Bob Lazar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bob Lazar
Persona informo
Naskonomo Robert Scott Lazar
Naskiĝo 26-an de januaro 1959 (1959-01-26) (65-jaraĝa)
en Coral Gables
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Los Angeles Pierce College • Masaĉuseca Instituto de TeknologioKalifornia Instituto de Teknologio vd
Profesio
Alia nomo Dennis vd
Okupo konferanseoverkistofizikisto • entreprenisto vd
Laborkampo retroinĝenierio vd
Aktiva en Areo 51 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert Scott LAZAR, konita ankaŭ kiel Bob Lazar, estas usona fizikisto kiu asertas, ke li laboris de 1988 ĝis 1989 en armea zono nomata S-4 (Sektoro Kvar), situa proksime de Lago Groom (Nevado) kaj Areo 51. Laŭ Lazar, S-4 estis uzata kiel armea kaŝejo por studado de eksterteraj kosmoŝipoj. Lazar asertas, ke li vidis tie naŭ malsamajn flugantajn nifojn.

En novembro 1989, Bob Lazar aperis en speciala intervjuo kun la ĵurnalisto kaj esploristo George Knapp en la televidkanalo de Lasvegaso KLAS-TV por paroli pri diversaj aspektoj de sia laboro en S-4.

Bob Lazar asertas, ke li komence estis enigita por labori en S-4 de Edward Teller. Siaj taskoj konsistis el sciencaj esploradoj pri la sistemo de propulso de unu el la naŭ flugantaj nifoj, kiel ĝenerala parto de la projekto de inversa inĝenierio kiu okazas en S-4.

Depost la unuaj observoj de Lazar en S-4, li pensis, ke la flugantaj subtasoj estis teraj sekretaj aviadiloj, kies provflugoj estus kaŭzo de multaj informoj pri nifoj. Iom post iom, kaj pro la multnombraj dokumentoj kiujn li atente legis kaj kiujn oni montris al li en S-4, Lazar alvenis al la konkludo, ke la subtasoj havis eksterteran originon.

Por la propulso de la veturiloj studataj en S-4, Bob Lazar certigas, ke la atoma elemento kiun oni trovis en la subtasoj estis 115 kaj ke ĝi estis uzata kiel nuklea brulaĵo por la nifoj. La elemento 115 (aŭ ununpentio), laŭ li informas, estas formita laŭ sistemo de nuklea propulso de antigravito kaj la energifonto de la nifoj estas reaktoro de antimaterio. Tio havigus intensan energifonton, kiu ebligus la nifojn subite delokiĝi al grandaj distancoj manipulante la tempon kaj la spacon.

Lazar asertas, ke li ĉeestis informajn kunvenojn en kiuj oni priskribis al li historian patroprenon de eksterteraj estaĵoj en nia planedo ekde antaŭ pli ol 10.000 jaroj. Laŭ Lazar la eksterteranoj (grizuloj) devenas el la binara stela sistemo Zeta Retikuli.