Jerzy Robert Nowak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerzy Robert Nowak
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1940 (1940-09-08) (83-jaraĝa)
en Terespol
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Partio Ancestral Home • Partio Demokratia vd
Profesio
Okupo historiisto de moderna epoko • historiistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jerzy Robert NOWAK (pli frue ankaŭ Robert Nowak; naskiĝis la 8-an de septembro 1940 en Terespol) – pola historiisto, publicisto, habilitdoktoro pri politikaj sciencoj, specialiĝinta en hungara problemaro. Aŭtoro de 75 libroj kaj pli ol 1700 gazetaraj artikoloj. Kadre de la serio Biblioteko de libroj politike malkorektaj aperis jam - ekde 2000 en la eldonejo MaRoN - pli ol 20 volumetoj.

Jerzy Robert Nowak

En la jaroj 1994-2006 eksterordinara profesoro en la Akademio nome de Jan Długosz en Częstochowa. De 2004 profesoro en la Supera Lernejo de Socia kaj Media Kulturoj en Toruń. Publicisto kaj felietonisto de katolik-sociaj Televido Trwam, Radio Maryja, Nasz Dziennik (Nia Ĵurnalo), Nasza Polska (Nia Pollando), semajnrevuoj Głos (Voĉo), Niedziela (Dimanĉo), kaj Moja Rodzina (Mia Familio). Fondinto kaj prezidanto de la partio Ruch Przełomu Narodowego (Movado de Nacia Transsalto), de Patriotaj Klubejoj kaj Komitato de Bona Nomo de Pollando kaj Poloj.

Kreinto de disaŭdigo "Pasis monato" aŭdigata unufoje monate en Radio Maryja kaj Televido Trwam. Honora civitano de la urbo Jedwabne.

Hungara problemaro[redakti | redakti fonton]

En 1966 estante 26-aĝa publikigis en Universitato de Varsovio libron pri la nuntempa hungara literaturo, kiun hungaraj kritikistoj enlandaj kaj emigraciaj konsideris pionira laboro. Poste aperis libro pri historio de la polaj-hungaraj rilatoj Węgry bliskie i nieznane (Hungario proksima kaj nekonata), Węgry 1939-1974 (Hungario 1939-1974), libro pri la Hungara Insurekcio, Historia literatury węgierskiej XX w. (Historio pri la hungara literaturo de la 20-a jarcento), du antologioj de la hungara esearo, poezielekto de la plej granda hungara poeto de la 20-a jc – Endre Ady, memoraĵelekto de la princo Francisko Rákóczi la 2-a. En 1975 partiaj recenzistoj malebligis eldonon en PWN (Ŝtata Scienca Eldonejo) 600-paĝan libron pri historio de la hungara stalinismo.

Jerzy Robert Nowak estas eksterordinara membro de la Hungara Asocio de Verkistoj pro meritoj por la hungara kulturo, kio okazis nur al nemultaj fremdlandanoj.

Elektitaj publikaĵoj kaj afero de Jedwabne[redakti | redakti fonton]

Libroj de Jerzy Robert Nowak estas eldonataj de fondita de li eldonejo "Maron", kie laboras lia edzino Maria kaj filo Jerzy, kaj de "Fundacja Nasza Przyszłość" (Fonduso Nia Estonteco).

En 1994 aperis publikaĵo Myśli o Polsce i Polakach (Pensoj pri Pollando kaj poloj) rilatanta al la bildo de Pollando kaj poloj en la mondo. En 1998 li eldonis duvoluman libron Zagrożenia dla Polski i polskości (Minacoj por Pollando kaj poleco). Samjare aperis la unua volumo de duvoluma Czarny leksykon (Nigra leksikono).

En 1999 aperis libro Przemilczane zbrodnie (Prisilentitaj krimoj) priskribanta krimojn plenumitajn de bolŝevikigitaj judoj kontraŭ iliaj polaj najbaroj. En 2001 oni eldonis 100 kłamstw J.T.Grossa (100 mensogoj de J.T. Gross) kiel polemikon kun publikaĵo de Gross Sąsiedzi (Najbaroj), priskribanta krimon en Jedwabne.

La 15-an de januaro 2006 dum sesio de Urba Konsilantaro en Jedwabne oni donis al Jerzy Robert Nowak la honoran civitanecon de la urbo Jedwabne pro "kontribuo en demaskigo de mensogoj rilate al la krimo kontraŭ judoj en Jedwabne". Kun iniciato de tia distingo eliris urbestro Michał Chajewski.

Konvinkoj[redakti | redakti fonton]

Jerzy Robert Nowak estas aperta kritikisto de la interkompreniĝo ĉe la Ronda Tablo kaj pledas por plena malfermo de aktoj de la Instituto pri Nacia Memoro kaj senescepta dekomunismigo.

