Józef Kowalewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Kowalewski
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1800 (1800-01-09)
en Vialikaja Bierastavica, Grodno County,  Rusia Imperio
Morto 20-an de oktobro 1878 (1878-10-20) (78-jaraĝa)
en Varsovio, Warsaw Governorate,  Rusia Imperio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj rusapolamongolafranca
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Svislač gymnasium • Universitato Vilno • Imperial University of Vilna • Imperia Kazana Universitato
Familio
Infanoj Nikolay Kovalevsky • Pavel Kovalevsky
Okupo
Okupo orientalistolingvisto
vdr

Józef KOWALEWSKI (ruse: Иосиф Михайлович Ковалевский) (naskiĝis la 9-an de januaro 1801 en vilaĝo Brzostowica Wielka apud Grodno, mortis la 7-an de novembro 1878 en Varsovio) – pola orientalisto, esploristo de la mongola lingvo kaj tibeta budhismo.

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Józef Kowalewski naskiĝis en la familio de pastro Michał (Mikaelo) el katolika eklezio laŭ bizanca-ukraina rito. Li mem estis tamen apartenanta al romkatolika eklezio. Post fino de liceo en Świsłocz (Hrodna regiono) (1809-1817) komencis studi klasikan filologion en Literatura Fakultato de Universitato Vilno. Unu jaron poste aliĝis al sekreta societo patriota „Filomatoj”, kie agis kun Adam Mickiewicz, Jan Czeczot kaj Tomasz Zan. Ili ĉiuj rememorigas lin en siaj versaĵoj de ĉi tiu periodo. Mickiewicz en la sia postmorte eldonita: Jamby. Na imieninach Józefów: Jeżowskiego i Kowalewskiego (Jamboj. Ĉe la nomtago de Jozefoj: Jeżowski kaj Kowalewski). Post fino de la universitato li lekciis latinon kaj la polan lingvon en vilna liceo kaj samtempe eldonis siajn tradukojn de la latina literaturo, i.a. Metamorfozoj de Ovidio kaj prilaboritaj de si vivkuroj de Longinus. La 23-an de oktobro 1823 estis arestita pro la pasinta agado patriota. Rapide forlasis malliberejon, sed tamen estis ekzilita al Kazan kun samtempa ordono komenci orientalistikajn studojn. Li rajtis vojaĝi sen konvojo.

Post alveno al Kazan la 25-an de decembro 1824 ekstudis la araban, persan kaj tataran en la tiea universitato. Aprile 1828 estis delegita de sia altlernejo vojaĝi al Burjatio por ellerni la mongolan lingvon. Ekde la 15-a de julio 1828 loĝis en Irkuck. La 18-an de januaro 1828 ekiris por monato al Urgoo en Mongolio kiel membro de rusa delegitaro, marte 1829 foriris por unu jaro en la regiono de Ulan-Ude, lime de Mongolio, kie kolektis materialojn kaj studis tibetan budhismon, burjatan kulturon kaj la mongolan. La 4-an de aŭgusto 1830 foriris tra Ulaanbaataro al Pekino kiel sekretario de diplomatia misio kaj respondeculo pri kolektado de sciencaj materialoj pri la kulturo de Ĉinio kaj la ĉina lingvo. En Ĉinio restis ĝis aŭgusto 1931 studante la ĉinan kaj tibetan budhismon. Revene, por daŭrigi studojn pri Burjatio kaj la mongola, li haltis en la regiono de Ulan-Ude ĝis printempo 1933, kiam revenis al Kazan. Maje de la sama jaro li pasigis en Peterburgo ŝtatan ekzamenon pri la mongola lingvo kaj ekgvidis kreitan de si katedron de mongolistiko en Kazan, kiu estis la unua en Eŭropo. Li lekciis ankaŭ latinan literaturon, filologion kaj historion. En Universitato de Kazan en 1834 iĝis profesoro eksterordinara, kaj en 1837 – ordinara. Trifoje estis dekano kaj en la jaroj 1854-1860 (kun etaj paŭzoj) rektoro. Samtempe de 1844 estis direktoro kaj lekciisto en kazana liceo kaj periode lerneja inspektoro en la gubernio. En 1846 ricevis la ĉefan sciencan premion de Rusio – Premion de Demidov. En 1862 revenis al Pollando, kie en la jaroj 1862-1978 lekciis historion ĉe la Varsovia Universitato (ekde 1869 sub la nomo Ĉefa Lernejo). Pro sia tre kompromisa sinteno al caraj povoj kaj malĉeesto dum la januara ribelo li estis en la jaroj 1862-1878 dekano de Filologi-Historia Fakultato, kie akceptis rusigon de la altlernejo. Pro la scienca agado ricevis Ordenon de Sankta Stanislao, Ordenon de Sankta Anna de la unua klaso, Ordenon de Sankta Vladimiro de la dua klaso kaj membrecon de sciencaj societoj de Rusio, Vilno, Parizo kaj Danio. Per la nomo Kowalewski oni nomis montopinton (3903 m) en montaro Tavan Bogd en Mongolio. Li estis enterigita en Tombaro Powązki.

Sciencaj esploroj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa laboraĵo de Józef Kowalewski estis eldonata en la jaroj 1844-1849 Vortaro mongola-rusa-franca (Dictionnaire mongol-russe-français, Монгольско-русско-французский словарь) estanta unu el la unuaj prilaboraĵoj de ĉi tiu temaro. Ĝi estis la plej vasta publikaĵo dediĉita al la mongola lingvo en la 19-a jarcento, kiu ĝis hodiaŭ estas esenca esplormaterialo en mongolistiko. La dua ĉefa verko de Kowalewski estis eldonita en la jaroj 1936-1937 Mongola Krestomatio, enhavanta elekton de mongolaj tekstoj (ĉefe liturgiaj) kune kun priskribo de gramatiko kaj aliaj lingvaj problemoj. En la jaro 1835 li eldonis Mallongan gramatikon de la mongola literatura lingvo. El la jaroj 1835-1837 devenas lia laboraĵo pri budhana kosmologio. Kowalewski kolektis signifan parton de manuskriptoj kaj mongolaj presaĵoj, kies plimulton transdonis al Universitato de Kazan kaj parton al Universitato Vilno. Liaj kolektaĵoj en Varsovio estis bruligitaj de rusaj soldatoj dum la januara ribelo en 1863 pro detruado de Palaco de la familio Zamojski sekve de atenco kontraŭ guberniestro Fiodor Berg.

Infanoj[redakti | redakti fonton]

Paweł Kowalewski (1843-1903) estis sufiĉe konata pentristo de bataloj (ekz. la unua tago de la batalo apud Leipzig en 1913), profesoro de la Akademio de Artoj en Peterburgo, kaj Mikołaj (1840-1891) estis kuracisto, lekciisto de la Kuracista Fakultato kaj rektoro de la Kazana Universitato. Ambaŭ de la patrino akceptis ortodoksecon kaj konsideris sin rusoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kotwicz W., 1948: Józef Kowalewski (1801-1878). Orientalista. Wrocław.
  • Waliejew R.M. (redaktoro), 2004: Монголовед О.М.Ковалевский: биография и наследие (1801–1878). Eldonejo «Алма-Лит»,Kazan, p. 288.