Pola Popola Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola Popola Partio
Polskie Stronnictwo Ludowe
Emblemo de Pola Popola Partio
partio
Lando  Pollando
Estro Władysław Kosiniak-Kamysz
Fondiĝo 5-a de majo 1990
Ĉefa sidejo Varsovio, str. Kopernika 36/40
Ideologio Centrismo
Kamparanismo
Kristana demokratio
Novkejnsianismo
Internacia aliĝo Centrodemokratia Internacio
Retejo psl.pl
vdr
Władysław Kosiniak-Kamysz
Jerzy Buzek kaj Janusz Piechociński (dekstre) - la antaŭa prezidanto de Pola Popola Partio

Pola Popola Partio (pole Polskie Stronnictwo Ludowe, PSL) estas centrisma kaj kamparana partio de Pollando, kreita la 5-an de majo 1990 per unuiĝo de du Polaj Popolaj Partioj - Odrodzenie (Renaskiĝo) kaj Pola Popola Partio de Wilanów. Ĝi daŭrigas la tradicion de samnoma partio funkcianta en Aŭstrio-Hungario kaj Dua Pola Respubliko, kaj ĝi estas la plej granda pola partio laŭ la membraro (pli ol 120 mil membroj).

John Godson, de februaro 2015 li estas membro de parlamenta klubo de Pola Popola Partio, antaŭe vicprezidanto de La Pollando Ensemble, Esperanto-amiko

De februaro 2015 vicprezidanto de la partio La Pollando Ensemble John Godson estas membro de parlamenta klubo de Pola Popola Partio.

Paweł Bejda, vic-vojevodo de Lodzio de la jaro 2012, de oktobro 2015 parlamentano de Pola Sejmo kaj de septembro 2016 la ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)

Pola Popola Partio kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En septembro 2013 John Godson transdonis al Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) la institucian skriban apogdeklaracion por Nacia Instituto de Kultura Heredaĵo pri la enskribo de Esperanto sur la Landan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.

Alia E-amiko en la Pola Popola Partio estas Vic-vojevodo de Lodzo Paweł Bejda (filo de esperantisto Ladislao Bejda), li apogas Esperanton - partoprenis kiel Alta Protektanto de la Senata Esperanto-ekspozicio en Loviĉo la 15an de julio 2014, li ĉeestis persone la finan vernisaĝon de la Senata Esperanto-ekspozicio kaj dum elpaŝo laŭdis Esperanton. En la jaro 2009 danke al la apogo de Paweł Bejda kaj la Distrikt-Starostejo en Loviĉo oni eldonis la koloran E-prospekton "Eltondu Łowicz-Teron" en la Centro de Kulturo, Turismo kaj Promociado de la Łowicz-Tero (Tekstoj kaj grafika prilaboro: Jacek Rutkowski; E-Traduko: Eduardo Kozyra, Sofia Śmistek, Roberto Kamiński kaj Jarosław Parzyszek).

La 16an de junio 2014 venis de Lodzo dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio al Loviĉo. La ekspozicio okazis de la 15a de julio ĝis 15a de aŭgusto 2014 en Loviĉa Centro de Kulturo sub la Alta Patroneco de la Lodza Vojevodo kaj kunorganizantoj estas la Loviĉa Urbestro, Loviĉa Centro de Kulturo kaj Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando). La solena fina vernisaĝo okazis la 15an de aŭgusto 2014 je la horo 17:30 kun persona ĉeesto de Vic-Vojevodo Paweł Bejda kies patro estis esperantisto (ekzistas eĉ portalo de la Vojevodio de Lodzo, kie aperis la speciala artikolo pri la E-evento.[1]).

Parlamentano Paweł Bejda de la jaro 2016 estas ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]