Józef Franczak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Franczak
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1918 (1918-03-17)
en Kozice Górne
Morto 21-an de oktobro 1963 (1963-10-21) (45-jaraĝa)
en Majdan Kozic Górnych
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo militisto
vdr
Lech Kaczyński kaj la filo Marek de Józef Franczak en Lublin
La tombo de serĝento Józef Franczak, pseŭdonomo Laluś, en Piaski (distrikto Świdnicki), (2008), inaŭgurita la 11an de majo 2007

Józef FRANCZAK, pseŭdonomo Laluś, Lalek, uzis ankaŭ la nomon Józef Babiński (naskiĝis la 17-an de marto 1918 en Kozice Górne, murdita la 21-an de oktobro 1963 en Majdan Kozic Górnych) – serĝento de la Pola Soldataro, partoprenanto de la defenda milito de Pollando 1939, poste ligita kun strukturoj de la Asocio de Armita Batalado (ZWZ-AK), la lasta soldato de la pola subtera kontraŭkomunisma kaj sendependiga movado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post fino de Suboficira Lernejo en la Instru-Centro de Ĝendarmaro en Grudziądz Józef Franczak estis aldelegita al Ĝendarma Plotono en Równe. Tie li kunfrontis la Duan Mondmiliton. Post la 17-a de septembro estis arestita en Sovetunio. Sukcesis fuĝi de malliberigo. En 1940 eniris al la Asocio de Armita Batalado kaj poste al Pola Enlanda Armeo. Subtere agis ĝis 1944. En la sama jaro kiel oficiro estis perforte enkorpigita al la 2-a Armeo de Pola Soldataro. Batalis ĉe la rivero Vistulo. Januare 1945 kiel atestanto de verdiktoj pri mortkondamno kaj ekzekutoj de la soldatoj el Pola Enlanda Armeo decidis dizerti. Baldaŭ sovetia NKVD ekserĉis lin kaj komenciĝis 18-jara periodo de sinkaŝado kontraŭ la polaj regopovoj.

Laluś partoprenis en multaj atencoj kontraŭ tiel nomataj firmigantoj de la popola ordonpovomilicanoj kaj soldatoj de Sekureca Servo. Kelkfoje estis vundita kaj unufoje arestita.

Formalan spionagadon kontraŭ li oni komencis jam la 16-an de novembro 1951 kadre de operaco kun kaŝnomo Pożar (Incendio). 27 sekretaj kunlaborantoj de Sekureca Oficejo lokigitaj en lia ĉirkaŭaĵo helpis. Entute oni laborigis ĉirkaŭ 100 personojn. Franczak estis denuncita de Stanisław Mazur, parenco de lia edzino, kiu estis sekreta kunlaboranto de Sekureca Servo sub pseŭdonomo Michał (Mikaelo).

La familio ricevis la kadavron sen kapo.

La lasta partizano en Pollando[redakti | redakti fonton]

Józef Franczak estis la lasta mortfalinta partizano de la postmilita subtera movado en la tereno de Pollando.

Vojevodia juĝo en Varsovio, aboliciante mortkondamnojn de kolonelo Hieronim Dekutowski, superulo de Laluś kaj de liaj kamaradoj, dum motivigo skribis i.a.: soldatoj de Pola Enlanda Armeo agantaj poste en organizaĵo Libero kaj Sendependo estis devigitaj kontraŭstari al armita amasa ekstermado batalante kun taĉmentoj de NKVD same kiel kun apogantaj ilin polaj formacioj, t.e. milico, Sekureca Oficejo kaj t.n. Internaj Soldataroj. Tio estis batalo bezona kaj celhava, konsistanta en reakiro de kaptitoj aŭ prevento de murdoj kaj arestoj. La Supera Tribunalo difinas tion en sia verdiktaro kiel la rajto al komuna necesa defendo. Eksterduban karakteron havis la armita agado de la taĉmento de „Zapora”.

Józef Franczak ne estis la plej longe aganta kontraŭkomunisma partizano aktiva en la tereno de t.n. Orienta Bloko. Nur la 28-an de septembro 1978 en embusko de KGB mortfalis August Sabbe, la lasta soldato de la formacio de Arbaraj fratoj, agantaj en la tereno de Estonio, estanta tiam parto de Sovetunio.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

  • En 1996 estiĝis dokumenta filmo titolita Lasta partizano de la Respubliko, de Tadeusz Arciuch
  • Al memoro de Józef Franczak pseŭdonomo „Lalek” estas dediĉita la verko "Nokto" el disko "Anatemitaj Fraŭlinoj" (plenumo de Ania Brachaczek kaj Dariusz Malejonek)
  • Sur motivoj de la historio de Józef Franczak estas bazita rakonto de Aleksander Bednarski sub la titolo "1963"
  • En Lublin dukilometran fragmenton de strato oni nomis per lia nomo
  • En krakova Parko de Jordan, inter panteono de meritaj poloj la 20-an de februaro 2016 oni malkovris buston de Józef Franczak pseŭdonomo Lalek. En la solenaĵo partoprenis reprezentantoj de ŝtataj regopovoj (vicĉefministro, ministro el Kancelario de la Prezidanto de Pollando), kaj ankaŭ fratido de la murdita Anatemita Soldato
  • Sur motivoj de la historio de Józef Franczak pseŭdonomo Lalek oni surbendigis en 2017 la filmon kun la titolo Wyklęty; [1]

Distingoj[redakti | redakti fonton]

La 17-an de marto 2008 prezidento de Pola Respubliko Lech Kaczyński donis postmorte al Józef Franczak, pseŭdonomo „Laluś”, Komandoran Krucon kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta.

Józef Franczak estis distingita pro eminentaj meritoj por sendependigo de la Pola Respubliko en la 90-a naskiĝdatreveno.

Legu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Biliografio[redakti | redakti fonton]

  • Violetta Gut: Józef Franczak ps. "Lalek" : ostatni partyzant poakowskiego podziemia (Józef Franczak pseŭdonomo "Lalek". La lasta partizano de postAK-a subtero). Wydawnictwo Adam Marszałek, Toruń 2004, p. 82. ISBN 8373229906
  • Tadeusz M. Płużański, Obława na Wyklętych. Polowanie bezpieki na Żołnierzy Niezłomnych (Traserĉo de Anatemitoj. Homĉasado de sekureca servo al Anatemitaj Soldatoj), Wydawnictwo Replika, ISBN 978-83-7674-596-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]