponita fare de Ludovic Dunod kaj Ziad Maalouf.
  • L'épopée des musiques noires (La epopeo de la nigrulaj muzikoj): dudekminuta ĉiusemajna elsendo dediĉita al la historio pri la nigrula muziko.
  • Priorité santé (Prioritato sano) : ĉiutaga dudekminuta elsendo pri la problemoj de sano en la mondo. Antaŭe nomita L'important c'est la santé (Gravas la sano).
  • Mondial sports (Sportoj tutmonde) : dufoje dudekminutoj semajne pri la tutmonda sporto. Tiu elsendo estis kreita en 1975.
  • Appels sur l'actualité (Alvokoj pri aktualaĵoj) : dufoje dudek minutoj pri la aktualaĵoj en Afriko. Ĝi estas momente la elsendo kun plej alta procento publika interesiĝo. (2007)
hispane
  • Semana Latino America (Latin-Amerika Semajno) : du fojojn semajne pri analizo de la aktualaĵoj.
  • Cuestiones de hoy (Hodiaŭaj demandoj) : elsendo dediĉita al la nuntempa socio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Altfrekvenco ĉe WikiTrans.
  2. Amplitudo-modulado ĉe WikiTrans[rompita ligilo].
  3. Worldspace, aŭ "1worldspace" estas grupo da mediatoj kaj distraĵoj bazita en Vaŝingtono havanta la eblecon persatelite disendi ciferecan radiofonion en pli ol 130 landoj.
  4. Fonto: Jacqueline Baudrier "Si RFI m'était conté" (Se RFI estus rakontita al mi), 2004. france Interreta konsultado Arkivigite je 2009-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Pontoise ĉe Wikitrans.
  6. Georges Mandel ĉe WikiTrans
  7. Les Essarts-le-Roi ĉe WikiTrans.
  8. Albert Sarraut ĉe WikiTrans.
  9. Amedeo Modigliani, pentristo, ĉe WikiTrans.
  10. Philippe Henriot ĉe WikiTrans.
  11. Allouis estas komunumo kiu situas en la centra parto de Francio. Allouis ĉe WikiTrans.
  12. France libre estas organizaĵo de ekstera rezistado fondita en Londono fare de generalo Charles de Gaulle sekve de sia alvoko de la 18-a de junio 1940. La armeoj ligitaj al ĝi ricevis la nomon "Forces Françaises Libres" (FFL : Liberaj Francaj Fortoj)Francaj Liberaj Fortoj ĉe WiKitrans
  13. Radiodiffusion-télévision française ĉe WikiTrans.
  14. Édouard Balladur ĉe Wikitrans.
  15. Issoudun ĉe WikiTrans.
  16. France Culture ĉe WikiTrans.
  17. François Léotard ĉe WikiTrans.
  18. Michel Rocard ĉe WikiTrans.
  19. Jack Lang ĉe WikiTrans.
  20. TéléDiffusion de France estas franca firmao, kiu disponigas radion kaj televidan dissendoservojn, servojn por teleentreprenofunkciigistoj, kaj aliaj multmediaj servoj: ciferecigon de enhavo, ĉifradon, stokadon, ktp.
  21. L'homme du jour, Jean-Paul Cluzel[rompita ligilo], "L'Humanité", 13-an de majo 2004
  22. Anne Roy, La radio cosmopolite perd ses langues (La kosmopolita radio perdas siajn lingvojn), "L'Humanité", 18-an de novembro 2004
  23. Annexe du projet de loi de finance français de 2006, Secteur public de la communication audiovisuelle, p. 78–80. PDF[rompita ligilo]
  24. Toujours du rififi à RFI, L'Humanité, 30-an de oktobro 2006]
  25. Sébastien Homer, RFI dans la tourmente, L'Humanité, 3-an de aprilo 2006]
  26. http://jeanmarcmorandini.tele7.fr/article-20163.html[rompita ligilo] ; Bakchich.info du 30 octobre 2008[rompita ligilo] ; RFI supprimera six langues (RFI forigos ses lingvojn), Stratégies, 29 Octobre 2008 Arkivigite je 2013-11-10 per la retarkivo Wayback Machine et Didier Si Ammour, RFI envisage l'arrêt de programmes en six langues (RFI antaŭvidas la ĉesigon de programoj en ses lingvoj), CB News, 28 octobre 2008[rompita ligilo]
  27. RFIriposte – Grève illimitée à RFI
  28. LeJDD.fr – RFI: Silence sur les ondes – Le Journal du Dimanche, 4 septembre 2009. Arkivita el la originalo je 2009-09-08. Alirita 2010-07-14.
