Naha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naha
urbo
De supre maldekstre: Centra Naha, Kokusai dōri, Kastelo Ŝuri, Kinjoĉo Iŝidatami-miĉi, aŭtovojo 58 en Naha
Flago
Blazono
Oficiala nomo: 那覇市
Lando Japanio Japanio
Insulo Okinava insulo
Gubernio Okinavo
Historia regiono Rjukju-reĝlando
Maro Sudĉina Maro
Situo Naha
 - koordinatoj 26° 12′ 44″ N 127° 40′ 45″ O / 26.21222 °N, 127.67917 °O / 26.21222; 127.67917 (mapo)
Areo 38,99 km² (3 899 ha)
Loĝantaro 313 970 (2005)
Denseco 8 052,58 loĝ./km²
Estiĝo 1921
Horzono GMT (UTC+9)
Poŝtkodo 900-8585
Telefona antaŭkodo (098) 867-0111
Arbo Fukugi
Floro Bugenvilo
Situo enkadre de Japanio (Okinava insulo)
Situo enkadre de Japanio (Okinava insulo)
Situo enkadre de Japanio (Okinava insulo)
Situo de Naha en la Gubernio Okinavo
Situo de Naha en la Gubernio Okinavo
Situo de Naha en la Gubernio Okinavo
Vikimedia Komunejo: Naha, Okinawa
Retpaĝo: http://www.city.naha.okinawa.jp/

Naha (japane 那覇 [Naha]) estas ĉefurbo de la japana gubernio Okinavo. La moderna urbo estis fondita la 20-an de majo 1921, sed jam antaŭe temis pri la plej grava kaj la plej loĝata urbo en la Rjukju-insularo. Ekde la komenco de la 15-a jarcento ĝis la jaro 1879 ĝi estis ĉefurbo de la Rjukju-reĝlando.

Naha situas sur bordo de la Sudĉina Maro, en la suda parto de la Okinava (ĉef)insulo, kiu estas parto de la Okinavaj insuloj kaj la plej granda insulo en la Rjukju-insularo.

Naha estas la politika, ekonomia kaj eduka centro de la gubernio Okinavo. En la pasinteco ĝi estis ankaŭ la religia centro de la Rjukju-dinastio.

Fine de la dua mondmilito ĝi estis preskaŭ tute detruita dum la tielnomata batalo de Okinavo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Averaĝaj temperaturoj en Naha (1971-2000) - taga mezumo
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec
16,6 °C 16,6 °C 18,6 °C 21,3 °C 23,8 °C 26,6 °C 28,5 °C 28,2 °C 27,2 °C 24,9 °C 21,7 °C 18,4 °C

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Japana Esperanto-Junularo origine planis okazigi en la jaro 2012 la 68-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) de TEJO en Naha, kie ĝin gastigus la Nacia Okinava Centro por Junulara Amikeco. Pro malfacileco trovi taŭgan kongresejon, la kongresloko estis tamen poste translokita al Tenri, kaj fine en decembro de 2011 la organizantoj komplete rezignis pri la plano okazigi la 68-an IJK-n en Japanio.

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]