Andreo la Gigantulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreo la Gigantulo
Persona informo
Naskonomo André René Roussimof
Aliaj nomoj André The Giant
Naskiĝo 19-an de majo 1946 (1946-05-19)
en Coulommiers
Morto 28-an de januaro 1993 (1993-01-28) (46-jaraĝa)
en 8-a arondismento de Parizo
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Ellerbe
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Robin Christensen-Roussimoff
Okupo
Okupo spektakla luktisto • filmaktoro • amatora luktisto • televida aktoro
TTT
Retejo http://www.andrethegiant.com/
vdr
André René ROUSSIMOFF

André René ROUSSIMOFF (bulg.: Андрей Рене Руссимов; pola: Andrzej Renat Russimow, naskiĝinta la 19-an de majo 1946, Grenoble, Francio; mortinta la 27-an de januaro 1993),[1] plej konata en la angla lingvo kiel André the Giant ("Andreo la Gigantulo") estis franca profesia luktisto kaj aktoro. Oni plej ofte rekonas lin por la Fezik-rolo en la klasika 1987-a filmo The Princess Bride ("La Edziniĝonta Princino"). Lia impona grandecego (2.23 m - 210 kg) rezultis de gigantismo, kaj instigis la epiteton "La Oka Mondmiro".[1]

La komenca vivo[redakti | redakti fonton]

André Roussimoff naskiĝis en Coulommiers, Francio, de siaj bulgara kaj pola gepatroj, Boris kaj Marian Roussimoff. Li estis la tria de kvin infanoj. Dum junaĝo, la gepatroj kromnomis lin Dédé, kaj li elmontris nenian indikon de la grandecego ke li atingos. Roussimoff estis bona studento sed finis la lernejon post la oka grado, ĉar li pensis ke mezlerneja edukado ne estas necesa por vivi kaj labori ĉe bieno ke li ne propris.

Kiel adoleskulo, li prilaboris la bienon, kompletigis sia metilernadon en lignaĵado, tiam laboris en fabriko kiu fabrikadis motorojn por fojnpakiloj, sed neniuj de ĉi tiuj laborpostenoj kontentigis lin.

Luktada kariero[redakti | redakti fonton]

En la auntaŭaranĝata kaj reĝisorata mokbatalado de tiel nomita profesia luktado, Roussimoff debutis en 1973 kiel "bebfaculo" aŭ "bluokulo", heroo por kiu oni atendas ke la spektantaro ĝojigus.[2] De 1987 ĝis 1990 li portretis "kalkonulo" aŭ "krudulo", vidita de la spektantaro kiel fiulo aŭ antagonisto.

Andreo nelonge tenadis la ĉampionecon de la usona spektaklo-luktada federacio Monda Luktadamuzo. En 1993, post sia retiriĝo de luktado, li estis la unua enoficigulo en ilia famula halo.

Aktorada kariero[redakti | redakti fonton]

Andreo diversiĝis en la aktorado dum la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj. Li debutis ludi Saskvaĉo en la televida serio The Six Million Dollar Man ("La Sesmilionulo"). Li poste aperis en aliaj televidaj spektakloj, interalie The Greatest American Hero ("La Maksima Usona Heroo"), B.J. and the Bear ("Boĝo kaj la Urso"), kaj The Fall Guy ("La Propeka Kapro"). Li ankaŭ partoprenis en unu epizodo de Zorro.

Nelonge antaŭ la fino de sia kariero, Andreo ankaŭ ĉefrolis en kelkaj filmoj. Li aperis malatribue en la 1984a filmo Conan the Destroyer ("Konano la Detruanto") kiel Dagoto, la resurektitan kornan gigantodion kiun Konano (Arnold Schwarzenegger) mortigas. Sed li aperis precipe kiel Feziko (lia plej ŝatata rolo)[3] en la filmo La Edziniĝonta Princino. Kaj la ludadon de Andreo kaj la filmon retenas dediĉitaj sekvantoj.

En lia fina filmo, li gastrolis kiel cirka giganto en la komedio Trading Mom ("La Borsita Panjo"), ne distribuigita ĝis la jaro post lia morto. Andreo inspiris la 1998an filmon My Giant ("Mia Gigantulo"), verkitan por lia amiko Billy Crystal, kiun li renkontis dum la filmado de La Princino Edziniĝonto. En tiu filmo la rumano Gheorghe Mureşan, kiu altas 2.3 metroj, ludas la titolrolon.

Andreo Roussimoff havis unu filinon, Robin Christensen, kiu naskiĝis en 1979. La malsano kiu al li donis lian grandecegon iam perdonigis ŝian korpon. En la forpasintaj 1980-aj jaroj, li doloris pro konstanta malkapableco, kaj sia koro baraktis por pumpi sangon tra la tuto de lia masiva korpo.

En la dokumentario, Biografio, por la Artara kaj Amuzara televidoĉeno, Arnold Skaaland diras ke Andreo dezirus vidi Broadway-an teatraĵon. Arnold ofertis aĉeti biletojn, sed Andreo rifuzis la ŝancon. Li diris ke li estas tro granda por la seĝoj kaj ke homoj malantaŭ li ne povos vidi la scenejon.

Morto[redakti | redakti fonton]

Je la 27-a de januaro 1993, Andreo Roussimoff mortis dormante en pariza hotelĉambro, pro kongesta kora nesufiĉeco.[4] Li estis en Parizo por ĉeesti la funebran solenon de sia patro. La korpo kremaciiĝis konforme al sia deziro, kaj oni disigis la cindrojn ĉe sia ranĉo en Ellerbe, Norda Karolino.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Official website Arkivigite je 2010-05-15 per la retarkivo Wayback Machine, Biografio.
  2. Mick Foley, Have a Nice Day: A Tale of Blood and Sweatsocks ("Havu belan tagon: rakonto de sango kaj ŝvitŝtrumpoj"), Harper Collins, 1999, paĝo 2. ISBN 97806133359041
  3. Biography from "André the Giant" official website. Arkivita el la originalo je 2010-05-15. Alirita 2010-12-06.
  4. "Andre the Giant, 46, Professional Wrestler (Obituary)", New York Times, 31-a de januaro 1993.
  5. WRAL News, Raleigh, Norda Karolino.