Alassane Ouattara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alassane Ouattara
Persona informo
Alassane Dramane Ouattara
Naskiĝo 1-an de januaro 1942 (1942-01-01) (82-jaraĝa)
en Dimbokro
Religio islamo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Ebur-Bordo vd
Alma mater Universitato Drexel • Lernejo Wharton vd
Partio Partio Demokratia de Eburbordo — Amaskunveno Demokratia Afrika vd
Familio
Gefratoj Sita Ouattara vd
Edz(in)o Dominique Folloroux-Ouattara vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alassane Dramane OUATTARA, kromnomita « ADO » (naskiĝis la 1-an de januaro 1942 en Dimbokro, apud la ĉefurbo Jamusukro), estas ebur-borda politikisto. Ĉefministro de Ebur-Bordo de 1990 ĝis 1993, li estas kandidato al ebur-borda prezidanta elekto de 2010, kiun li gajnas per 54,1 % el la voĉdonoj laŭ la sendependa elekta Komisiono (CEI); tamen la Konstitucia Konsilio deklaras, ke la rezultoj de la CEI estas nevalidaj kaj proklamas la venkon de Laurent Gbagbo la 3-an de decembro 2010. Li tamen estas agnoskata kiel elektita prezidanto fare de CEDEAO, Francio, Usono, Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj[1].

Alassane Ouattara en 2002

Deveno[redakti | redakti fonton]

Lia patro Dramane, prospera komercisto kaj transportisto, estas posteulo de Sékou Ouattara, fondinto komence de la 18-a jarcento de la Regno Kongo, trans Malio, Ganao, Burkino kaj Ebur-Bordo[2].

Ekonomikista kariero[redakti | redakti fonton]

Post doktoriĝo pri ekonomiko en Usono, en "Drexel Institute of Technology" kaj Universitato de Pensilvanio, li fariĝis ekonomikisto ĉe Internacia Monunua Fonduso (IMF) poste okupis plurajn postenojn en "Banque centrale des États de l'Afrique de l'Ouest" (BCEAO), interalie tiun de guberniestro. En 1990, li estis alvokita por solvi ekonomian krizon kiu trafis Ebur-Bordon, kiel prezidanto de inter-ministeria komitato de kunordiga programo de stabiliziĝo kaj de ekonomia relanĉo, poste kiel Ĉefministro la postan jaron.

Politika debuto[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉefministro, li plenumis politikon de buĝeta rigoreco, kiu estis malfacile travivita de la popolo; sed li fine sukcesis reordigi publikajn financojn kaj redoni konfidon al mon-pruntedonantojn. Li ankaŭ kreis kartojn de restado por gastlaboristoj. Dum tiu periodo, opozicianto Laurent Gbagbo, arestita post paca manifestacio, estis kondamnita la 6-an de marto al 2 jaroj da malliberigo. Deputito Gbagbo kaj la ceteraj kondamnitoj, interalie lia edzino Simone Gbagbo kaj lia pliaĝa filo Michel Gbagbo, estis amnestiitaj fine de junio 1992, fare de prezidanto Félix Houphouët-Boigny. Anstataŭita en sia posteno de Ĉefministro fare de Daniel Kablan Duncan en 1993, Alassane Ouattara fariĝis la postan jaron ĝenerala vic-direktoro de Internacia Monunua Fonduso (IMF).

"ADO" pro sia profesia trairado tra grandaj financaj institucioj, ĝuas bonan reputacion ĉe internaciaj financaj organizaĵoj. Li estas tre populara en la nordo de la lando kaj akiris realan politikan bazon post la municipaj balotoj de 2001.

Gvidanto de opozicio kandidato al prezidanta elekto[redakti | redakti fonton]

Liaj partizanoj, nun tre multaj en la lando, nomis lin kiel prezidanton de Rassemblement des Républicains (RDR) en 1999, partio fondita de deputito Djéni Kobina unu jaron antaŭe (septembro 1994).

En 1995 Laurent Gbagbo kondukis aktivan bojkoton de elektoj kontraŭ konstitucio ne ebliganta demokratiajn elektojn (foresto de sendependa balot-komisiono, foresto de unusola balot-bulteno, ktp). Tiu konstitucio, fondante la elekteblecon de ĉiu kandidato al prezidanteco sur eburborda nacieco de liaj patro kaj patrino malebligis la kandidatecon de Ouattara al elektoj.