  29. Christine Ockrent ĉe WikiTrans.
  30. David Medioni, Kouchner prêt à démissionner pour Ockrent, CB NEWS, 4 mars 2008[rompita ligilo]
  31. Fonto : http://www.assemblee-nationale.fr/13/cr-cedu/09-10/c0910030.asp#P10_498#end
  32. Fonto: http://www.rfi.fr/pressefr/images/083/RapportActivite-2006.pdf Arkivigite je 2006-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
  33. Fonto : http://jeanmarcmorandini.tele7.fr/article-16475.html[rompita ligilo] kaj Jara Raporto de RFI, 2007–2008, PDF Arkivigite je 2013-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
  34. Publika sektoro de la aŭdvida komunikado, Flava aneksaĵo de la financa leĝprojekto 2006, p.78: Eltiraĵo : "Ĝeneralmaniere, RFI koncentrigas siajn strebojn al siaj fortaj punktoj, Afriko kaj araba-muzulmana mondo, kiuj estas la unuaj prioritatoj, kiun la registaro asignis al ĝi, kaj, je malpli grava nivelo, orienta Eŭropo kaj Ĉinio, kie ĝiaj pozicioj estas nete pli malfortikaj". Legi interrete[rompita ligilo]
  35. Montsinéry ĉe WikiTrans.
  36. Bilanco de la nacia societo de programoj RFI (Radio France internationale) Jaro 2007, CSA, p. 18.[rompita ligilo] PDF
  37. Publika sektoro de la aŭdvida komunikado, Flava aneksaĵo de la financa leĝprojekto 2001 france Legi interrete[rompita ligilo] PDF
  38. Bilanco de la nacia societo de programo RFI (Radio France internationale) Jaro 2007, CSA, p. 17–18.[rompita ligilo] PDF
  39. Raporto pri aktivado 2005–2006 de RFI, p. 14 à 27. Arkivita el la originalo je 2006-12-07. Alirita 2010-07-14.
  40. Raporto pri agado 2007–2008 de RFI, p. 25. Arkivita el la originalo je 2006-12-07. Alirita 2010-07-14.
  41. Jara bilanco de RFI[rompita ligilo] , CSA, 2007 p. 18.
  42. Radio France Internationale en province : Un ghetto radiophonique (Radio France Internationale en provinco : delira situacio)...[rompita ligilo]
  43. Bilanco de la nacia societo de programo RFI (Radio France internationale) Jaro 2007, CSA, p. 18.[rompita ligilo]
  44. Raporto pri aktivado 2007–2008 de RFI, p. 8. Arkivita el la originalo je 2013-12-18. Alirita 2010-07-14.
  45. IPod ĉe WikiTrans.[rompita ligilo]
  46. ITunes ĉe WikiTrans.[rompita ligilo]
  47. {fr} Raporto pri aktivado 2005–2006 de RFI, p. 14 à 27 Arkivigite je 2006-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
  48. Fonto, france: Raporto pri aktivado 2007–2008 de RFI, p. 51 Arkivigite je 2013-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
  49. Fonto, france : Raporto pri aktivado 2007–2008 de RFI, p. 9 Arkivigite je 2013-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
  50. Fonto, {fr}: http://www.strategies.fr/archives/1325/132502602/[rompita ligilo]
  51. {fr} http://www.legifrance.gouv.fr/affichTexteArticle.do;jsessionid=8542A909C4EF269DE9257F3C3574C153.tpdjo13v_2?idArticle=LEGIARTI000020354820&cidTexte=LEGITEXT000020354818&dateTexte=20090426
  52. Fonto, {fr} : Raporto pri aktivado de RFI Arkivigite je 2006-12-07 per la retarkivo Wayback Machine, 2006, p. 5; kaj Rapport d'activité de RFI Arkivigite je 2013-12-18 per la retarkivo Wayback Machine, 2008, p.9
  53. RFI.fr. Arkivita el la originalo je 2009-02-16. Alirita 2010-07-14.
  54. Gabriel Kahn : {fr} "RFI lance son antenne en kiswahili" (RFI lanĉas sian antenon en svahila)
  55. Fonto, {fr}: Raporto pri aktivado 2007–2008 de RFI, p. 23 Arkivigite je 2013-12-18 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Radio France internationale en franca  Vikipedio kaj Radio France Internationale en angla  Vikipedio.