Hans Blix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Blix
Hans Blix en Vieno 2002. Foto: Dean Calma, IAEA
Hans Blix en Vieno 2002. Foto: Dean Calma, IAEA
Persona informo
Hans Blix
Naskiĝo 28-an de junio 1928 (1928-06-28) (95-jaraĝa)
en Upsalo
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de UpsaloUniversitato KolumbioUniversitato de Stokholmo • Halo Triunuo vd
Partio Popola Partio - La Liberaluloj vd
Familio
Patro Gunnar Blix vd
Parencoj Erik Blix • Magnus Blix vd
Profesio
Okupo politikistojuristodiplomatoŝtata funkciulo vd
Ministro pri eksteraj aferoj de Svedio
Dum 1978-1979
Antaŭulo Karin Söder
Sekvanto Ola Ullsten
Prezidanto de IAEA
Dum 1981-1997
Antaŭulo Sigvard Eklund
Sekvanto Mohamed ElBaradei
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans BLIX [bliks] (naskita la 28-an de junio 1928 en Upsalo) estas sveda politikisto kaj docento pri internacia juro, kaj iama ministro pri eksteraj aferoj de Svedio. Li estis ekde januaro de 2000 ĝis junio 2003 estro de UN-senarmiliga kontrola komisiono (UNMOVIC).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Blix studis en Upsalo, en la Universitato Columbia kaj en Kembriĝo, kie li akiris la doktortitolon per disertacio Treaty-making power. Li doktoriĝis en 1959 en la fako de juro ĉe la Universitato de Stokholmo kaj ricevas la titolon honordoktoro de Moskva universitato.

Ekde 1962 ĝis 1978 li estis ano de la sveda delegacio en la konferenco pri senarmilado en Svislando. Li oficis en multaj postenoj inter 1963 kaj 1976 en la sveda eksterafera ministrejo. En 1978 li elektiĝis sveda eksterafera ministro en la registaro de Ola Ullsten (liberala partio Folkpartiet); tiu ofico daŭris unu jaron.

Ekde 1981 ĝis 1997 Hans Blix estis direktoro de la Internacia Atomenergia Instanco (IAEA). Kritikistoj akuzas lin, ke li tiutempe fordormis la nuklean armadon de Irako.

La 5-an de marto en 2004, Blix akuzis Usonon kaj Brition, ke ili ne havis juran bazon por milita agado kontraŭ Irako. Post tio li ofte esprimas sian distancon de la Usona koalicio, pro kio li estas malpopulara ĉe la Usona registaro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Blix, Hans: Mission Irak - Wahrheit und Lügen. Der Chef der UN-Waffenkontrolleure zieht Bilanz.; Droemer Knaur; 2004; ISBN 3426273373 germane