Ouattara ne prezentis sin, konsiderante ke la elekto-kodo ne ebligis tion al li: Laŭ la malnova kodo, kandidato al prezidanteco de respubliko devas esti denaska eburbordano.

Tiu-epoke, la partio de Ouattara tiam direktita de Djéni Kobina, kaj tiu de Gbagbo formis saman blokon: la Respublika Fronto. Forestante el Ebur-Bordo dum la tuta antaŭ- kaj post-elekta periodo, liaj militantoj kaj tiuj de FPI estis viktimoj de la subpremo de aktiva bojkoto. Pluraj membroj de Respublika Fronto estis enkarcerigitaj de la reĝimo de Konan Bedié, tiama prezidanto.

Je Kristnasko 1999, prezidanto Bédié estis renversita de generalo Robert Guéï. Ĉiuj kaptitoj de la MACA, civila arestejo de Abiĝano, estis liberigitaj, inkluzive de politikaj kaptitoj el kiuj tiuj de RDR. Ouattara revenis de Parizo. Guéi starigis t.n. "transiran" registaron, konsistantan el militistoj kaj civiluloj, el kiuj plimulto de RDR, tiom ke FPI komence rifuzis partopreni ĝin, juĝante ke temis pri « RDR registaro ». Ouattara parolis pri « Revolucio de la Diantoj ».

La supozitaj etnaj streĉoj malpliiĝis, ĉar la nova registaro kalkulis (kiel la antaŭa) pli malpli tiom da islamanoj kiom da kristanoj (religia aparteno ĝis tiam neniam uziĝis kiel kriterio en Ebur-Bordo). Konsulta komisiono estis formita de militistoj, kun reprezentantoj el ĉiuj partioj, por verki novan konstitucion submetotan al referendumo post plej mallonga tempo.

Montriĝis ke la proponoj de la komisiono koncerne naciecajn kondiĉojn por prezentiĝi al respublika prezidanteco ne malpliigis ilin kompare kun tiuj de la 1-a Respubliko. El kio streĉiĝoj kiuj kondukis al foriro el registaro de ministroj RDR, kiuj estis la plimulto post la ŝtat-renverso.

La socia etoso malpli boniĝis kaj la partizanoj de alassane Ouattara estis viktimoj de multaj maljustaĵoj flanke de militistoj: timigoj, forprenoj kaj mudoj estis ilia ĉiutagaĵo.

Alassane Ouattara tiam vidis sian kandidatecon al prezidanta elekto denove forĵetita de la supera kortumo, kiu apogis sin sur la nova konstitucio adoptita de pli ol 86 % de la voĉdonantoj (2000). Tiu situacio kontribuis al provoko de perturboj, kiuj faris milojn da viktimoj tra la lando, interalie la fifama « amaskadavrejo de Yopougon » post la elektoj kiuj post pluraj kontestadoj antaŭenpuŝis Laurent Gbagbo al la supro de la lando. 54 personoj supozitaj fare de opozicio esti devenantaj de la nordo kaj supozitaj esti partizanoj de Ouattara estis trovitaj murditaj.

Kelkajn monatojn poste, dum la mandato de Laurent Gbagbo, lia kandidateco estis denove forĵetita de supera kortumo por la parlamentaj elektoj dum li estis kandidato en urbo de Kong.

La RDR, politika formado de Alassane Ouattara, decidas perfortan bojkoton de parlamentaj elektoj, sed la iniciatita subfosa movado stumblas kontraŭ la firmeco de laŭleĝa povo: Parlamentaj elektoj estis okazontaj sen partopreno de RDR.

Sekve al pluraj perturboj iniciatitaj de opozicio, eburborda prezidanto instigis Forumon por nacia repaciĝo (9-an de oktobro 2001-18-an de decembro 2001), kunigantan la ĉefajn politikajn respondeculojn de la lando.

Depost la 19-a de septembro 2002, ribelo veninta el la nordo okupis la nordan duonon de la lando.

