Chico Anysio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chico Anysio
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de aprilo 1931(nun 1931-04-12)
en Brazilo Maranguape, Cearao, Brazilo
Morto la 23-an de marto 2012 (80‑jara)
en Brazilo Rio-de-Ĵanejro
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per sindromo de plurorgana misfunkcio vd
Religio ateismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Familio
Gefratoj Lupe Gigliotti vd
Edz(in)o Nancy Wanderley • Zélia Cardoso de Mello • Regina Chaves vd
Infanoj Lug de Paula • Nizo Neto • André Lucas • Bruno Mazzeo vd
Profesio
Okupo komikistoverkistokomponistoaktoro vd
Aktiva dum 1960 - 2012
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Chico ANYSIO, realnome Francisco Anysio de Oliveira Paula Filho (naskiĝis la 12-an de aprilo 1931 en Maranguape, mortis la 23-an de marto 2012 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo) estis brazila aktoro de kino kaj televido, kaj humuristo.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Maranguape (Ceará) la 12-an de aprilo 1931, Chico Anysio translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro kun sia familio kiam li estis 6-jara kaj li eklaboris en Rádio Guanabara komence de la 1950-aj jaroj kiel sporta komentisto kaj radiofonia aktoro.

Ekde la fino de la 1950-aj jaroj, li komencis sian karieron en televido, en TV RIO per programoj Noite de Gala en 1957 kaj Só Tem Tantã en 1959. En 1968, li eniris en Rede Globo, la plej granda brazila televida ĉeno. Li ĉiam verkis siajn tekstojn, kaj por Rede Globo li estis sporta ĵurnalisto, kaj ankaŭ verkis tekstojn de pluraj kanzonoj (kiel Rancho da Praça XI, okaze de la kvarcenta datreveno de la karnavalo de Rio-de-Ĵanejro).

Pro akcidento en 1996, kiu provokis al li rompon de mandiblo, lia kariero malrapidiĝis ĝis 2005, kiam li rekomencis ludi en rolo de Doktoro Saraiva en la telenovelo Sítio do Picapau Amarelo.

Familio[redakti | redakti fonton]

La familio de Chico Anysio estas familio de artistoj; li estas la patro de pluraj filoj:

  • La aktoro Lug de Paula (kiu ludis Seu Boneco en Escolinha do Profesor Raimundo), naskiĝis de lia geedzeco al aktorino Nancy Wanderley;
  • La aktoro kaj voĉo-aktoro Nizo Neto[2] (kiu ludis Ptolomeu en Escolinha do Profesor Raimundo) kaj la bildo-direktoro Washers Riko, kuniĝo kun aktorino kaj stelulino Rose Rondelli[3];
  • André Lucas, la adoptita filo;
  • La DĴ Ciceron Chaves, naskita el lia rilato kun Regina Chaves;
  • La aktoro kaj verkisto Bruno Mazzeo, naskita de la geedzeco kun iama modelo kaj aktorino Alcione Mazzeo;
  • Li havis du aliajn filojn, Rodrigo kaj Vitória, kun la eks-ministro Zélia Cardoso de Mello.
  • Li estas la frato de la aktorino Lupe Gigliotti; direktoro Zelito Viana kaj industriisto, komponisto kaj iama radio-produktanto Elano de Paula.
  • Onklo de la aktoro Marcos Palmeira, aktorino Cininha de Paula kaj praonklo de la aktorino Maria Maya.
  • Lia lasta edzino estis la impresario Malga Di Paula[4].

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

  • 1973-1980 - Chico City, pluraj roloj
  • 1982-1990 - Chico Anysio Show, pluraj roloj
  • 1989 - Que Rei Sou Eu?, Taji Namas
  • 1990-2002 - Escolinha do Professor Raimundo, Profesoro Raimundo
  • 1991 - Estados Anysios de Chico City, pluraj roloj
  • 1995 - Chico Total, pluraj roloj
  • 1995 - Engraçadinha, Seus Amores e Seus Pecados, Vendisto de ĉerkoj
  • 1999 - Zorra Total, Alberto Roberto, Profesoro Raimundo kaj D-ro Rosseti
  • 1999 - Terra Nostra, Barono Josué Medeiros
  • 1999 - O Belo e as Feras, pluraj roloj
  • 2002 - Brava Gente, Detektivo Brito e di Cego
  • 2004 - A Diarista, Rúbio
  • 2005 - Sítio do Pica-Pau Amarelo, D-ro Saraiva
  • 2006 - Sinhá Moça, Everaldo
  • 2007 - Pé na Jaca, Cigano
  • 2008 - Cilada, Dep. Sandoval
  • 2008 - Guerra e Paz, Patro Santo
  • 2009 - Caminho das Índias, Namit Batra
  • 2009 - Chico e Amigos, pluraj roloj
  • 2009-2010 - Zorra Total, Alberto Roberto, Justo Veríssimo kaj Bento Carneiro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chico Anysio morre aos 80 anos
  2. Dercy de Verdade: Nizo Neto interpreta o pai, Chico Anysio
  3. Rose Rondeli. Arkivita el la originalo je 2014-04-13. Alirita 2014-04-16.
  4. Chico Anysio, Caras. Arkivita el la originalo je 2014-04-16. Alirita 2014-04-16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]