Li estas eŭroskeptikulo kun konservativa-kristana sinteno. Tamen ne estas kontraŭulo de Eŭropa Unio. Li asertas, ke ne ekzistas alternativo kontraŭ ĉi tiu organizo. Estis ankaŭ kontraŭulo de la Traktato de Lisbono. Kaj ne akceptas eŭron por Pollando.

En siaj artikoloj, felietonoj kaj paroladoj li defendas reprezentantojn de konservativa flanko de la katolika eklezio kaj precipe de Radio Maryja.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nowe kłamstwa J. T. Grossa (Novaj mensogoj de J.T. Gross), Maron, Varsovio 2006.
  • 100 kłamstw J. T. Grossa (100 mensogoj de J.T. Gross pri judaj najbaroj kaj Jedwabne) , Von Borowiecky, Varsovio 2001 ISBN 83-87689-35-1.
  • Alarm dla Polski (Alarmo por Pollando), Maron, Varsovio 2009.
  • Antypolonizm – zdzieranie masek, volumo 1 kaj 2 (Kontraŭpolonismo - forigo de maskoj).
  • Co Polska dała światu, volumo 1 kaj 2. (Kion Pollando donis al la mondo)
  • Historia literatury węgierskiej XX wieku (Historio de la hungara literaturo).
  • Jak oszukano naród (Kiel oni trompis la nacion), Maron, Varsovio.
  • Kogo muszą przeprosić Żydzi (Kiun devus pardonpeti judoj), Maron, Varsovio.
  • Kościół a Rewolucja Francuska (Eklezio kaj la Franca revolucio de 1789), Maron, Varsovio.
  • Myśli o Polsce i Polakach (Pensoj pri Pollando kaj poloj), Maron, Varsovio.
  • Norwid nasz współczesny (Cyprian Norwid nia nuntempa), Maron, Varsovio.
  • Nowa cenzura (Nova cenzuro), Maron, Varsovio.
  • O Władysławie Bartoszewskim bez mitów (Pri Władysław Bartoszewski sen mitoj), Maron, Varsovio.
  • Pełzająca germanizacja Wrocławia (Rampanta germanigo de Vroclavo), Maron, Varsovio 2011.
  • Platforma Obłudników (Civitana Platformo de hipokritoj), Maron, Varsovio 2009.
  • Potępiony za patriotyzm (sylwetka Jana Kobylańskiego) (Kondamnita pro patriotismo. Silueto de Jan Kobylański), Varsovio 2009.
  • Powstanie Ludowej Republiki Albanii (Fondo de Popola Respubliko Albanio), Instituto de Socialismaj Landoj de PAN (Pola Akademio de Sciencoj), Varsovio: INS PAN, 1983.
  • Polska a Unia Europejska. 44 pytania (Pollanjdo kaj Eŭropa Unio. 44 demandoj), Von Borowiecky.
  • Przemilczane zbrodnie, (Prisilentitaj krimoj), Maron, Varsovio.
  • Przemilczani obrońcy Polski (Prisilentitaj defendantoj de poleco), Maron, Varsovio.
  • Siły opozycyjne w Hiszpanii – Geneza i rozwój Nowej Opozycji antyfrankistowskiej w latach 1962-1968 (Opoziciaj fortoj en Hispanio - Genezo kaj evoluo de Nova Opozicio Kontraŭfrankista en la jaroj 1962-1968), Polski Instytut Spraw Międzynarodowych. Zakład Rozwiniętych Krajów Kapitalistycznych, Varsovio 1969.
  • W obronie polskich interesów (Defende de polaj aferoj), Maron, Varsovio.
  • Walka z Kościołem w mediach. Biała księga (Batalo kun la Romkatolika Eklezio en amasmedioj), Maron, Varsovio 2007.
  • Walka z Kościołem wczoraj i dziś (Batalo kun la Eklezio hieraŭ kaj hodiaŭ) , Szczecinek 1999, ISBN 83-910221-6-1.
  • Węgry bliskie i nieznane (Hungario proksima kaj nekonata), Varsovio 1980.
  • Zbrodnie UB (Krimoj de Sekurec-Ofico), Maron, Varsovio.
  • Żeby Polska..., t. I (Por ke Pollando...) (la libro montras plej gravajn polojn el la historio de Pollando en la jaroj 1733-1860), Maron, Varsovio 2009.
  • Żeby Polska..., t. II (la dua volumo pri poloj el la jaroj 1861-1905), Maron, Varsovio 2010.
  • Żydzi przeciw żydom (Judoj kontraŭ judoj. Krimoj de juda polico), Maron, Varsovio 2012.
  • Życiorysy bez retuszu (Biografioj sen korektoj), Maron, Varsovio.
  • Żydzi w historii świata (Judoj en la historio de la mondo), Maron, Varsovio.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Kavalira Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta
  • Arĝenta Merit-Kruco
  • Ora Stupo de la Labor-Ordeno de Hungara Popola Respubliko
  • Honora Civitano de Jedwabne

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]