Post kiam li subskribis la pac-interkonsentojn de Linas-Marcoussis, de Accra 2 kaj Accra 3, Alassane Ouattara, Ribeluloj de Forces Nouvelles, Henri Konan Bedié kaj prezidanto Gbagbo estis engaĝitaj en novan procezon de politika perado sub la egido de Afrika Unio. Je la fino, tiu procezo estis ebligonta antaŭeniri al apliko de interkonsentoj de Marcoussis kaj Accra 3 kaj ankaŭ al organizo de prezidantaj elektoj travideblaj kaj apertaj al ĉiuj en oktobro 2005.

Deklarante sin minacata en Abiĝano, Ouattara propravole ekziliĝis al Francio en 2002.

La 15-an de januaro 2005, la estraro de Rassemblement des Républicains anoncis ke Alassane Ouattara estos ilia kandidato por la prezidanta elekto antaŭvidita en oktobro 2005. Pri la demandoj de legitimeco de tiu kandidateco, la vicĝenerala sekretario de la partio indikis ke la kandidateco devas esti konfirmita de voĉdono de militantoj en la venontaj monatoj. La prezidanta elekto estis plurfoje forpuŝita.

La 26-an de januaro 2006, Ouattara revenis de sia propravola ekzilo en Francio por estri kampanjon cele al verŝajna estonta prezidanta elekto[3].

Alassane Ouattara estis kandidato al eburborda prezidanta elekto de 2010. En la unua raŭndo, la 31-an de oktobro 2010, li ekhavis 32 % el la voĉdonoj, alvenante duarange post la eliranta kandidato, Laurent Gbagbo, kiu kunigis 38 % el la voĉdonoj. Li alfrontis la duan raŭndon de la prezidanta elekto kun la subteno de Henri Konan Bédié, alveninta triarange kun 25 % el la voĉdonoj. Ambaŭ enskribis sian komunan kampanjon de la dua raŭndo sub la posteulecon de Félix Houphouët-Boigny, antaŭa prezidanto de la Respubliko. La 2-an de decembro 2010, Alassane Ouattara estis deklarita venkinto kun 54,1 % el la voĉdonoj fare de sendependa elekta komisiono (CEI). La saman tagon, la Konstitucia Konsilio, komponita preskaŭ ekskluzive de partizanoj de Laurent Gbagbo, senvalidigis tiun elekton kaj proklamis la elirantan prezidanton reelektita kun 51,45 % de la voĉdonoj, la morgaŭon[4]. La reprezentantino de diplomatio de Eŭropa Unio kaj la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Ban Ki-moon, konsideris siaflanke ke la venkinto de la elekto estas Alassane Ouattara[5]. La franca prezidanto Nicolas Sarkozy kaj usona prezidanto Barack Obama ankaŭ alvokis Gbagbo-n al submetiĝo[1].

Mejloŝtonoj de lia profesia kariero[redakti | redakti fonton]

  • Aprilo 1968 - aŭgusto 1972: ekonomikisto ĉe IMF en Vaŝingtono
  • Aŭgusto 1973 - februaro 1975: ŝarĝito de misio en la sidejo de la "Banque centrale des États de l'Afrique de l'Ouest" (BCEAO) en Parizo
  • Februaro 1975 - decembro 1982: konsilisto de guberniestro kaj stud-direktoro de la BCEAO en Parizo kaj poste en Dakaro
  • Januaro 1983 - oktobro 1984: vic-guberniestro de la BCEAO en Dakaro
  • Novembro 1984 - oktobro 1988: direktoro de departemento Afriko ĉe IMF en Vaŝingtono
  • Oktobro 1988 - decembro 1990: guberniestro de la BCEAO en Dakaro
  • Aprilo ĝis novembro 1990: prezidanto de inter-ministeria komitato de kunordiga programo de stabiliziĝo kaj de ekonomia relanĉo de Ebur-bordo
  • Novembro 1990 - decembro 1993: Ĉefministro de Ebur-Bordo
  • Majo 1994 - julio 1999: ĝenerala vic-direktoro de Internacia Monunua Fonduso
  • 2-a de decembro 2010: Alassane Ouattara estas provizore deklarita venkinto per 54,1 % el la voĉdonoj en la prezidanta elekto de Ebur-Bordo

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]